Lokoj

Katedralo de Feraro

La 19-an de novembro 2018 komenciĝis la laboroj de fortikigo de la Katedralo de Ferrara (Feraro, Emilio, norda Italio), necesaj kaj urĝaj sekve de la kontraŭsismaj kontroloj faritaj post la tertremo de 2012.
Kvankam ne ekzistas tujaj danĝeroj de disfalo, devos esti firmigitaj la ok subtenaj pilieroj; por tion fari, la pilieroj devos esti senvestigitaj de freskoj kaj statuoj. La tuta elspezo (koste de la Ŝtato, de la Regiono kaj de la Kurio) ampleksas 900 mil eŭrojn.
La Katedralo de Ferrara estas fama pro du kialoj: pro sia arta valoro (arkitektura kaj skulpta), kaj pro sia supozata ligo kun la naskiĝo de la vulgara itala lingvo.
En alia okazo mi parolos pri la arta aspekto; hodiaŭ, kontraŭe, mi limiĝos je tiu lingva, memorigante, ke dum jarcentoj oni kredis, ke unu el la plej fruaj tekstoj en vulgara itala lingvo estas ĉi tiu skribaĵo en la Katedralo de Ferrara:
Li mile cento trenta cenqe nato
fo questo templo a S. Gogio donato
da Glelmo ciptadin per so amore
e tua fo l’opera Nicolao scolptore
tio estas:
En 1135 naskiĝinta
estis ĉi tiu templo donacita al Sankta Georgo
de civitano Vilhelmo pro amo al li
kaj via estis la verko Nikolao skulptisto.
La problemo estas, ke ĉi tiu skribaĵo (ankoraŭ hodiaŭ citita en kelkaj italaj lernolibroj) en realo ne ekzistas fizike, sed ĝi estis transdonita (kun kelkaj variaĵoj) de Girolamo Baruffaldi en 1713 kaj Antenore Scalabrini en 1773, kiuj laŭdire kopiis ĝin el malnovaj paperoj, skribitaj antaŭ ol tertremo detruis ĝin en 1571.
La lingvisto Tristano Bolelli, en la volumo “Qualche parola al giorno” (n. 31), funde ekzamenis la demandon, kaj konkludis, ke temas pri falsaĵo, ĉar estas ne verŝajne, ke teksto esence toskana (centr-itala) trovis lokon, en la jaro 1135, en la emilia (norda) areo, kaj ĉar la tipo de verso (dekunusilaba) eniris Italion nur unu jarcenton poste, pro provenca influo.
Kial ĉi tiu falsaĵo? Skribas Bolelli: “La urba orgojlo de la Italoj estis kaj estas tre forta. La gloro posedi tre malnovajn dokumentojn, kiuj krizigu la lingvan ĉefecon de Florenco, atingitan de la elstaraj verkistoj de la dekkvara jarcento, estis tre sentita”.
Eĉ se oni allasas, ke la skribaĵo vere ekzistis, verŝajne ĝi estis verkita kelkajn jarcentojn post tiu jaro 1135.
Mi aldonas la kovrilon de numero 1996-4 de la revuo “L’Esperanto”, kun la fasado de la Katedralo de Ferrara; okaze de la 65-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu havis lokon en tiu urbo en 1996, en la Katedralo estis celebrita la Sankta Meso en Esperanto, laŭ la liturgiaj tekstoj aprobitaj de la Sankta Seĝo la 8-an de novembro 1990.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *