La 6-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1778) de la itala poeto kaj verkisto, laŭ greka deveno, Niccolò Foscolo, konata kiel Ugo Foscolo (1778-1827).
eo.wikipedia.org/wiki/Ugo_Foscolo
Jam plurfoje mi parolis pri li:
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/tag/ugo-foscolo/
Hodiaŭ mi limiĝas prezenti unu lian malpli gravan poeziaĵon, en la itala, kaj en la traduko al Esperanto (en manuskripto, do ankoraŭ ne eldonita) de Clelia Conterno Guglielminetti (1915-1984).
Mi aldonas la grekan poŝtmarkon de 1978 pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Ugo Foscolo.
A LUIGIA PALLAVICINI CADUTA DA CAVALLO
I balsami beati
per te Grazie apprestino,
per te i lini odorati
che a Citerea porgeano
quando profano spino
le punse il piè divino,
quel dì che insana empiea
il sacro Ida di gemiti,
e col crine tergea,
e bagnava di lacrime
il sanguinoso petto
al ciprio giovinetto.
Or te piangon gli Amori,
te fra le Dive liguri
Regina e Diva! e fiori
votivi all’ara portano
d’onde il grand’arco suona
del figlio di Latona.
E te chiama la danza
ove l’aure portavano
insolita fragranza,
allor che, a’ nodi indocile,
la chioma al roseo braccio
ti fu gentile impaccio.
Tal nel lavacro immersa,
che fiori, dall’inachio
clivo cadendo, versa,
Palla i dall’elmo liberi
crin su la man che gronda
contien fuori dell’onda.
Armoniosi accenti
dal tuo labbro volavano,
e dagli occhi ridenti
traluceano di Venere
i disdegni e le paci,
la speme, il pianto, e i baci.
Deh! perché hai le gentili
forme e l’ingegno docile
volto a studi virili?
Perché non dell’Aonie
seguivi, incauta, l’arte,
ma i ludi aspri di Marte?
Invan presaghi i venti
il polveroso agghiacciano
petto, e le reni ardenti
dell’inquieto alipede,
ed irritante il morso
accresce impeto al corso.
Ardon gli sguardi, fuma
la bocca, agita l’ardua
testa, vola la spuma,
ed i manti volubili
lorda, e l’incerto freno,
ed il candido seno;
e il sudor piove, e i crini
sul collo irti svolazzano;
suonan gli antri marini
allo incalzato scalpito
della zampa, che caccia
polve e sassi in sua traccia.
Già dal lito si slancia
sordo ai clamori e al fremito;
già già fino alla pancia
nuota… e ingorde si gonfiano
non più memori l’acque
che una Dea da lor nacque.
Se non che il re dell’onde
dolente ancor d’Ippolito
surse per le profonde
vie dal tirreno talamo,
e respinse il furente
col cenno onnipotente.
Quel dal flutto arretrosse
ricalcitrando e, orribile!
sovra l’anche rizzosse;
scuote l’arcion, te misera
su la pietrosa riva
strascinando mal viva.
Pera chi osò primiero
discortese commettere
a infedele corsiero
l’agil fianco femmineo,
e aprì con rio consiglio
novo a beltà periglio!
Ché or non vedrei le rose
del tuo volto sì languide;
non le luci amorose
spiar ne’ guardi medici
speranza lusinghiera
della beltà primiera.
Di Cinzia il cocchio aurato
le cerve un dì traeano,
ma al ferino ululato
per terrore insanirono,
e dalla rupe etnea
precipitàr la Dea.
Gioìan d’invido riso
le abitatrici empie,
perché l’eterno viso,
silenzioso e pallido,
cinto apparia d’un velo
ai conviti del cielo;
ma ben piansero il giorno
che dalle danze efesie
lieta facea ritorno
fra le devote vergini,
e al ciel salì più bella
di Febo la sorella.
Ugo Foscolo
°°°°°
AL LUIGIA PALLAVICINI FALINTA EL ĈEVALO
La bestajn balzamojn
ĉerpu por vi Gracioj,
lintukojn kaj cinamojn
iam donitajn al Venus’
kiam pro dorno fia
sangis piedo dia,
dum ŝi freneza blekis
sur sankta Ida mont-dekliv’:
en ŝiaj haroj sekis
de l’ knaba korpo ruĝa sang’
kaj larm-baniĝis kripla
brust’ de l’ junulo Cipra.
Por vi ploras Amoroj
nun, inter Liguriaj
diinoj ĉefa! Floroj
votaj jam kuŝas sur altar’,
dum vibras sag-ĵetilo
de la Latona filo.
Kaj vin vokas la danco,
kie disportis la aer’,
laŭ nekutima ŝanco,
parfumon dum hararo jam
en plektoj sin ne tenis
kaj ĉarme brakon ĝenis:
tiel, mergita bane,
en florumita akvo-flu’
Inaka, tenas mane
Minerva la hararon el
kasko falintan: kuras
la akvo kaj murmuras.
Parolo harmonia
de vi forflugis el la lip’,
kaj en rigardo via
travidebliĝis de Venus’
paciĝoj kaj furoro,
esper’, kisoj kaj ploro.
Nu, kial vi la miro-
indan personon kaj de l’ mens’
la forton al por viro
taŭga celaro turnis, kaj
ne logis vin la studoj,
sed Marsaj akraj ludoj?
Vane vent’ antaŭvida
frostigas polvan bruston kaj
ardan dorson: rapida
flugpiedulo skuas sin,
buŝ-brido malkvieton
akcelas kaj impeton.
Ardas okuloj, fumas
buŝo, la kapon alta best’
skuas, la ŝaŭmo lumas
dise, kaj malpurigas ĝi
flirtantajn vestojn, mankan
bridon, kaj sinon blankan;
ŝvito displuvas, haraj
tufoj sur kol’ svingadas sin:
sonoras grotoj maraj
per eĥo de batanta kur’
de l’ pied’ akcelanta
polvon, ŝtonojn pelanta.
Jam el la bordo ĵetas
sin la obstina besto for,
en akvon ĝi sin metas,
naĝas… glutemaj ŝvelas jam
ondoj, pri l’ origino
forgesaj de l’ diino.
Tamen ond-suvereno,
pentinta jam pro Hipolit’,
el vojoj de Tirreno
profundaj supren venis for:
pelata jen la besto
per ĉiopova gesto.
De l’ ondoj ĝi regresis
piedfrapante: kaj, terur’!
prancis, skue sukcesis
de l’ selo teren ĵeti vin:
vin svenan en senordo
trenis sur ŝtona bordo.
Mortu kiu unua
kuraĝis malĝentile, ve,
al nefidinde skua
rajdad’ allasi de virin’
la ĉarmon: fi-livero,
al bel’ nova danĝero,
ĉar mi ne vidus rozojn
de via vango palajn,
nek en rigard’ supozojn
malgajajn dum demandas vi
al diagnoz’ hodiaŭa
eron de bel’ antaŭa.
Foje kaleŝon oran
trenis cervinoj de Dian’;
blekon aŭdis sonoran
ili, kaj freneziĝis tuj,
kaj el Etna kulmino
elfalis la diino.
Ĝoje ridis enviaj
Olimpaj loĝantinoj,
ĉar la trajtoj graciaj
silente palis sub vual’
dum Dianaj ĉeestoj
al la ĉielaj festoj;
sed ploris ili kiam
el Efesaj baloj
gaja revenis iam,
kun siaj virgulinoj,
alten per glora ŝvebo
la fratino de Febo.
Ugo Foscolo, trad. Clelia Conterno Guglielminetti