La oka de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1888) de la itala poeto, verkisto, tradukisto kaj profesoro Giuseppe Ungaretti (1888-1970).
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Ungaretti
Mi jam parolis pri li la 1-an de junio 2018, okaze de la datreveno de lia morto.
Mi transskribas, kune kun traduko al Esperanto de Gaudenzio Pisoni, lian poeziaĵon “I fiumi” (La Riveroj): temas pri teksto kun tre mallongaj versoj, sen interpunkcio kaj preskaŭ sen rimoj (anstataŭigitaj per asonancoj kaj aliteracioj), kiuj disvolviĝas pere de apudmetoj de bildoj kaj de vortoj, videbligantaj kaŝitajn memorojn.
La poeziaĵo estis verkita en 1916, dum la unua mondmilito, sur la orientitala fronto de Karsto. La poeto troviĝas en doleno (natura malebenaĵo) plena de akvo, apud rivero Isonco (Isonzo); kolektinte siajn malpurajn militajn vestaĵojn, li varmiĝas je la suno, kaj sentas sin denove eta parto de la naturo malgraŭ la kruelaĵoj de la milito. Revenas al lia menso la pasinteco, skandita de la kvar riveroj, kiuj markis lian vivon: Serkjo (Serchio), kiu fluas en Lukko-lando (Lucchesia), la devenloko de liaj italaj (toskanaj) gepatroj; Nilo, kiu memorigas al li la urbon, kie li naskiĝis (Aleksandrio Egipta), kaj kie li pasigis sian infanaĝon; Sejno (Seine), kiu memorigas al li Parizon, kie li kulture formiĝis; kaj fine Isonco (Isonzo), la rivero ligita kun la milito.
El tiuj spertoj elvenas maldolĉaj konsideroj pri la vivo kaj pri la doloro (kvankam la poeziaĵo apartenas al kolekto, kiu paradokse titoliĝas “L’allegria”, La gajeco: tio montras, ke la poeto kapablas reagi al la malbelaĵoj de la vivo, ĉerpante novan forton el la kontraŭaĵoj).
La plena poemaro de Ungaretti (“Vita d’un Uomo”) estis tradukita al Esperanto (Vivo de Homo) de Nicolino Rossi; mi aldonas ĝian kovrilon. Recenzo de Antonio Valén aperis en “Esperanto de UEA” 2017-2, kun kelkaj poeziaj eroj:
revuoesperanto.org/vivo-de-homo?fbclid=IwAR1m38RwtqueZeJszSHaMB_5_rHkBa8gPt_zE8jbisw6Z5LGwRVnJ4xqxvk
I FIUMI
Mi tengo a quest’albero
mutilato
abbandonato in questa dolina
che ha il languore
di un circo
prima o dopo lo spettacolo
e guardo
il passaggio quieto
delle nuvole sulla luna
Stamani mi sono disteso
in un’urna d’acqua
e come una reliquia
ho riposato
L’Isonzo scorrendo
mi levigava
come un suo sasso
Ho tirato su
le mie quattr’ossa
e me ne sono andato
come un acrobata
sull’acqua
Mi sono accoccolato
vicino ai miei panni
sudici di guerra
e come un beduino
mi sono chinato a ricevere
il sole
Questo è l’Isonzo
e qui meglio
mi sono riconosciuto
una docile fibra
dell’universo
Il mio supplizio
è quando
non mi credo
in armonia
Ma quelle occulte
mani
che m’intridono
mi regalano
la rara
felicità
Ho ripassato
le epoche
della mia vita
Questi sono
i miei fiumi
Questo è il Serchio
al quale hanno attinto
duemil’anni forse
di gente mia campagnola
e mio padre e mia madre
Questo è il Nilo
che mi ha visto
nascere e crescere
e ardere dell’inconsapevolezza
nelle estese pianure
Questa è la Senna
e in quel torbido
mi sono rimescolato
e mi sono conosciuto
Questi sono i miei fiumi
contati nell’Isonzo
Questa è la mia nostalgia
che in ognuno
mi traspare
ora ch’è notte
che la mia vita mi pare
una corolla
di tenebre
Giuseppe Ungaretti
°°°°°
LA RIVEROJ
Mi tenas min al arbo kripligita
forlasita en tiu ĉi doleno
kiu langvoras
kiel cirko
antaŭ aŭ post la spektaklo
kaj vidas
la pasadon kvietan
de la nuboj kontraŭ la luno
Hodiaŭ matene mi sternis
min en akvourno
kaj tie plenripozis
kiel relikvo
Izonco fluante
min glatigadis
kiel rulŝtonon
Mi eltiris for
ĉi miajn kvar ostojn
kaj paŝete foriris
kiel ĵonglisto
surakve
Mi estis kaŭriĝanta
apud vestaĵoj miaj
je milit’ malpuraj
kaj kiel bedueno
mi kuŝis klinita por ĝui
la sunon
Ĉi estas Izonco
kaj plibone
en ĝi mi min rekonis
esti obea fibro
de l’ universo
Mia turmento
ekestas
se mi kredas
min malakorda
Sed tiuj manoj
kiuj
kaŝe knedas min
al mi donas
maloftan
veran feliĉon
Mi rerigardis
l’ epokojn
de mia vivo
Jenaj estas
miaj riveroj
Ĉi estas Serkjo
el kiu elĉerpis
dum du jarmiloj eble
pragento mia kamparana
kaj patro kaj patrino miaj
Ĉi estas Nilo
kiu min vidis
novnaskiĝintan
kreskantan kaj nekonscie brulantan
sur vastaj ebenejoj
Ĉi estas Sejno
en kies kota
malpuro mi miksiĝis
kaj tie mi min ekkonis
Ĉi estas la riveroj
en Izonc’ numeritaj
Ĉi estas mia korsopiro
kiun el ili
mi travidas
nun nokte kiam
emas viv’ mia simili
nigremalluman
korolon.
Giuseppe Ungaretti, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Enlumas min senlimo”, LF-KOOP,
La-Chaux-de-Fonds 1990, p.116-117 )