La 9-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1608) de la angla verkisto, poeto, politikisto kaj teologo John Milton (1608-1674)
eo.wikipedia.org/wiki/John_Milton
Mi jam parolis pri li la 8-an de novembro 2017
kaj menciis, ke li iĝis blinda multajn jarojn antaŭ la morto.
Hodiaŭ mi transskribas lian soneton “On his blindness”, en la angla originalo, en mia traduko al la itala (“Sulla sua cecità), kaj en la traduko al Esperanto (“Pri sia blindeco”) de Leonard Nowell Mansell Newell.
Mi aldonas britan poŝtmarkon de 2010, kun portreto de Milton, en la serio “The age of the Stuarts” (La epoko de Stuart).
ON HIS BLINDNESS
When I consider how my light is spent
E’re half my days, in this dark world and wide,
And that one Talent which is death to hide,
Lodg’d with me useless, though my Soul more bent
To serve therewith my Maker, and present
My true account, least he returning chide,
Doth God exact day-labour, light deny’d,
I fondly ask; But patience to prevent
That murmur, soon replies, God doth not need
Either man’s work or his own gifts, who best
Bear his milde yoak, they serve him best, his State
Is Kingly. Thousands at his bidding speed
And post o’re Land and Ocean without rest:
They also serve who only stand and waite.
John Milton
°°°°°
SULLA SUA CECITÀ
Quando considero come la mia luce sia spenta,
prima della metà dei miei giorni, in questo mondo vasto e oscuro,
e che anche un solo talento che la morte nasconda
alloggi in me inutilizzato, per quanto io mi sforzi
di servire il mio Creatore, e presentare
il mio esatto rendiconto, affinché tornando non mi rimproveri,
Dio forse esige un preciso lavoro giornaliero, dato che la luce è negata?
domando scioccamente; ma la Pazienza, per prevenire
quel mormorio, lesta replica: Dio non ha bisogno
del lavoro dell’uomo o dei suoi doni, chi meglio
sopporta il suo mite giogo, quello meglio lo serve, il suo stato
è regale. Migliaia al suo comando s’affrettano
e senza posa percorrono terra e oceano:
lo servono anche quelli che solo stanno e aspettano.
John Milton, trad. Antonio De Salvo
°°°°°
PRI SIA BLINDECO
Pri elĉerpiĝ’ pensante de mia lumofonto,
Jam antaŭ meza vivo, en vasta mond’ obskura,
Kaj pri l’ mort-pun’ por kaŝo de la talento nura
Loĝanta min senfrukta, kvankam anim-volonto
Mian Kreinton servus, kaj por la vera konto
Kalkulojn al Li donus, ke blam’ ne estu dura,
“Ĉu Dio tag-laboron volas sen lum’ natura,”
Demandas mi malsaĝe; tuj venas la respondo
De l’ Pacienc’ al plendo: Neniam Di’ bezonas
Siajn donacojn proprajn, nek homajn. Por la mastro,
Kiuj trankvile restas sub jug’, plej bone faras.
Li reĝe pompas. Miloj, se Lia vol’ ordonas,
Vojaĝas Oceanon kaj Landon sen prokrasto:
Lin ankaŭ tiuj servas, kiuj atende staras.
John Milton, trad. Leonard Nowell Mansell Newell
(“La Nica Literatura Revuo” 1961-34, marto-aprilo 1961, p. 133)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr64/blindeco.html