Ĝenerale, la 28-an de decembro oni memorigas la katastrofan tertremon, kiu en 1908 trafis la markolon de Mesino (Messina); sed pri tiu evento mi jam parolis antaŭ unu jaro, la 28-an de decembro 2017:
Tial, hodiaŭ mi parolos pri alia evento, same kun sisma karaktero, malpli katastrofa, kiu tamen, inter la fino de 1969 kaj la unuaj monatoj de 1970, kaŭzis materiajn damaĝojn kaj la truditan elhejmigon de granda parto el la loĝantoj de granda urbo en la provinco de Napolo, Pozzuoli
eo.wikipedia.org/wiki/Pozzuoli
Pozzuoli estas la iama Puteoli, kies nomo probable devenas de la ekzisto de multaj putoj kun minerala akvo; ĝi situas en vulkana zono, je ne granda distanco de la sulfurejoj de la Flegreaj Kampoj, de Napolo kaj de Vezuvo (la Sanktulo Patrono de Napolo, Januarius/ Gennaro/ Januaro, estis martirigita ĝuste en Puteoli/ Pozzuoli).
En la teritorio de Pozzuoli estas lokoj kun eksterordinara historia kaj mitologia graveco; sufiĉas citi Cuma (Kumon), kaj lagon Averno (kie la antikvuloj situigis la enirejon al la subtera mondo).
Ekde jarcentoj, okazas en Pozzuoli nekutima natura fenomeno, nomata “bradisismo”, tio estas, “malrapida tertremo”: la grundo alterne leviĝas kaj malleviĝas, kutime laŭ sufiĉe regulaj fazoj. Jam en la kvina-sesa jarcento la loĝantoj estis devigitaj forlasi la domojn apud la haveno, kaj rifuĝi sur altaĵon; la maksimuma malleviĝo (12 metrojn) okazis ĉirkaŭ la jaro 1000, kiel oni povas konstati el la kolonoj de la romia templo de Serapiso, parte subakvaj. Poste, en pli ol 9 jarcentoj, la grundo leviĝis, progresive kaj malrapide, je 8 metroj.
Sed en 1969/ 1970 okazis abrupta leviĝo: 60 centimetrojn en ses monatoj; tio kaŭzis la disfalon de multaj domoj, kaj la neceson forlasi tutajn kvartalojn.
Oni devis, do, rekonstrui aliloke parton el la urbo: ne nur la loĝejojn, sed ankaŭ la publikajn strukturojn, precipe la lernejojn (pri tio parolis amplekse la elsendo de la 25-a de marto 1973 de Radio Roma-Esperanto).
Krome, post la tertremo de la 23-a de novembro 1980
estis necese transloki pliajn 30.000 loĝantojn, kreante “tutnove” apartan urbon, laŭ raciaj kriterioj de urboplanado.
Post la ĉeso de la granda alarmo (kvankam la grundo daŭre moviĝas, nun malleviĝante tre malrapide, kaj kvankam en la tuta vezuva areo oni ne povas ekskludi vulkanajn kaj tertremajn fenomenojn), Pozzuoli reakiris sian tradician karakterizon de turisma allogaĵo probable unika en la mondo.
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2006, laŭ skizo de Antonio Ciaburro, kun la templo de Serapiso en Pozzuoli.