La 9-a de februaro (laŭ la gregoria kalendaro) estas la datreveno de la naskiĝo (en 1821) de la rusa verkisto kaj filozofo Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij (en la rusa: Фёдор Михайлович Достоевский), konata ankaŭ kiel Teodoro Miĥajloviĉ Dostojevskij, Fëdor Michajlovič Dostoevskij, Fyodor Mikhailovich Dostoevsky, Fiodor Mikhaïlovitch Dostoïevski, Fjodor Michailowitsch Dostojewski, Fjodor Michailowitsch Dostojewskij (1821-1881).
eo.wikipedia.org/wiki/Fjodor_Dostojevskij
Li estas fama precipe pro la romanoj “Prestuplénie i nakazànie” (Krimo kaj puno), “Brat’ja Karamazovy” (Fratoj Karamazov), “Unižennye i oskorblënnye” (Humiligitaj kaj ofenditaj), “Idiot” (Idioto), “Besy” (Demonoj), “Dvojnik” (Sozio), “Zapiski iz mërtvogo doma” (Memorskriboj de mortintejo), “Bednye ljudi” (La malriĉuloj), “Igrok” (La ludisto).
Mi transskribas, kun traduko al la itala, artikolon de Ferenc Szilágyi publikigitan en “Literatura Mondo” 1936-5, p. 134-135.
Ampleksa listo de la verkoj de Dostojevski tradukitaj al Esperanto estas ĉi tie:
gxirafo.blogspot.com/2017/11/fjodor-dostojevskij-en-esperanto-1.html
eo.wikipedia.org/wiki/Fjodor_Dostojevskij#En_Esperanto_aperis
Mi plue listigas:
– La knabo ĉe Kristo je l’ abio, trad. A. Vejtcler, “Lingvo internacia” 1899-12, p. 93-95;
– el “Memorskriboj de mortintejo”, Aglo, trad. Anna Ŝarapov, “Esperanto de UEA” 1919, p. 39-40
– en “Literatura Mondo” 1936-5, p. 134-135, estas artikolo pri Dostojevskij de Ferenc Szilágyi
– en “Literatura Mondo” 1947-5/6, p. 95-96, estas artikolo pri Dostojevskij de
Adolf Mildwurf
– en “Espero katolika” 1998-5/6, p. 75-87, estas la traduko al Esperanto, de Duilio Magnani, de ampleksa interveno de la ĉeĥa Kardinalo Miloslav Vlk (1932-2017), la 25-an de aŭgusto 1997, ĉe la Internacia Mitingo pri Amikeco inter la popoloj de Rimini, kiu en tiu jaro havis kiel temon frazon el la romano de Dostojevskij “Fratoj Karamazov” (“Vere, ĉio estas bona kaj belega, ĉar ĉio estas vero”)
– pri la novelaro “Blankaj noktoj” (Belye noči)
www.esperanto-ondo.ru/Libroj/V_bibl04.pdf
aperis recenzoj: de Carlo Minnaja en “Literatura Foiro” 2014-271, p. 257; de Kris Long en “La Ondo de Esperanto” 2003-2.
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-fmd1.htm
Mi aldonas sovetan poŝtmarkon de 1956 pro la 75-jara datreveno de la morto de Dostojevskij.
(Segue traduzione in italiano)
LA VIVO DE DOSTOJEVSKIJ
La vojo al Dostojevskij ne estas facila, sed ĝi meritas la penon, eĉ la turmenton, ĉar per tiu turmento la animo puriĝas, malpeziĝas. «Li vagadas en dezertaj regionoj – diras iu kritikisto – sed lia vergo ĉiam sentas en la profundo la varman fonton de la bono». La plej morna verkisto li estas; doloro tordas nian koron, tiom humiligitaj, tiom malgajigitaj estas liaj figuroj. Sed al tiu malgaja mondo radias varmo de ie, de interne: la varmo de la kompato kaj homamo. Simbolismo, fantastiko kaj naturalismo plektiĝas en tiuj verkoj, sed la efekto estas plena realismo, eĉ tiam, kiam la rakonto atingas la plej altajn pintojn de la mistikismo.
Kelkfoje – li skribis en letero – kiel seka herbo pluvon, oni soifas la kredon, ĉar en la malfeliĉo oni pli klare vidas la veron. Mi estas infano de mia epoko, filo de la nekredemo kaj dubo, kaj verŝajne mi restos tia ĝis la estingiĝo de mia vivo. Kiom min turmentis (kaj eĉ nun turmentas) la sopiro al la kredo, kiu des pli fortas, ju pli multaj argumentoj estas kontraŭ ĝi.
Ne, tiu animo ne estis simpla, sed la sugestian forton de lia stranga talento indikas kaj motivas lia vivo kaj la evoluo de lia animo. Ankaŭ tio ne estis ĉiutaga.
Urbinfano li estis, kaj jam la cirkonstancoj de lia naskiĝo simbolis kaj eble determinis lian vivovojon. Li naskiĝas en malsanulejo por malriĉuloj, kie lia patro estas kuracisto. La ĝemoj kaj suferoj de mizeruloj ŝvebas ĉirkaŭ la lulilo de la estonta poeto, kiun neniu superos pri la kunsento al la mizeruloj kaj malriĉuloj. Kiel studento li vivas en la plej granda mizero, sed la mondo de la libroj lin plene kontentigas. Eble plej forte influas lin la fantoma fantazio de A. T. Hoffmann. Dudek kvar jarojn li havas, kiam li forlasas la inĝenieran profesion kaj dediĉas sin al la unua romano. “La malriĉuloj”, rakonto pri senplenuma amo de grizulo, rikoltas eksterordinaran sukceson – kaj mallaŭdojn, sed ĉiuokaze sensacion. Tamen Dostojevskij ne riĉiĝas, eĉ restas longtempe bohemo, kaj, laŭ tiu modelo, mizerulo. En 1848, li multe okupiĝas kaj diskutas pri la socialismo, al kiu li pretendas por Ruslando specialan sencon, devenintan el la tieaj tradicioj.
Strange! – ĉu ne, tiu ĉi principo komencas pli kaj pli graviĝi en la vivo de tiu moderna Ruslando, kie Dostojevskij ne apartenas al la tro dorlotitaj homoj. Tiu ĉi interesiĝo pri socialismo preskaŭ estis pripagita per lia vivo. Li kaj la aliaj «konspirantoj» estis kondamnitaj je morto. Oni gvidis ilin al la ekzekutejo, donis al ili la krucifikson kaj surmetis al ili la mortveston kaj – en la lasta minuto alvenis la ammestio de la caro, t. e. okjara punlaboro en Siberio. La konsekvencojn de tiuj minutoj la tuta posta vivo de Dostojevskij ne povis viŝi. Sekvas epilepsiaj atakoj kaj skua transformiĝo de la facilanima junulo: humiliĝo kaj larma kunsento. Glitveturiloj portas ilin al Siberio. Kvardek-grada malvarmo… «Ni haltis ĉe la limo de Eŭropo kaj Azio, antaŭ ni Siberio kaj la mistera estonto, malantaŭ ni nia tuta pasinto; estis ege malgaje; mi eklarmis». Nun: sesjara sufero en malpuro, inter ne-homaj cirkonstancoj, kiun mildigas nur la denerviĝo antaŭ la epilepsiaj atakoj, kaj la hospitalaj tagoj, kaj la minado en la profundo de la mizeraj animoj. «Eĉ inter la murdintoj mi trovis homojn – li skribas. – Mian tempon mi ne pasigis vane». Nun ankoraŭ du pli liberaj jaroj en Siberio, en duonprimitiva urbo, kie lin konkeras amo kaj feliĉa amika rilato kaj la reviviĝo de la eblo legi, rekompletigi sian kulturon, kio ne estis farebla en la kruela vivo de la punbarako. Kaj li eklaboras: lia plej grava verko el tiu periodo estas la «Notoj el la domo de mortintoj» (memoroj el la pundomo), sankta verko pri la homaj suferoj, mizero, nigraj bildoj sur griza fono kun la varieco de l’ Infero, kien kortuŝe verŝiĝas foje-foje maldika radio de la dia sunlumo. Fine en 1857 li edziĝas al la jam delonge amata virino, en 1859 li povas reveni al Petersburgo. Lia edzino mortas, li havas, pro familiaj kaŭzoj, ŝuldojn, kiuj lin sufokadas.
Liaj nervoj ruiniĝas. Nun sekvas elprovo de rulet-ŝancoj; la sekvo, kompreneble, estas financa bankroto, sed literatura gajno: la «Taglibro de ludisto». Sed tio ĝis nun estas nenio: nun naskiĝas ideo pri giganta verko, pri la plej konsterna analiza romano: «Kulpo kaj puno». Ne eble skribi nur kelkajn vortojn pri tiu ĉi libro, same kiel ne pri la aliaj grandaj verkoj, kies ĉiu meritas kaj ricevis apartajn studojn; fakte, se ni nun volas daŭrigi la biografion de Dostojevskij, ni devas konstati, ke la vivrakonto fluas nun en grandiozajn verkojn, – pensu nur pri la «Idioto», «Fratoj Karamazoff» ktp., ĝis la morto en 1881 forpuŝas el lia mano la plumon, en tuberkulozo mortas la plej konscienca, demone inspirita verkisto de la malfeliĉuloj, kiuj feliĉiĝos. Kredis tion, kun profunda kredo, la sankta poeto de la homa animo: Teodoro Miĥajloviĉ Dostojevskij.
«Se mi iam estis feliĉa, mi estis tia ne en la ebriigaj minutoj de mia unua sukceso, sed kiam ankoraŭ al neniu mi montris mian manuskripton… tiam mi ankoraŭ vivis kune kun miaj figuroj, kiujn mi mem kreis… mi amis ilin, kun ili ĝojis, malgajis, eĉ kelkfoje mi ploris kun ili en sincera doloro». Kaj la plej granda mistero de la Dostojevskija arto, estas, ke la tutan turmentan plezuron de la kreo oni travivas dum la legado de tiuj neforgeseblaj romanoj.
Ferenc Szilágyi, “Literatura Mondo” 1936-5, p. 134-135
°°°°°
(Traduzione)
LA VITA DI DOSTOJEVSKIJ
La strada per Dostojevskij non è facile, ma ne vale la pena, addirittura il tormento, perché attraverso quel tormento l’animo si purifica, si fa più leggero. «Vaga in regioni deserte – dice un critico – ma la sua verga sente sempre nel profondo la calda sorgente del bene». È lo scrittore più cupo; il dolore distorce il nostro cuore, tanto sono umiliate, intristite le sue figure. Ma a quel mondo triste si irradia il calore da qualche parte, dall’interno: il calore della compassione e dell’umanità. Simbolismo, fantasia naturalismo si intrecciano in quelle opere, ma l’effetto è un completo realismo, anche quando il racconto raggiunge le più alte vette del misticismo.
A volte – scrisse in una lettera – così come l’erba secca della pioggia, si ha sete della fede, perché nella disgrazia si vede più chiaramente la verità. Sono figlio della mia epoca, figlio dell’incredulità e del dubbio, e verosimilmente resterò tale fino a quando si spegnerà la mia vita. Quanto mi ha tormentato (ed anche adesso mi tormenta) la brama di fede, che è tanto più forte quanto più ci sono argomenti contro di essa.
No, quell’anima non era semplice, ma la forza suggestiva del suo strano talento è indicata e motivata dalla sua vita e dall’evoluzione della sua an ima. Anche questo non è stata una cosa comune.
Era un bambino nato in città, e già le circostanze della sua nascita simboleggiarono e forse determinarono il corso della sua vita. Nacque in un ospedale per i poveri, dove suo padre era medico. I gemiti e le sofferenze dei miseri aleggiano intorno alla culla del futuro poeta, che nessuno supererà quanto a empatia per i miseri e i poveri. Da studente vive nella più grande miseria, ma il mondo dei libri lo soddisfa completamente. Forse influisce più fortemente su di lui la fantasmagorica fantasia di A. T. Hoffmann. Ha ventidue anni quando lasci a la professione di ingegnere e si dedica al primo romanzo. “Povera gente”, racconto di un amore non corrisposto di un anziano, raccoglie uno straordinario successo – e critiche, ma comunque fa colpo. Tuttavia Dostojevskij non si arricchisce, e resta a lungo un bohémien, e, secondo quel modello, un misero. Nel 1848, si occupa molto e discute di socialismo, per il quale pretende che per la Russia abbia un significato speciale, derivato dalle tradizioni locali.
Stranamente! – non è vero, quel principio comincia a prendere un’importanza sempre maggiore nella vita di quella Russia moderna, nella quale Dostojevskij non appartiene alle persone troppo vezzeggiate. Questo interessamento per il socialismo è quasi pagato con la vita. Lui e gli altri «cospiratori» furono condannati a morte. Furono portati sul luogo dell’esecuzione, fu dato loro il crocifisso, si fecero indossare gli abiti della morte, e – all’ultimo minuto arrivò l’indulto dello zar, cioè otto anni di lavoro forzato in Siberia. Tutta la vita successiva di Dostojevskij non poté cancellare le conseguenze di quei minuti. Seguono attacchi epilettici e una sconvolgente trasformazione dell’impressionabile giovane: umiliazione e una lacrimosa commozione. Delle slitte li portano in Siberia. Freddo a quaranta gradi… «Ci fermammo al confine tra l’Europa e l’Asia, davanti a noi la Siberia e il misterioso futuro, dietro di noi tutto il passato; era molto triste; mi misi a piangere». Adesso: sei anni di sofferenza nella sporcizia, in circostanze non umane, mitigata soltanto dallo snervamento prima degli attacchi epilettici, e i giorni di ospedale, e il minamento nel profondo dei poveri animi. «Anche tra gli omicidi ho trovato uomini – scrive – Il mio tempo non l’ho passato invano». Adesso ancora due anni più liberi in Siberia, in una città semiprimitiva, dove lo coglie l’amore e un felice rapporto affettivo e la rinascita della possibilità di leggere, di completare di nuovo la propria cultura, cosa che non era possibile fare nella crudele vita della baracca penale. E comincia a lavorare: la sua opera più importante di quel periodo sono le «Memorie dalla casa dei morti» (ricordi dal carcere), opera sacra sulle sofferenze umane, sulla miseria, figure nere su fondo grigio con la varietà dell’Inferno, su cui di tanto in tanto si versa in modo commovente un tenue raggio della divina luce solare. Infine, nel 1857 sposa la donna già da lungo amata, nel 1859 può tornare a San Pietroburgo. La moglie muore, lui ha, per cause familiari, debiti che lo soffocano.
I suoi nervi vanno in malora. Adesso seguono tentativi di provare la fortuna alla roulette; la conseguenza, ovviamente, è la bancarotta finanziaria, ma una vincita letteraria: il «Diario di un giocatore». Ma questo è niente: ora nasce l’idea di un’opera gigantesca, del romanzo di più sconcertante analisi: «Delitto e castigo». Non è possibile scrivere solo qualche parola su questo libro, come anche per le altre grandi opere, ciascuna delle quali merita ed ha avuto studi particolari; difatti, se vogliamo continuare la biografia di Dostojevskij, dobbiamo prendere atto che il racconto della sua vita scorre adesso in opere grandiose, – si pensi solo a «L’Idiota», «I Fratelli Karamazov» ecc., finché la morte nel 1881 gli strappa dalla mano la penna, di tubercolosi muore lo scrittore più coscienzioso, ispirato da un demone, degli infelici che saranno beati. Lo credeva, con fede profonda, il poeta sacro dell’animo umano: Teodoro Miĥajloviĉ Dostojevskij.
«Se una volta sono stato felice, lo sono stato non già nei momenti inebrianti del mio primo successo, ma quando non avevo ancora mostrato ad alcuno il mio manoscritto… allora vivevo ancora con le mie figure, che io stesso avevo creato… le amavo, con loro gioivo, ero triste, addirittura talvolta piangevo con loro, di un dolore sincero». E il più grande mistero dell’arte di Dostojevskij è che si vive tutto il tormentoso piacere della creazione nel corso della lettura di quegli indimenticabili romanzi.
Ferenc Szilágyi, “Literatura Mondo” 1936-5, p. 134-135