La 9-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1928) de la apulia (ne sicilia, kiel ofte oni opinias) kantaŭtoro, aktoro kaj radikala politikisto Domenico Modugno (1928-1994)
eo.wikipedia.org/wiki/Domenico_Modugno
mondkonata precipe kiel aŭtoro (kune kun Franco Migliacci) kaj interpretisto de la kanzono “Nel blu dipinto di blu” (En blu’, farbita je blu’), konata ankaŭ kiel “Volare” (Flugadi).
Mi jam parolis pri li la 6-an de aŭgusto 2017, en la datreveno de lia morto:
Hodiaŭ mi prezentas, en la napola dialekto kaj en la traduko al Esperanto de Luigi Minnaja, unu lian kanzonon de 1956, “Lazzarella”
“Lazzarella” (laŭvorte “bubineto, friponeta”) estas karesa nomo por indiki adoleskantan knabineton, gajan kaj senzorgan, kiu unuamomente rifuzan la amon al ŝi proponatan, sed poste enamiĝas ŝi mem (kompreneble, al alia).
Ŝajnas ĉio simpla kaj senproblema; sed en realo la senco de la kanzono estis tute tordita de la tiama pruda cenzuro.
Origine, la kanzono ne finiĝis per la verso “perdo ‘o tiempo appriesso a tte” (perdas tempon mi kun vi), sed diris “tu si’ già mammà” (vi estas jam panjo); tio estas, la knabineto gravediĝis, kaj tial:
– la “camicetta sempre più stretta” (bluzo ĉiam pli strikta) ne koncernis la mamojn kreskantajn pro la aĝo, sed la ventron kreskantan pro la gravedeco;
– la versoj “mo’ te truove tutt’e matine / chin’e lacreme ‘stu’ cuscino / manco ‘na’ cumpagnella te po’ aiutà” (nun vi trovas ĉiun matenon/ larmoplena vian kusenon…/ eĉ ne amiketo konsolas vin!) ne rilatis al ploro pro amaj suferoj, sed al la fakto, ke la knabineto ne sciis, kiel diri al siaj gepatroj, ke ŝi estas graveda;
– kaj “te prepari a di’ stu sì/ ma rint’a chiesa r’o Gesù” (por fine iĝi vi edzin’) koncernis “riparan geedziĝon”.
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2018, laŭ skizo de Tiziana Trinca, memore al Domenico Modugno.
LAZZARELLA
(Riccardo Pazzaglia – Domenico Modugno)
Ch’e libbre sotto o braccio
e a camicetta a ffiore blu
vuo’ fa’ a signurinella
‘nnanze a scola pure tu,
te piglie ‘a sigaretta
quann’accatte pe papà,
te miette già o russetto
comme vire fa’ a mammà
Lazzare’.
Ma Lazzarella comme si’
a ‘mme me piace sempe ‘e cchiù
e vengo apposta pe’ t’o ddi’
vicino a scola r’o Gesù,
tu invece ma rispunne “e ggià
io deve proprio retta a ‘tte
pe’ mme l’amore po’ aspetta’
che nn’aggia fa’ nun fa pe’ mme”.
Ah Lazzarella ventata e primmavera
quanno passe tutt’e mmatine
già te spiecchie rint’e ‘vvetrine
solo nu cumplimento te fa’ avvampa’.
Ma lazzarella comme si’
tu nun me pienze proprio a mme
e rire pe m’o ffa’ capi’
ca perdo o tiempo appresso a’ tte.
Mo vene uno studente
‘nnanze a scola d’o Gesù,
te va sempe cchiù stretta
‘a camicetta a ffiore blu,
te piglie quattro schiaffe
tutt”e volte ca papà
te trova nu biglietto
ca te scrive chillo llà
Lazzare’.
Ma Lazzarella comme si’
ce si’ caduta pure tu,
l’ammore nun te fa mangia’
te fa suffri’ te fa pensa’,
‘na sera tu lle rice no,
‘na sera tu lle rice ma,
ma si nu vaso te vo’ da’
fari segno ‘e sì senza parla’.
Ah Lazzarella, o tiempo comme vola,
mo te truove tutte ‘e matine
chine ‘e llacrime stu cuscine,
manco ‘na cumpagnella te po’ aiuta’.
Ma Lazzarella comme si’
te si’ cagnata pure tu,
e te prepari a di’ stu sì
ma rint’a chiesa r’o Gesù.
°°°°°
LAZZARELLA
(Riccardo Pazzaglia – Domenico Modugno)
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/modugno.html#LAZZARELLA
Kun libroj sub la brako
kaj la bluzo el muslin’,
kondutas fraŭlinete
ĉe l’ lernejo ankaŭ vi,
vi prenas cigaredon
el la paĉja provizar’,
vi ŝminkas la vizaĝon
same laŭ la panja far’,
Lazzare’!
Sed, Lazzarella bubinet’,
al mi vi plaĉas ĉiam pli,
mi venas ĝuste tien ĉi
por diri tion nun al vi.
Vi male min respondas: “Ja:
ĉu mi aŭskultu guste vin?
Por mi atendi povas am’,
mi tute ne bezonas ĝin”.
Ha, Lazzarella,
ventado de printempo,
ĉe l’ vitrinoj ĉiumatene
vi spegulas vin dumpromene,
unu nur komplimento ruĝigas vin…
Sed, Lazzarella bubinet’,
pri mi vi tute pensas ne,
per rido komprenigas vi,
ke perdas tempon mi, ho ve…
Nun ofte studenteto
ĉe l’ lernej’ atendas vin,
por vi ĉiam pli striktas
via bluzo el muslin’,
vi prenas vangofrapojn
de la patro je konstat’
pri kaŝa letereto
alsendita de l’ amat’…
Lazzare’!
Sed, Lazzarella bubinet’,
nu enamiĝis ankaŭ vi:
pro amo vi ne manĝas plu,
vi tre suferas nun sen ĝu’.
Kaj foje vi lin diras: “Ne”,
kaj foje vi lin diras: “Sed”;
sed se li volas kisi vin
kapjesas vi, sen vortodir’…
Ha, Lazzarella,
la tempo kiel flugas:
Nun vi trovas ĉiun matenon
larmoplena vian kusenon…
eĉ ne amiketo konsolas vin!
Sed, Lazzarella bubinet’,
nun ja ŝanĝiĝis ankaŭ vi
kaj jam pretiĝas al destin’
por fine iĝi vi edzin’.
Lazzarella,
perdas tempon mi kun vi…
Ciao Il senso è totalmente diverso… Come cambiano le cose