La 12-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1878) de la hungara verkisto kaj dramisto laŭ juda deveno Ferenc Neumann, konata per pseŭdonimo Ferenc Molnár (1878-1952)
eo.wikipedia.org/wiki/Ferenc_Moln%C3%A1r
fama precipe pro la libro por knaboj de 1906 “A Pál utcai fiúk” (La Knaboj de la Paŭlo-strato), de kiu en 1935 la itala reĝisoro Mario Monicelli tiris filmon.
Migrinte al Usono, nemulte antaŭ la dua mondmilito, por eskapi el la rasaj persekutoj, li mortis en Nov-Jorko.
Mi transskribas (kun traduko al la itala) kritikan noton publikigitan en “Literatura Mondo” 1922-2, p. 38-39.
Mi listigas, ĉe la fino, la verkojn tradukitajn al Esperanto.
Mi aldonas la kovrilon de la versio al Esperanto (La Knaboj de la Paŭlo-strato) de la libro “A Pál utcai fiúk”.
(Segue traduzione in italiano)
Depost jaroj estas la plej grandaj okazintaĵoj de la budapeŝta teatra vivo: la premieroj de FRANCISKO MOLNÁR, sed dum liaj antaŭaj teatraĵoj estis nur kvazaŭ spiritaj frandaĵoj, ĉiu estis bazita sur ia sprita artifiko, – la nuna dramo: la “Ĉiela kaj Tera Amo” estas io por la koro. La metia perfekteco estas ankaŭ en ĉi tiu dramo preskaŭ diabla, sed oni trasentas la pulson de la koro. Eble la tuta dramo estas nur simbolo de tio, ke la poeto naŭziĝis pri la nuntempa tera vivo malpura, kovrita per ŝlimo de la terura superakvego de l’ milito kaj volas rifuĝi tien, kien ne povis atingi la malpuraj ondoj. Kaj laŭ ĉi tiu simbolismo la dramo estas la tragedio de tiuj, kiuj ne trovas sian lokon en la nuna malpura, konfuza mondo, kie nur la malhonestuloj kaj perfortuloj povas vivi kaj prosperi.
El ĉi tiu frumatura, orfa, por morto destinita generacio li prenas sian heroinon. Lonti estas bela revema 17-jara knabino, filino de grandmonda sinjorino. Ŝi abomenas sian ĉirkaŭaĵon, la histeriajn, afektajn amikinojn, la amaton kaj fianĉon de sia eksedziniĝinta patrino: militmilionulon, kavaliron de l’ konjunkturo. Kaj ŝi amas, kun la ĉasta adoro de sia pura animo, junulon, kiu estas – enamiĝinta al sia patrino. Kaj kiam ŝi ekscias ĉi tion, ŝi perdas la ekvilibron de sia animo. Kun la obstina peno de l’ frenezo ŝi elŝiras sin el la marĉa tera vivo, surmetas la flugilojn, kiujn ŝi ricevis por maskobalo kaj portas ilin, fermiĝinte en sia ĉambro; ŝi kreas por si ĉielon, ĉar ŝi jam povas vivi nur en ĉi tiu artefarita ĉielo. Kaj kiam la anĝelĥoro de la kristnaskfestantaj knaboj eksonas sub la fenestro, tra la fenestro ŝi elflugas, ŝi flugus – kaj ŝi falas el la alto kaj frakasas sin, kompatinda anĝelo kun flugiloj el metalfadeno kaj ĉifonoj.
Literatura Mondo 1922-2, p. 38-39
°°°°°
(Traduzione)
Da diversi anni le prime di FRANCESCO MOLNÁR sono i maggiori eventi della vita teatrale di Budapest, ma mentre i suoi precedenti lavori teatrali erano quasi delle chicche spirituali, ciascuno basato su una spiritosa trovata, l’attuale dramma “Égi és földi szerelem” (Amore celeste e terreno) è qualcosa per il cuore. La perfezione della fattura è anche in questo dramma quasi diabolica, ma si sente il battito del cuore. Forse tutto il dramma è soltanto un simbolo di questo, che lo scrittore si è nauseato dell’attuale vita terrena coperta dal fango del terribile diluvio della guerra, e vuole rifugiarsi dove non possono arrivare le onde impure. E in base a questo simbolismo il dramma è la tragedia di coloro che non trovano il proprio posto nell’attuale mondo impuro e confuso, nel quale soltanto i disonesti e i prepotenti possono vivere e prosperare.
Da questa generazione precocemente matura, orfana, destinata alla morte, prende la sua eroina. Lonti è una bella sognatrice ragazza di 17 anni, figlia di una signora del gran mondo. Ha in abominio il suo ambiente, le amiche isteriche e sdolcinate, l’amante e fidanzato della madre divorziata, un riccone, profittatore della congiuntura. E lei ama, con la casta adorazione del suo animo puro, un giovane, che è – innamorato della madre. E quando lo viene a sapere, perde l’equilibrio del suo animo. Con la fatica ostinata della pazzia si strappa dalla paludosa vita terrena, indossa le ali ricevute per un ballo in maschera e le porta, chiudendosi nella sua camera; si crea un cielo, perché ormai può vivere soltanto in questo cielo artificiale. E quando il coro angelico dei ragazzi che festeggiano il Natale risuona sotto la sua finestra, vola dalla finestra, volerebbe – e cade dall’alto e si fracassa, povero angelo con ali di filo metallico e stracci.
Literatura Mondo 1922-2, p. 38-39
trad. Antonio De Salvo
°°°°°
Verkoj de Ferenc Molnár tradukitaj al Esperanto
Opere di Ferenc Molnár tradotte in Esperanto
– “La kokono”, trad. Elemér Szikszay, La Revuo 1912-1913, VII, p. 153-156
– “La unua paŝo”, trad. Jozefo Németh, La Revuo 1913-1914, VIII, p. 550-554
– “La Kitklubo. Demandoj Konfesigaj”, trad. Izoro Kelemen, Verda Stelo, Budapest 1910
– “La Minkuracisto”, trad. Ferdinando Beck, Per Esperanto al la Tutmondo,
Budapest 1921
– “A Pál utcai fiúk” (La Knaboj de la Paŭlo-strato, trad. László Somlai, Esperanto Publishing, Rickmansworth, 1938;
– fragmento el dramo/ frammento di un dramma, Hungara Antologio, Budapest 1983