La 24-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1732) de la franca dramisto kaj verkisto Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais, konata per la simpla nomo Beaumarchais (1732-1799),
eo.wikipedia.org/wiki/Pierre-Augustin_Caron_de_Beaumarchais
ankaŭ ĉar li ne estis nobelo, sed aĉetis la nobelan titolon danke al tre aventurema vivo (amplekse priskribita en Vikipedio).
Kvankam li estas ĉe la origino de la tiel dirita “vodevila” komedio, bazita sur spritaĵoj kaj sur tre komikaj situacioj, Beaumarchais estas, iamaniere , fama ĉefe “pro rebrilo”, kiel aŭtoro de teatraĵoj, de kiuj estis eltiritaj tre konataj operoj:
– “Le Barbier de Séville ou la Précaution inutile” (La senutila singardo aŭ la Barbiro de Sevilo), ĉe la origino de “Barbiere di Siviglia” de Giuseppe Petrosellini, muziko de Giovanni Paisiello, kaj de “Barbiere di Siviglia” de Cesare Sterbini, muziko de Gioachino Rossini
– “La Folle journée, ou le Mariage de Figaro” (La freneza tago aŭ la edziĝo de Figaro), ĉe la origino de “Le nozze di Figaro” de Lorenzo da Ponte, muziko de Wolfgang Amadeus Mozart
– “L’Autre Tartuffe, ou la Mère coupable” (La alia Tartufo, aŭ la kulpa patrino), ĉe la origino de “La Mère coupable” de Madeleine Milhaud, muziko de Darius Milhaud.
Beaumarchais estas ankaŭ senpera aŭtoro de melodramo, “Tarare”, muzikigita de Antonio Salieri.
En Esperanto ekzistas ekde 1909 la traduko (de Samuel Meyer) de “Barbier de Séville” (Barbiro de Sevilo); recenzo en “Brita Esperantisto” 1910-4, p. 68.
Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1967, laŭ skizo de Durrens kaj Jacques Combet, honore al Beaumarchais.