Homoj

Pietro Bembo

La 18-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1547) de la itala (venecia) humanisto, verkisto, gramatikisto, tradukisto, historiisto kaj kardinalo Pietro Bembo (1470-1547).
eo.wikipedia.org/wiki/Pietro_Bembo
Profunda konanto de latino kaj de la greka, bibliotekisto de la Biblioteko “Marciana” de Venecio

Biblioteca Nazionale Marciana


aktiva kunlaborinto de la eldona programo de Aldo Manuzio (1449-1515),
eo.wikipedia.org/wiki/Aldo_Manuzio
Bembo estas fama precipe pro la influo, kiun li havis sur la italan lingvon, de li modlitan laŭ la toskana dialekto (lernita dum restado en Florenco); liaj libroj (aparte, “Le Prose nelle quali si ragiona della volgar lingua” – La Prozaĵoj, en kiuj oni rezonas pri la vulgara lingvo), lia publikigo de kritika eldono de la “Canzoniere” (Kanzonaro) de Francesco Petrarca kaj de la “Divina Commedia” (Dia Komedio) de Dante Alighieri, lia admiro al la prozo de Johano Bokaĉo (Giovanni Boccaccio), lia transmeto en la vulgaran lingvon de la latina stilo de Cicerono kaj de Vergilio, donis dum jarcentoj apartan stampon al la literatura itala lingvo, precipe en poezio (la tiel dirita “petrarkismo”), kun vortoj, formoj, esprimoj kaj bildoj tute foraj de la ĉiutaga realo: ne estas troigo diri, ke por la plimulto el la nuntempaj italoj “tiu” itala lingvo estas vere “fremda lingvo”, kiun tamen oni devas lerni, minimume en pasiva uzo, por deĉifri la klasikaĵojn studatajn en la lernejoj.
Mi transskribas soneton de Pietro Bembo, en (literatura) itala lingvo kaj en la traduko al Esperanto de Luigi Minnaja; minimume 16 vortoj de la itala teksto ne estas utiligataj en la ĉiutaga vivo, sed nur en poezio aŭ en ŝvelparola aŭ eĉ ridiga tono.
Mi aldonas la kovrilon de eldono de 1761 de la libro “Le Prose nelle quali si ragiona della volgar lingua”.


CRIN D’ORO CRESPO

Crin d’oro crespo e d’ambra tersa e pura, ch’all’aura su la neve ondeggi e vole, occhi soavi e più chiari che ‘l sole, da far giorno seren la notte oscura,

riso, ch’acqueta ogni aspra pena e dura, rubini e perle, ond’escono parole sì dolci, ch’altro ben l’alma non vòle, man d’avorio, che i cor distringe e fura,

cantar, che sembra d’armonia divina, senno maturo a la più verde etade, leggiadria non veduta unqua fra noi,

giunta a somma beltà somma onestade, fur l’esca del mio foco, e sono in voi grazie, ch’a poche il ciel largo destina.
Pietro Bembo

°°°°°
ORA BUKLARO

Ora buklaro kiel ambro pura,
ondanta frunto je aerospiro;
dolĉa rigard’, pli klara ol sunbrilo,
tiel ke tage lumas nokt’ serena;

mildiga rid’ por ĉiu peno dura;
ruben’ kaj perloj, font’ de dolĉa diro
plensatiganta al animdeziro;
korkapta kaj korŝtela man’ ebura;

kanto ŝajnanta dia harmonio,
prudent’ matura en plej verda aĝo,
ĉarm’, kiun ni ĉe ni neniam notis;

ega honest’ kaj ega belgracio
estis por mi fajrtindro; per omaĝo
tia, ĉielo nur malmultajn dotis.

Pietro Bembo, trad. Luigi Minnaja
(“Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano 1987, p. 178-179)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *