Homoj

Arturo Toscanini

La 16-a de januaro estasd la datreveno de la morto (en 1957) de la italo (emiliano) Arturo Toscanini (1867-1957)
eo.wikipedia.org/wiki/Arturo_Toscanini
probable la plej granda, kaj tutcerte la plej fama, orkestra dirigento de ĉiuj tempoj.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, emfazante nur kelkajn kuriozaĵojn:
– li direktis unuafoje je nuraj 18 jaroj, por anstataŭi la dirigenton, kiu estis abrupte forlasinta la spektaklon;
– li havis mirindan memorkapabon: li direktis “parkere”, sen partituro, tamen kun absoluta fideleco al la teksto;
– li direktis la “premierojn” de grandaj operoj, inter kiuj: “I Pagliacci” (La Pajacoj) de Ruggero Leoncavallo (1892); “La Bohème” de Giacomo Puccini (1896); “La fanciulla del West” (La knabino de l’ Oesto) de Giacomo Puccini (1910); “Turandot” de Giacomo Puccini (1926);
– li ludis por la italaj soldatoj, en 1917, ĉe la militfronto de Karsto, tuj post la konkero de Gorico,

Caporetto-Kobarid


kaj en Fiume (la nuna Rijeka) por la legianoj de Gabriele D’Annunzio;
– li estis la unua negermana dirigento, kiu plenumis prezenton en la Festivalo de Bayreuth, “sankta loko” de Richard Wagner

Richard Wagner


– post komenca aliĝo al faŝismo (en 1919 li kandidatis ĉe la politikaj balotoj en la listo de la batalfaskoj, kune kun Benito Mussolini kaj Filippo Tommaso Marinetti,

Filippo Tommaso Marinetti


sed li ne estis elektita), li estis unu el la plej obstinaj opoziciantoj de la reĝimo; oni memoras, aparte, ke la 14-an de majo 1931 li estis agresita de grupo da faŝistoj kaj publike vangofrapita ĉar, en la tiam faŝistega Bolonjo,

Bolonja Stadiono


li rifuzis plenumi, komence de koncerto, la faŝistan himnon “Giovinezza”
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/tag/inno-giovinezza/
Sekve de tiu epizodo, sed precipe pro la policaj ĉikanoj al kiuj li estis elmetita, Toscanini stabile translokiĝis al Usono, kaj denove direktis en Italio nur post la falo de faŝismo kaj la fino de la dua mondmilito;
– en 1933, post la ekpreno de la povo en Germanio fare de naziismo,

Incendio Reichstag


li rifuzis reiri al Bayreuth, malgraŭ (aŭ pro) la persona invito de Adolf Hitler;
– la 26-an de decembro 1936 li direktis senpage, en Tel Aviv, la inaŭguran koncerton de la Palestina Filharmonia Orkestro, konsistanta el judaj muzikistoj eskapinjtaj el la naziaj persekutoj;
– en 1938, li forlasis la Festivalon de Salcburgo, post la anekso (Anschluss) de Aŭstrio al nazia Germanio

Austria


– dum la dua mondmilito, li ĉiamaniere aktivis por apogi la bataladon kontraŭ faŝismo kaj naziismo;
– la 11-an de majo 1946, li direktis la inaŭguran koncerton de la nova Teatro “alla Scala” de Milano, rekonstruita post la bombadoj ankaù danke al la rimarkindaj monsumoj de li kolektitaj;
– la 5-an de decembro 1949 li estis nomumita dumviva Senatano pro elstaraj artaj meritoj, sed li rezignis la nomumon per telegramo el Novjorko al la tiama Respublika Prezidanto Luigi Einaudi,

Luigi Einaudi


en kiu li diris interalie:
«È un vecchio artista italiano, turbatissimo dal suo inaspettato telegramma che si rivolge a Lei e la prega di comprendere come questa annunciata nomina a Senatore a vita sia in profondo contrasto con il suo sentire e come egli sia costretto con grande rammarico a rifiutare questo onore. Schivo da ogni accaparramento di onorificenze, titoli accademici e decorazioni, desidererei finire la mia esistenza nella stessa semplicità in cui l’ho sempre percorsa… la prego di non voler interpretare questo mio desiderio come atto scortese o superbo, ma bensì nello spirito di semplicità e modestia che lo ispira»
(traduko: «Estas maljuna itala artisto, tre perturbita de via neatendita telegramo, tiu, kiu turniĝas al Vi, kaj petas, ke Vi bonvolu kompreni, ke ĉi tiu anoncita nomumo kiel dumviva Senatano estas en profunda kontraŭeco kun lia sento, kaj ke li estas devigita kun granda bedaŭro malakcepti ĉi tiun honoron. Malinklina al ĉia akaparado de honoroj, akademiaj titoloj kaj honorinsignoj, mi dezirus fini mian vivon en la sama simpleco, laŭ kiu mi ĉiam trairis ĝin… bonvolu ne interpreti ĉi tiun miam deziron kiel malafablan aŭ malhumilan faron, sed kontraŭe en la spirito de simpleco kaj modesteco, kiu ĝin inspiras»;
– sekve de la rezigno de Arturo Toscanini, estis nomumita dumviva Senatano la romdialekta poeto Carlo Alberto Salustri (Trilussa)

Trilussa


– al Arturo Toscanini estas dediĉita unu el la pli ol 2.000 kvinpintaj steloj kiuj, en la strato de Holivudo “Walk of Fame”, memorigas la nomojn de famuloj de spektaklo.
Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo dissendita de Radio Roma-Esperanto la 2-an de januaro 1977, kaj aldonas kvaropon de la itala poŝtmarko de 1967 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Toscanini, laŭ skizo de Renato Ferrini.


(Segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 2.1.1977
LA STUDOĈAMBRO DE TOSCANINI DONACITA AL LA PARMA KONSERVATORIO
Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

La Parma Konservatorio celebris sian 150-jaran datrevenon per aro da aranĝoj, inter kiuj la inaŭguro de la studoĉambro de Arturo Toscanini, tia kia ĝi estis en la milana loĝejo de la Majstro. En tiu loĝejo, Toscanini longe vivis, inter unu kaj alia turneo; nun, la domo estis vendita, kaj la studoĉambro, vizitita de la plej famaj artistoj kaj plena je libroj kaj memoraĵoj, riskis malaperi. Tial la gefiloj de la Majstro decidis donaci ĝin al la Parma Konservatorio.
Oni malmuntis la objektojn de la studoĉambro, oni pakis ilin, kaj transportis en ĉambron de la Konservatorio. En tiu ĉambro, pli malgranda ol tiu originala, ne ĉiuj aĵoj povis esti gastigataj, sed nur la ĉefaj pecoj: la fortepiano, per kiu Toscanini ekzerciĝadis, la skribotablo, pentraĵoj, metronomo, 700 libroj pri muziko (el kiuj multaj kun aŭtografaj dediĉoj), la partituroj kun rimarkoj kaj sugestoj de la Majstro, bronzaj bustoj de Verdi kaj Puccini.
En Parma ankaŭ ekzistas la naskiĝdomo de Toscanini, kaj pro tio la restarigo de la studoĉambro de la Majstro en la Parma Konservatorio estas oportuna decido. Tie Toscanini pasigis la plej gravajn jarojn de sia formiĝo. Li eniris la Konservatorion antaŭ ĝuste 100 jaroj, kaj li ĝin forlasis 18-jara akirinte plenmerite diplomojn pri komponado kaj violonĉelo.
Apud la studoĉambro de Toscanini, la Parma Konservatorio ekspozicias kelkajn aĵojn, kiuj ĝis nun restis sepultitaj en la arkivoj: la lernejajn ekzercojn, romancon, orkestran komponaĵon kaj uverturon. Verŝajne, Toscanini estis tre lerta lernanto, ĉar la notoj ŝajnas presitaj, sen hezitoj aŭ korektoj.

°°°°°
(Traduzione):
RADIO ROMA – ESPERANTO, 2.1.1977
LO STUDIO DI TOSCANINI DONATO AL CONSERVATORIO DI PARMA
Testo di Velia Corsini

Il Conservatorio di Parma ha celebrato il suo 150° anniversario con un insieme di manifestazioni, tra cui l’inaugurazione dello studio di Arturo Toscanini, com’era nell’abitazione milanese del Maestro. In quella abitazione Toscanini visse a lungo, tra una tournée e un’altra; ora, la casa è stata venduta, e lo studio, frequentato dai più famosi artisti e pieno di libri e ricordi, rischiava di scomparire. Per questo i figli del Mestro hnno deciso di donarlo al Conservatorio di Parma.
Gli oggetti dello studio sono stati smontati, imballati e trasportati in una stanza del Conservatorio. In quella stanza, più piccola di quella originale, non tutte le cose hanno potuto essere ospitate, ma solo i pezzi più importanti: il pianoforte, su cui Toscanini si esercitava, la scrivania, quadri, un metronomo, 700 libri di musica (molti dei quali con dediche autografe), gli spartiti con annotazioni e suggerimenti del Maestro, busti di bronzo di Verdi e Puccini.
A Parma c’è pure la casa natale di Toscanini, e quindi la ricostruzione dello studio del Maestro nel Conservatorio di Parma è una decisione opportuna. Là Toscanini ha passato gli anni più importanti della sua formazione. Entrò al Conservatorio esattamente 100 anni fa, e lo lasciò a 18 anni dopo aver conseguito a pieni voti i diplomi di composizione e violoncello.
Accanto allo studio di Toscanini, il Conservatorio di Parma espone alcuni oggetti che finora erano sepolti negli archivi: gli esercizi scolastici, una romanza, una composizione per orchestra con ouverture. A quanto pare, Toscanini era uno studente molto bravo, perché le note sembrano stampate, senza esitazioni o correzioni.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *