Homoj

George Byron

La 22-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1788) de la brita poeto kaj patrioto George Gordon Byron, konata kiel Lord Byron (1788-1824)
eo.wikipedia.org/wiki/George_Byron
Byron estas aparte ligita al Italio, tiom ke en 1959 estis starigita al li monumento en Romo (kopio de tiu farita de la dana skulptisto Bertel Thorvaldsen, kiu troviĝas ĉe la “Trinity College” de Cambridge/ Kembriĝo), kaj en tiu okazo estis dediĉita al li itala poŝtmarko: ne nur li inspiriĝis je italaj verkistoj kiaj Luigi Pulci kaj Vittorio Alfieri, sed ankaŭ inspiris, siavice, italajn muzikistojn kiaj Gaetano Donizetti kaj Giuseppe Verdi, estis imitita de Giacomo Leopardi (en “Consalvo”), kaj havis grandan admiron al Italio, kiel atestas liaj versoj pri Romo:
«Oh Rome! my country! city of the soul!»
«Ho Romo! mia lando! urbo de la animo!»
(“Childe Harold’s Pilgrimage”, La pilgrimo de Childe Harold, IV, 78)
Byron ankaŭ partoprenis la italan batalon por sendependeco (li estis unu el la estroj de la itala patriota sekreta societo “Carboneria”); Giuseppe Mazzini laŭdis lian kuraĝan opozicion al la tiranoj kaj lian fidon en la rajtoj de la popoloj, emfazante, ke li estis ĉiam preta alkuri defende al la subprematoj, kie ajn li vidis fajreron de ribelo.
Ĝuste pro sia sendependa kaj nekonformisma spirito, li ne estis amata de la brita nobelaro, al kiu li apartenis: tion pruvas la fakto, ke ĉe lia funebra akompano paradis 47 sinjoraj ĉevalveturiloj funebre drapiritaj, tamen kun la nura koĉero.
Konsiderita unu el la plej grandaj romantikaj britaj poetoj, oni rajtus demandi sin, kiom plue li estus verkinta, se li ne estus mortinta je nuraj 36 jaroj (en Mesolongi/ Misolongi/ Missolungi), batalante por la sendependeco de Greklando disde la Otmana Imperio.
Mi transskribas (en la angla originalo, kaj en la versioj al la itala kaj al Esperanto) mallongan poeziaĵon, kaj listigas, ĉe la fino, tion, kio de Byron estis tradukita al Esperanto.
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 1959, laŭ skizo de Mario Colombati kaj Vittorio Nicastro;
– unu el la multnombraj poŝtmarko eldonitaj honore al li de Greklando (tiun de 1924, pro la unuajarcenta datreveno de la morto).


REMEMBRANCE

‘Tis done!- I saw it in my dreams;
no more with Hope the future beams;
my days of happiness are few:
chill’d by misfortune’s wintry blast,
my dawn of life is overcast;
Love Hope, and Joy, alike adieu!
Would I could add Remembrance too!

Lord Byron
°°°°°
RICORDO
È fatta! L’ho visto nei miei sogni;
non più con la Speranza i raggi futuri;
i miei giorni di felicità sono pochi:
ghiacciata dalla raffica invernale della sfortuna,
l’alba della mia vita è nuvolosa;
Amore, Speranza a Gioia, ugualmente addio!
Potessi aggiungere anche il ricordo!

Lord Byron, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

REMEMOROJ
En sonĝo mi ŝin vidis: tiel estas!
Espero plu ne igas gaja min:
feliĉo, ve, forflugis tre rapide.
Frostita mi de la glaciblovado
de l’ malfeliĉo, jen de mia vivo
nebuligita la maten’. Adiaŭ
espero, ĝojo, amo!
Ho, kial ne aldoni povas mi:
Adiaŭ rememoroj|?

Lord Byron, trad. A.M. (Alessandro Mazzolini)
Rivista Italiana di Esperanto FEI 1930-3, p. 66
°°°°°
Poeziaĵoj de Byron tradukitaj al Esperanto
Poesie di Byron tradotte in Esperanto
– “Cain” (Kain), trad. Abram (Abraham/ Antoni) Kofman, Nurnberg, Tümmel, 1896
– “My soul is dark” (Nokt’ en la koro), trad. L.B. (Leo Belmont), La Esperantisto 4, p. 27; Fundamenta Krestomatio, p. 314
www.esperanto.mv.ru/Arkivoj/Poezio/My_soul.html
– “My soul is dark” (Al mi malhelas la anim’), trad. St. Galkin
www.esperanto.mv.ru/Arkivoj/Poezio/My_soul.html
– “The Heaven and the Earth” (Ĉielo kaj Tero), trad. Eugène Noël, Nancy, Thomas, 1906
www.autodidactproject.org/other/byron_chielo3.pdf
– “Maid of Athens” (Atenanino), trad. G.L. Browne, Brita Esperantisto 1908-38, p. 26
– “Parisina” (Parizina), trad. Venancio Silva, 1912; La Revuo 1911-1912, VI, p. 579; La Revuo 1912-1913, VII, p. 335; recenzo/ recensione La Ondo de Esperanto 1912-7, p. 123; Esperanto de UEA 1924-4, p. 71
– “Manfred”, La Revuo 1913-1914, VIII, p. 574-575; recenzo/ recensione La Ondo de Esperanto 1914-5, p. 91
– “Remembrance” (Rememoroj), trad. A.M. (Alessandro Mazzolini), Rivista Italiana di Esperanto 1930-3, p. 66
– el/ da “Childe Harold’s Pilgrimage” (La pilgrimo de Childe Harold), trad. John Francis, Esperanto de UEA 1956-6, p. 99
– el/ da “Don Juan” (Don Johano), I, trad. William Auld, Norda Prismo 57/2, p. 82-85
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5702/johanou.html

°°°°°
Krome/ Inoltre:
– Edmond Privat, “La centjaro de Byron”, Esperanto de UEA 1924-4, p. 70

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *