La 31-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1910) de la itala komercisto (naskiĝinta en Como en Lombardio, mortinta en Padovo en Venetio) Giorgio Perlasca (1910-1992),
it.wikipedia.org/wiki/Giorgio_Perlasca
(ne estas pri li Vikipedia pago en Esperanto),
protagonisto en 1944-1945 de historio nekredebla tamen vera: estante en Budapeŝto (Hungario) kun diplomata pasporto, pere de falsaj dokumentoj li ŝajnigis sin la foririnta hispana Konsulo, kaj savis el deportado milojn da judoj, liverante sekurleterojn, kiuj deklaris ilin hispanaj civitanoj, kaj tiel ilin ŝirmis de la okupantaj germanoj.
Temas, esence, pri travivaĵo simila al tiu de la svedo Valdemar Langlet, pri kiu mi parolis la 17-an de decembro 2017.
Giorgio Perlasca dum longa tempo ne malkaŝis sian humanecan agadon:
– pro denaska sento de neparademo;
– ĉar en pasinteco li estis faŝisto (ankaŭ partoprenante kiel volontulo la hispanan intercivitanan militon), kaj pro tio devis fuĝi el Budapeŝto je la alveno de la sovetoj;
– ĉar kelkaj el liaj iniciatoj estis malprave atribuitaj al la sveda diplomato Raoul Wallenberg;
– ĉar la itala postmilita Registaro, pro politikaj kialoj, ne taksis oportune havigi sekvon al la memorando redaktita de Perlasca (ne estis koncepteble, allasi ke eksa faŝisto savis judojn).
Nur en 1987 kelkaj judaj virinoj, kiuj estis infaninoj en 1944-1945, retrovis Perlasca (kies spurojn ili estis perdintaj), kaj diskonigis la okazintaĵon.
Fine, je preskaŭ duonjarcenta distanco, Perlasca havis rekonojn: medalojn; la titolon “Chasidei Umot HaOlam” (Justulo inter la Nacioj); arbon kun lia nomo en la muzeo Yad Vashem de Jerusalemo; en 1991, la honortitolon “Granda Oficiro pro merito de la Itala Respubliko”; la 25-an de junio 1992, nemulte antaŭ la morto (okazinta la 15-an de aŭgusto 1992), la ormedalon pro civitana braveco, kun ĉi tiu motivigo:
“Nel corso del 2° conflitto mondiale, con coraggio non comune e grave rischio personale assumeva la falsa identità di Console spagnolo per salvare migliaia di persone ingiustamente perseguitate, impedendone la deportazione nei campi di sterminio e riuscendo, poi, a trovar loro una provvisoria sistemazione, malgrado le notevolissime difficoltà. Nobile esempio di elette virtù civiche e di operante umana solidarietà. Budapest 1944 -1945”.
(traduko):
“Dum la dua mondmilito, kun ne komuna kuraĝo kaj serioza persona risko, li alprenis la falsan identecon de hispana Konsulo por savi milojn da homoj maljuste persekutitajn, malebligante ilian deportadon al la ekstermejoj kaj sukcesante, poste, trovi por ili provizoran aranĝon, malgraŭ la tre rimarkindaj malfacilaĵoj. Nobla ekzemplo de elstaraj civitanaj virtoj kaj de agema homa solidareco. Budapeŝto 1944 -1945”.
La itala Senato aprobis dumvivan pension favore al li, sed Perlasca rifuzis ĝin.
Hodiaŭ, memorigas lin:
– arbarego en Israelo kun 10.000 arboj, tiom kiom la savitaj judoj;
– memorŝildo en la korto de la Sinagogo de Budapeŝto;
– busto en la itala Kulturinstituto de Budapeŝto;
– italaj lernejoj kun lia nomo;
– italaj stratoj dediĉitaj al li (en Romo, Ĝenovo, Modeno, Verono, Raguzo, Fermo);
– Fondaĵo je lia nomo;
– itala poŝtmarko, eldonita en 2010 okaze de la unuajarcenta datreveno de lia naskiĝo.
En 1990, Perlasca partoprenis la Honoran Komitaton de la 61-a Itala Kongreso de Esperanto, okazinta en Padovo.
Perlasca estas sepultita en la tombejo de Maserà, apud Padovo, senpere en la tero, kun la nura indiko en hebrea lingvo (krom la du datoj): “Chasidei Umot HaOlam” (Justulo inter la Nacioj).
Mi aldonas la poŝtmarkon de 2003, laŭ skizo de Maria Carmela Perrini, kun portreto de Giorgio Perlasca, grupo da homoj atestantoj de lia heroismo, kaj pikildrato.