La 13-an de decembro 1294 Pietro Angelerio, dirita Pietro el Morrone (vivinta inter 1209/1215 kaj 1296), Papo ekde la 29-a de aŭgusto 1294 kun la nomo Celestino la kvina, eksigis kiel Papo
eo.wikipedia.org/wiki/Celesteno_la_5-a
Pietro el Morrone, respektegata kiel Sanktulo de la katolika Eklezio kun la nomo Pietro Celestino, ne plenumis esceptan faron: aliaj Papoj agis same, kaj aliaj faros, ĝis Benedikto la 16-a; sed li havis la malfeliĉon esti memorigata en malpozitiva maniero de Dante, kiu en la Dia Komedio (Infero 3,58-60), kvankan ne menciante lin eksplicite, diras.
Poscia ch’io v’ebbi alcun riconosciuto,
vidi e conobbi l’ombra di colui
che fece per viltade il gran rifiuto.
Post kiam tie kelkajn mi rekonis,
rigardis mi, kaj tiun vidis, kiu
gravan rezignon faris pro fitimo.
(trad. Giovanni Peterlongo)
Kelkajn rekonis mi, kaj jen vegetis
ombro de tiu, kiu el malpia
malbravo la abdikon grandan metis.
(trad. Kàlmàn Kalocsay)
Jen, mi rekonis kelkajn laŭvizaĝe
kaj l’ ombron de la hom’, kiu konceptis
fari rezignon grandan malkuraĝe.
(trad. Enrico Dondi)
En la realo, Pietro da Morrone ne rezignis “pro malkuraĝo”: forpafita al la papa ofico el longa sperto de asketa kaj ermita vivo (sufiĉas pensi ke, iumomente, li lasis la ermitejon de Morrone por retiriĝi sur monton Maiella, ĉar ĝenis lin eĉ la senĉesa alfluo de fideluloj al tiu fora loko), li devis alfronti la kontraŭecon de la romaj medioj, kiuj ne akceptis volonte iun spiriton liberan, asertanton de la supereco de la konscienco, viron preĝeman kaj laŭ klarega spiritualeco: li, do, estis devigita rezigni la papecon (kaj estas demandinde, ĉu similaj situacioj prezentiĝis ankaŭ ĉe Benedikto la 16-a).
Post la rezigno, Celestino la kvina estus volinta reiri al sia ermitejo, sed lia posteulo, Papo Bonifaco la oka, lin relegaciis en ĉelon de la kastelo de Fumone, kie li mortis la 19-an de majo 1296.
Proklamita Sanktulo preskaŭ tuj (la 5-an de majo 1313), liaj korpaj restaĵoj kuŝas en la Baziliko de Sankta Maria de Collemaggio en Akvilo
it.wikipedia.org/wiki/Basilica_di_Santa_Maria_di_Collemaggio
(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto)
al kiu li estis liginta la tiel diritan “Perdonanza” (Pardonadon)
it.wikipedia.org/wiki/Perdonanza_Celestiniana
(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto)
ankaŭ nuntempe praktikatan kun ampleksa alfluo de fideluloj: la forigo de la pekoj al ĉiu ajn kiu, inter la 28-a kaj la 29-a de aŭgusto, sincere pentinta, transpasu la sojlon de la Baziliko (eksterordinara sinteno – baziĝanta sur la konceptoj pri mizerikordo kaj repaciĝo – en epoko en kiu la pardono estis ofte ligita kun spekulacio kaj mono, kaj estis rifuzita al la personaj malamikoj de la Papo: ekzemple Bonifaco la oka, kiu iusence “kopiis” la Pardonadon proklamante la unuan Jubileon en 1300, ekskludis el ties bonefiko tiujn, kiuj havis rilatojn kun la roma nobela familio Colonna, al li malamika!).
Mi aldonas la bildon de poŝtmarko eldonita en 2010 por memorigi Celestinon la kvinan (estas kurioze rimarki, ke la poŝtmarko reproduktas la bildon de Papo Benedikto la 16-a kune kun tiu de lia antaŭlo, kvazaŭ oni antaŭsentus la estontajn okazaĵojn).