Homoj

Adam Mickiewicz

La 24-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1798) de la poeto, verkisto kaj patrioto Adam Bernard Mickiewicz, konata kiel Adam Mickiewicz (1798-1855)
eo.wikipedia.org/wiki/Adam_Mickiewicz
Naskiĝinte en teritorio tiam rusa (hodiaŭ belorusa), li studis en Vilno/ Wilno/ Vilnius/ Vilna (hodiaŭ cefurbo de Litovio), vivis en pluraj landoj (inter kiuj, Italio) kaj mortis en Konstantinopolo (Istanbulo).
Li estas konsiderata unu el la tri grandaj polaj poetoj, kune kun Juliusz Słowacki (1809-1849),

Juliusz Słowacki


kaj Zygmunt Krasiński (1812-1859).
“Nacia poeto” de Pollando, Mickiewicz verkis en pola lingvo, kaj batalis (krom, ĝenerale, por la libero de la popoloj) por la sendependeco de Pollando, al kiu, interalie, li adresis patriotan poeziaĵon (“Do Matki Polki” – Al Patrino Pola), kiu kortuŝis la italan patrioton Giuseppe Mazzini
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/10/giuseppe-mazzini/ ;
sed oni rimarkigis, ke lia plej grava verko, “Pan Tadeusz” (Sinjoro Tadeo) komenciĝas per ĉi tiu alvoko al Litvo (Litovio):
«Litwo! Ojczyzno moja!»
«Litvo, patrujo mia!», trad. Antoni Grabowski.
(Ne estas klare, tamen, ĉu Mickiewicz referencis Litovion kiel apartan Landon, aŭ la “historian” Litovion, kunigitan kun Pollando
it.wikipedia.org/wiki/Confederazione_polacco-lituana ).
Laŭ kelkaj, krome, lia patrino estis juda.
Mi listigas (ĉe la fino) la verkojn de Mickiewicz tradukitajn al Esperanto, kaj transskribas (kun traduko al la itala) parton el la ero dediĉita al Mickiewicz en la verko de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer (Valerio Ari) “Historio de la esperanta literaturo”, p. 35, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds 2015, kiu aparte prikonsideras la verkon “Pan Tadeusz” (Sinjoro Tadeo), tradukitan al Esperanto de Antoni Grabowski
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/tag/antoni-grabowski/
Mi aldonas la polan filatelan folieton de 1998 pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Mickiewicz.


(Segue traduzione in italiano)
La figuro de Adam Mickiewicz (1798-1855), la romantika pola patrioto, amikiĝinta al Puškin dum sia trudita transloĝigo al Rusio kaj poste migrinta al Berlino, Romo, Parizo, Konstantinopolo, premata kaj persekutata pro siaj revoluciaj tendencoj kaj instigoj, ĉiam alkuranta tie, kie logas batalo, sorĉis Grabowski.
La traduko de “Sinjoro Tadeo” estas granda entrepreno, preskaŭ naŭmil versoj kun kontinuaj rimoj aabbcc, kie tute mankas epopea stilo: ĝi estas kvazaŭ romano en versoj, kun siaj mitoj, aventuroj, sinkaŝoj, trompoj, mortoj, ofendoj, venĝoj, heroaĵoj, pardonoj. Temas pri rakonto pri la vivo kaj la konfliktoj de polaj etnobeloj, kiu komenciĝas per agreso kaj murdo kaj finiĝas per gefianciĝoj. Tadeo mem ne estas la ĉefa rolanto, aliaj figuroj, kiel Jacek, Vermo aŭ Jankiel, reliefas kun pli da intenso. La traduko fare de Grabowski impresas per la grandiozo.
Carlo Minnaja – Giorgio Silfer (Valerio Ari)
“Historio de la esperanta literaturo”, p. 35

(traduzione):
La figura di Adam Mickiewicz (1798-1855), il romantico patriota polacco, diventato amico di Puškin durante il suo confino in Russia e poi emigrato a Berlino, Roma, Parigi, Costantinopoli, oppresso e perseguitato per le sue tendenze ed esortazioni rivoluzionarie, sempre pronto ad accorrere dove attirava la battaglia, affascinò Grabowski. La traduzione di “Pan Tadeusz” (Signor Taddeo) è una grande impresa, quasi novemila versi con rime continue aabbcc, in cui manca del tutto lo stile epico: è quasi un romanzo in versi, con miti, avventure, nascondimenti, inganni, morti, offese, vendette, atti di eroismo, perdoni. Si tratta del racconto della vita e dei conflitti di piccoli nobili polacchi, che inizia con un’aggressione e un omicidio e finisce con fidanzamenti. Lo stesso Taddeo non è il personaggio principale, altre figure, come Jacek, Vermo o Jankiel, hanno un rilievo di maggiore intensità. La traduzione di Grabowski impressiona per la sua grandiosità.
Carlo Minnaja – Giorgio Silfer (Valerio Ari)
“Historio de la esperanta literaturo”, p. 35

°°°°°
Verkoj de Adam Mickiewiz tradukitaj al Esperanto
Opere di Adam Mickiewiz tradotte in Esperanto

“La embusko”, trad. Ludoviko Lazaro Zamenhof, Fundamenta Krestomatio;

“La embusko”, trad. Leono Zamenhof, Literatura Mondo 1923-1,17
www.tekstoj.nl/lm/lm23-1/embusko.html

“Improvizacio de Konrad” (“Dziady – Festo de mortintoj – Gli avi), trad. Roman Iwo Dobrzański, Warszawa, Jan Günther (Aldono al “Pola Esperantisto”), 1910

“Do Matki Polki” (Al Patrino pola), trad. Józef Skłodowski, “La Revuo” 1910-1911, V, p. 249-250

“Trzech Budrysów” (Tri Budrisoj), trad. Antoni Grabowski, “El Parnaso de la popoloj”, 1913
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/tri_budrisoju.html

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/budrys.html

“Pan Tadeusz” (Sinjoro Tadeo), vv 1-22, Sopiro al patrujo, trad. Antoni Grabowski, “El Parnaso de la popoloj”, 1913
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/sopiro_al_patrujou.html

“Pan Tadeusz” (Sinjoro Tadeo), trad. Antoni Grabowski, Warzawa 1918, ristampa/ represo Świdnik-Đvrđevac 2015

“Pani Twardowska” (Sinjorino Twardowska), trad. Antoni Grabowski, “El Parnaso de la popoloj”, 1913
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/sinjorino_twardowskau.html

“Sonety krymskie: Cisza morska” (Krimeaj sonetoj: Mara silento), trad. Kálmán Kalocsay, “Literatura Mondo” 1931-7, p. 149; “Eterna bukedo”, 1931, p. 251 www.egalite.hu/kalocsay/eterna.htm
“Tutmonda sonoro”, 1981, p. 485

“Ŝipveturo”, trad. Kálmán Kalocsay, “Literatura Mondo” 1931-7, p. 149; “Eterna bukedo”, 1931, p. 252 www.egalite.hu/kalocsay/eterna.htm
“Tutmonda sonoro”, 1981, p. 485-486

“Sonety krymskie: Burza” (Krimeaj sonetoj: Ventego), trad. Kálmán Kalocsay, “Literatura Mondo” 1931-7, p. 149; “Eterna bukedo”, 1931, p. 252 www.egalite.hu/kalocsay/eterna.htm
“Tutmonda sonoro”, 1981, p. 486

“Oda do młodości” (Odo al la juneco, Ode alla gioventù), trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo”, 1931, p. 253
www.egalite.hu/kalocsay/eterna.htm
“Tutmonda sonoro”, 1981, p. 487-489

“Do Maryli” (Al Marila), trad. Leo Belmont, “Literatura Mondo” 1937-3, p. 68

“Pieszczoszka moja” (Karesulino mia), trad. Leo Belmont, “Literatura Mondo” 1937-3, p. 69

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *