Homoj

Stendhal

La 23-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1783) de la franca verkisto Marie-Henri Beyle, konata per la pseŭdonimo Stendhal (1783-1842)
eo.wikipedia.org/wiki/Stendhal
fama (krom pro la biografioj de Gioachino Rossini,

Gioachino Rossini


Wolfgang Amadeus Mozart

Wolfgang Amadeus Mozart


kaj Pietro Metastasio,

Pietro Metastasio


pro la romanoj “Le Rouge et le Noir” (La Ruĝo kaj la Nigro) kaj “La Chartreuse de Parme” (La Kartuzio de Parma).
Stendhal vivis longe en Italio, aparte en Milano (tiom, ke li estis nomata “milanano”); li konis kaj aprezis la milandialektan poeton Carlo Porta.

Carlo Porta


Sur la lingva ebeno, estas karakterizo de Stendhal (kiu estis temo de profundaj studoj) la senĝena utiligo, en la sama teksto, de francaj, anglaj kaj italaj vortoj, kiuj estigas iaspecan tute personan esperanton, ofte akompanitan de mallongigitaj vortoj kaj anagramoj: tial, estas ĉiam problemo publikigi presforme liajn verkojn, ĉar ne estas facile identigi en la manuskripto tion, kio estu en ordinara litertipo, kaj kio en kursivo.
La unua ĉapitro de la romano “La Chartreuse de Parme” (La Kartuzio de Parma) estis tradukita al Esperanto.
Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de (iom ironia, kaj eĉ tro optimisma) artikolo publikigita en “Literatura Mondo” 1935-6, p. 120, kaj aldonas:
– portreton de Stendhal, verkon de la svedo Olof Johan Södermark (1790-1848), konservitan en la kastelo de Versailles/ Versajlo (Francia);
– la francan poŝtmarkon de 1983 pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Stendhal, laŭ skizo de Pierre Forget, inspiritan al la pentraĵo de Södermark.


(Segue traduzione in italiano)
REVIVIGO DE LA FRANCA-ITALA AMIKECO

Ĉiu memoras pri la tempo, kiam la diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj Italio estis iom streĉitaj. Oni eĉ timis pri okazonta konflikto! Senbazaj timoj. La du nacioj renodis sian malnovan amikecon pli firme ol iam ajn antaŭe. La francoj memoris, ke Roma, la antikva kaj ĉiam juna patrino de la latineco, estas ilia spirita patrino; Roma, urbo de la amo, laŭ antikva, sed ĉiam vera, anagramo: ROMA-AMOR! Grandioza ekspozicio de itala arto okazis en la Louvre, la francaj literaturaj gazetoj abunde kaj detale pritraktas la literaturajn eventojn de Italio, s-ro Martin du Gard, direktoro de la eminenta gazeto Les Nouvelles Littéraire,s ĵus intervjuis s-ron Mussolini!
Siaflanke, la italoj fervore reciprokas. Post la pompa inaŭguro de la busto de Chateaubriand en Roma, en ĉeesto de la Duce, oni starigis en la Scala de Milano la buston de Stendhal, kiun la italoj nomas Arrigo Beyle, Milanese. La unua el tiuj ceremonioj estis grandioza, ni volus diri klasika, kiel decis por la animo de la granda Romantikulo…
… La inaŭguro de la busto de Stendhal, en la atrio de la Scala, estis ankaŭ tre konvena al la memoro de la honorito, Jam en 1914 grupo de amikoj de Stendhal iniciatis la starigon de statueto, sed venis la milito. Tamen la ideo ne estis forgesita, kaj la ĵusa efektivigo havis tre emocian festan intimecon. S-ro Paul Hazard rememorigis en tre bela parolado tion, kion Stendhal ŝuldas al Italio. «Kia miraklo, li diris, en la unua renkonto de Stendhal kun Milano! Tie devis plene ekflori, dank al la magia povo de la amo, la senkomparaj riĉoj ĝis tiam enfermitaj en la fundo de lia animo».
“Literatura Mondo” 1935-6, p. 120
°°°°°
(Traduzione):
REVIVISCENZA DELL’AMICIZIA FRANCO-ITALIANA
Ognuno ricorda il tempo in cui i rapporti tra Francia e Italia erano un po’ tesi. Si temeva perfino che sarebbe scoppiato un conflitto! Timori senza fondamento. Le due nazioni hanno riannodato l’antica amicizia più saldamente che mai. I francesi si sono ricordati che Roma, l’antica e sempre giovane madre della latinità, è la loro madre spirituale; Roma, città dell’amore, secondo un antico ma sempre vero anagramma: ROMA-AMOR! Una grandiosa mostra di arte italiana ha avuto luogo al Louvre, le riviste letterarie francesi trattano con dovizia di particolari gli eventi letterari italiani, il sig. Martin du Gard, direttore dell’importante giornale Les Nouvelles Littéraires, ha appena intervistato il sig. Mussolini!
Dal canto loro, gli italiani ricambiano con fervore. Dopo la pomposa inaugurazione del busto di Chateaubriand a Roma, alla presenza del Duce, è stato posto alla Scala di Milano il busto di Stendhal, che gli italiani chiamano Arrigo Beyle, Milanese. La prima di queste cerimonie è stata grandiosa, vorremmo dire classica, come si conveniva all’anima del grande Romantico…
… L’inaugurazione del busto di Stendhal, nell’atrio della Scala, è stata ancor più adeguata alla memoria dell’onorato. Già nel 1914 un gruppo di amici di Stendhal prese l’iniziativa di una statuetta, ma venne la guerra. Tuttavia l’idea non fu dimenticata, e la recente realizzazione ha avuto una intimità molto festosa ed emozionante. Il sig. Paul Hazard ha ricordato in un bellissimo discorso quello di cui Stendhal è debitore all’Italia. «Che miracolo, ha detto, al primo incontro di Stendhal con Milano! Là dovevano fiorire pienamente, grazie al magico potere dell’amore, le incomparabili ricchezze fino allora rinchiuse in fondo alla sua anima».
“Literatura Mondo” 1935-6, p. 120, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *