Homoj

Giosuè Carducci

La 16-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1907) de la itala (toskana) poeto kaj literaturisto Giosuè Carducci (1835-1907),
eo.wikipedia.org/wiki/Giosu%C3%A8_Carducci
Nobelpremiito pri Literaturo en 1906 kun jena motivigo: “ne nur konsidere de la profundeco de liaj instruoj kaj kritikaj esploroj, sed precipe kiel tributo al la krea energio, al la freŝeco de la stilo kaj al la lirika forto, kiuj karakterizas liajn poeziajn ĉefverkojn”.
Jam plurfoje mi parolis pri li; interalie, la 16-an de februaro 2018.

Giosuè Carducci


Hodiaŭ mi limiĝas transskribi la poeziaĵon “Davanti San Guido”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto (Antaŭ San Guido) de Enrico Dondi.
Mi multe ŝatas ĝin, pro ĝia intima karaktero (malofta ĉe Carducci, pli kutima al eposa tono): la infanaĝaj memoroj (la ŝtonoj ĵetitaj pro ludo kontraŭ la cipresojn; la popolaj kantilenoj de la avino) miksiĝas kun la nuntempo, kaj la poeto revuas sian vivon kaj siajn amemojn (la filinon Tittì, karesnomo de “Libertà”, Libero), fine konkludante, ke malgraŭ la klereco kaj la akirita famo li estas “kompatindulo”, kiu eble trovos la solvon al la vivodemandoj nur sub la cipresoj de la tombejo.
Mi aldonas poŝtan stampon de la 14-a de aŭgusto 1982, pro la aranĝoj en Bolgheri (elp. Bòlgeri) honore al Carducci.


DAVANTI SAN GUIDO

I cipressi che a Bolgheri alti e schietti
van da San Guido in duplice filar,
quasi in corsa giganti giovinetti
mi balzarono incontro e mi guardâr.
Mi riconobbero, e – Ben torni omai –
bisbigliaron vèr me co ‘l capo chino –
perché non scendi? perché non ristai?
fresca è la sera e a te noto il cammino.
Oh sièditi a le nostre ombre odorate
ove soffia dal mare il maestrale:
ira non ti serbiam de le sassate
tue d’una volta: oh, non facean già male!
Nidi portiamo ancor di rusignoli:
deh perché fuggi rapido così? Le passere la sera intreccian voli a noi d’intorno ancora. Oh resta qui!
– Bei cipressetti, cipressetti miei,
fedeli amici d’un tempo migliore,
oh di che cuor con voi mi resterei –
guardando io rispondeva – oh di che cuore!

Ma, cipressetti miei, lasciatem’ire:
or non è più quel tempo e quell’età.
Se voi sapeste!… via, non fo per dire,
ma oggi sono una celebrità.
E so legger di greco e di latino,
e scrivo e scrivo, e ho molte altre virtù;
non son più, cipressetti, un birichino,
e sassi in specie non ne tiro più.

E massime a le piante. – Un mormorio
pe’ dubitanti vertici ondeggiò,
e il dì cadente con un ghigno pio
tra i verdi cupi roseo brillò.

Intesi allora che i cipressi e il sole
una gentil pietade avean di me,
e presto il mormorio si fe’ parole:
– Ben lo sappiamo: un pover uomo tu se’.

Ben lo sappiamo, e il vento ce lo disse
che rapisce de gli uomini i sospir,
come dentro al tuo petto eterne risse
ardon che tu né sai né puoi lenir.

A le querce ed a noi qui puoi contare
l’umana tua tristezza e il vostro duol;
vedi come pacato e azzurro è il mare,
come ridente a lui discende il sol!

E come questo occaso è pien di voli,
com’è allegro de’ passeri il garrire!
A notte canteranno i rusignoli:
rimanti, e i rei fantasmi oh non seguire;

i rei fantasmi che da’ fondi neri
de i cuor vostri battuti dal pensier
guizzan come da i vostri cimiteri
putride fiamme innanzi al passegger.

Rimanti; e noi, dimani, a mezzo il giorno,
che de le grandi querce a l’ombra stan
ammusando i cavalli e intorno intorno
tutto è silenzio ne l’ardente pian,

ti canteremo noi cipressi i cori
che vanno eterni fra la terra e il cielo:
da quegli olmi le ninfe usciran fuori
te ventilando co ‘l lor bianco velo;

e Pan l’eterno che su l’erme alture
a quell’ora e ne i pian solingo va
il dissidio, o mortal, de le tue cure
ne la diva armonia sommergerà. –

Ed io – Lontano, oltre Appennin, m’aspetta
la Tittì – rispondea -; lasciatem’ire.
È la Tittì come una passeretta,
ma non ha penne per il suo vestire.

E mangia altro che bacche di cipresso;
né io sono per anche un manzoniano
che tiri quattro paghe per il lesso.
Addio, cipressi! addio, dolce mio piano! –

– Che vuoi che diciam dunque al cimitero
dove la nonna tua sepolta sta? –
E fuggìano, e pareano un corteo nero
che brontolando in fretta in fretta va.

Di cima al poggio allor, dal cimitero,
giù de’ cipressi per la verde via,
alta, solenne, vestita di nero
parvemi riveder nonna Lucia:

la signora Lucia, da la cui bocca,
tra l’ondeggiar de i candidi capelli,
la favella toscana, ch’è sì sciocca
nel manzonismo de gli stenterelli,

canora discendea, co ‘l mesto accento
de la Versilia che nel cuor mi sta,
come da un sirventese del trecento,
piena di forza e di soavità.

O nonna, o nonna! deh com’era bella
quand’ero bimbo! ditemela ancor,
ditela a quest’uom savio la novella
di lei che cerca il suo perduto amor!

– Sette paia di scarpe ho consumate
di tutto ferro per te ritrovare:
sette verghe di ferro ho logorate
per appoggiarmi nel fatale andare:

sette fiasche di lacrime ho colmate,
sette lunghi anni, di lacrime amare:
tu dormi a le mie grida disperate,
e il gallo canta, e non ti vuoi svegliare. –

Deh come bella, o nonna, e come vera
è la novella ancor! Proprio così.
E quello che cercai mattina e sera
tanti e tanti anni in vano, è forse qui,

sotto questi cipressi, ove non spero,
ove non penso di posarmi più:
forse, nonna, è nel vostro cimitero
tra quegli altri cipressi ermo là su.

Ansimando fuggìa la vaporiera
mentr’io così piangeva entro il mio cuore;
e di polledri una leggiadra schiera
annitrendo correa lieta al rumore.

Ma un asin bigio, rosicchiando un cardo
rosso e turchino, non si scomodò:
tutto quel chiasso ei non degnò d’un guardo
e a brucar serio e lento seguitò.

Giosuè Carducci
°°°°°
ANTAŬ SAN GUIDO

La cipresar’ de Bolgheri iranta
en du ŝpaliroj, alte, ĝis San Guido,
kiel trakura junular’ giganta,
eksaltis kontraŭ min, kaj ĉe l’ ekvido

tuj min rekonis, kaj “Vi venas ree! –
kun kap’ klinita flustre min admonas –
ĉu vi ne haltos? Ĉu ne restos ĉee?
Freŝas vesper’, kaj vi la vojon konas.

Eksidu sub la ombroj mild-odoraj,
kien de l’ maro la mistralo venas;
pro viaj ŝtonoj – ho, ja ne doloraj! –
kiujn vi ĵetis, paŭton ni ne tenas.

Ankoraŭ havas ni najtingal-nestojn:
kial rapidas vi en tia kur’?
Vespere la paseroj plektas festojn
ankoraŭ ĉirkaŭ ni. Ho restu nur!”.

“Ho cipresetoj, cipresetoj miaj,
bonaj amikoj de pli belaj tempoj,
kiel mi haltus nun ĉe ombroj viaj –
rigarde diris mi – kun kiaj sentoj!

Sed, cipresetoj, lasu min plu vagi,
forpasis tiu temp’ kaj tiu stat’.
Se vi nur scius… vidu, ne por blagi,
sed mi hodiaŭ estas famkonat’.

La grekan kaj latinan mi komprenas,
kaj skribas, skribas, havas plurajn bonojn:
nun cipresetoj, bube ne min tenas,
krome, aparte, ne plu ĵetas ŝtonojn.

Precipe ne al plantoj”. Flustro ia
tra l’ moviĝemaj suproj onde zumis,
kaj l’ tag’ falanta, kun rikano pia,
tra la malhelaj verdoj roze lumis.

Ĉe l’ sun’ kaj l’ plantoj – tiam mi komprenis –
estis al mi ĝentila kompatem’;
kaj el la flustro baldaŭ vortoj venis:
“Vi kompatindas: ja ni scias mem.

Ni scias ĝin: al ni la vent’ parolas,
kiu la ĝemojn de l’ homar’ forŝtelas:
en via brust’ eternaj luktoj bolas,
kiujn vi kvietigi vane celas.

Al ni kaj l’ kverkoj povas vi babili
pri l’ homaj malgajeco kaj ĉagren’;
rigardu maron paci kaj trankvili,
al ĝi kliniĝi sunon en seren’.

Kiel vespere la flugiloj svarmas,
kaj kiel gajas la trilad’ pasera!
Nokte la kanto najtingala ĉarmas:
haltu, ne iru post fantom’ ĥimera,

fantom’ ĥimera, kiu de la nigra
fundo de l’ kor’ skurĝata de l’ cerbum’
leviĝas, kiel al iranto migra
for el tombejoj viaj putra lum’.

Ekhaltu, kaj ĉe l’ taga mez’ morgaŭe,
dum sub la kverka ombro la ĉevaloj
maŭlo ĉe maŭlo staras kaj ĉirkaŭe
ĉio silentas en la ardaj valoj,

ni, la cipresoj, pri la ĥoroj diros
ĉiam de tero al ĉiel’ spirantaj,
el tiuj ulmoj la nimfar’ eliros
vin ventumante per la drapoj blankaj;

kaj Pan eterna, kiu en l’ ebenoj
kaj la altaĵoj vagas en ĉi hor’,
malpacon, mortemul’, de viaj penoj
en dian harmonion mergos for”.

Kaj mi respondis: “For, trans Appennino,
Titti atendas: mi ne povas resti:
Titti aspektas kiel paserino,
sed ne posedas plumojn por sin vesti.

Ŝi pli ol berojn de cipreso manĝas:
kaj manzonist’ ne estas mi hodiaŭ
nek kvar salajrojn por la sup’ aranĝas.
Miaj cipresoj, dolĉa val’, adiaŭ!”.

“Al la tombejo, kie la avino
ripoze kuŝas, kion diros ni?”,
kaj preterkuris, kiel en kapklino
grumble iranta nigra procesi’.

De la tombejo, sur la mont’ serena,
inter cipresa vico verdfolia,
nigre vestita, alta kaj solena,
ŝajnis aperi nun avin’ Lucia:

ja, sinjorino Lucia: el la buŝo,
inter l’ ondado de blankegaj haroj,
la dir’ toskana, stulta en la fuŝo
de l’ manzonismo de l’ stenterelaroj,

fluadis melodie kun l’ akcento
de l’ Versili’, tenata en la kor’,
kiel en sirventez’ de l’ Miltricento,
plena de forto kaj de mildsonor’.

Avin’, Avin’, kiel ĝi estis bela
dum l’ infaneco! Ĝin rediru jam!
Diru al saĝa vir’ pri la fabelo
de ŝi, serĉanta pri l’ perdita am’.

“Sep ŝuoparoj tute konsumiĝis,
ĉiuj el fer’, por dise vin serĉadi:
sep feraj vergoj tute eluziĝis,
por min dum ir’ fatala apogadi:

sep larmovazoj tute jam pleniĝis,
sep longajn jarojn devis mi ploradi:
je mia vekriad’ vi ne vekiĝis,
kantas la kok’: daŭrigas vi dormadi”.

Ve, kiel vere, ho avin’, kaj bele
impresas la fabelo: ja sen dub’.
Kion tag-nokte serĉis mi sencele
plurjare, tio eble estas sub

jenaj cipresoj, kien mi ne kredas,
mi ne esperas, ke reiros mi:
avin’, ĝin eble la tombej’ posedas
sub l’ aliaj cipresoj apud vi.

Dum min en kor’ plorigis tiu sento,
la vaportrajn’ ĝemspire iris plu,
kaj sveltfigura ĉevalid-taĉmento
henante gaje kuris al la bru’.

Azeno griza, mordetante kardon
ruĝan kaj bluan, restis en ripoz’:
al granda bru’ ne degnis ĝi rigardon,
manĝante plu en pac’ kaj serioz’.
Giosuè Carducci, trad. Enrico Dondi
(“Itala Antologio” 1987, p. 391-395 )

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *