Homoj

Wolfgang Amadeus Mozart

La 5-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1791) de la aŭstra muzikisto Wolfgang Amadeus Mozart (1756-1791)
eo.wikipedia.org/wiki/Wolfgang_Amadeus_Mozart
Mi jam parolis pri li la 10-an de marto 2018, en rilato kun la libretisto Lorenzo da Ponte (1749-1838) kaj kun la opero “Le nozze di Figaro” (La edziĝo de Figaro), www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/03/10/lorenzo-da-ponte/
Mi sendas al la ampleksaj paĝoj de Vikipedio, limiĝante transskribi (kun traduko al la itala) parton de artikolo, publikigita en “Lingvo Internacia” 1906-4, p. 97-99 okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Mozart.
Mi aldonas la aŭstran filatelan folieton de 1991 pro la 200-a datreveno de la morto.


(segue traduzione in italiano)
W. A. MOZART
W. A. Mozart, naskiĝinta en la jaro 1756 en Salzburg, estis tre glora mirinda infano, edukata de sia patro, kiu estis ankaŭ muzikisto. Jam sesjare la knabo entreprenis artajn vojaĝojn al München, Wien; la jaro 1763 kondukis lin en Paris, de kie li vizitis ankaŭ London; ĉie la gasto de geprincoj, laŭ la tiama moro, ne forgesante la pli malgrandajn kortojn, kiujn filo kaj patro trapasis. Tiaj vojaĝoj fortenis lin ne nur dum monatoj, sed dum tri plenaj jaroj for de lia gepatra urbo kaj konigis lin kun la tiama gusto kaj stilo: la stilo de muzika «harligo», kiun karakterizas ĉarmo kaj gracio, sed manko de sento. Reveninte, li, post dua vojaĝo al Wien, eniris en la orkestron de ĉefepiskopo Salzburga. Sed jam la jaro 1769 kondukis lin en Italujon, kie li rikoltis triumfon post triumfo, li, dektrijara fremdulo en la klasika lando de muziko! Tie li ekkonis la neelĉerpeblajn trezorojn, eĉ tiajn, kiuj ĝis tiam ne ankoraŭ estis skribitaj (pro monopolo): sed lia muzika memoro permesis al li skribi la nur unufoje aŭditajn.
Baldaŭ tamen komenciĝis la malĝojaj jaroj al Mozart; lia mastro deziris brili per la genio de sia «servisto» Mozart, kiu nature liberigis sin kiel eble plej baldaŭ el tiuj katenoj; la disiĝo estis ŝajne nevola: Arco, ĉambelano, trovis la kuraĝon forsendi tre malĝentile unu el la piej grandaj artistoj kaj bonfaruloj de la homaro.
Nature li vojaĝis al Wien, kie li gajnis sian panon instruante la muzikon, kaj la unua frukto de lia memstareco estis la «Forrabo el la Serajlo» (*), kantludo laŭ la tiama opinio, vere la unua germana komika opero. Kiu povus resti netuŝata de la aminda humoro, speciale de la vina dueto «vivu Bakuso!». Baldaŭ sekvis «Edziĝo de Figaro» kaj «Don Juan», neniam mortontaj majstraj verkoj, pri kies graveco estus superflue diri hodiaŭ nur unu silabon. Tamen je la unua prezento en Wien, Figaro ne gajnis grandan sukceson, sed en Praha ĝi plaĉis multe, kaj ĉie en la tuta mondo ĝi ĉiam denove ĝojigas kaj inspiras la aŭdantaron.
La lasta verko de Mozart, la «Fluto Sorĉema», estas lia plej populara opero, sed jam kelkajn monatojn post ĉi tiu sukceso, la morto forprenis lin tridekkvinjaran.
Julius Hanauer, Frankfurtn (Lingvo Internacia” 1906-,4 p. 97-99)

(traduzione)
°°°°°
W. A. MOZART
W. A. Mozart, nato nel 1756 a Salisburgo, fu un glorioso bambino prodigio, educato dal padre, che pure era musicista. Già a sei anni il bambino intraprese tournées artistiche a Monaco e Venna; il 1763 lo portò a Parigi, da dove visitò anche Londra; ovunque ospite di principi, secondo l’usanza del tempo, senza dimenticare le corti minori, attraverso le quali passarono il figlio e il padre. Quei viaggi lo tennero lontano dalla città natale non solo per mesi, ma tre anni interi, e gli fecero conoscere il gusto e lo stile dell’epoca: lo stile della musica “codina”, caratterizzata da fascino e grazia, ma priva di sentimento. Tornato, dopo un secondo viaggio a Vienna, entrò nell’orchestra dell’arcivescovo di Salisburgo. Ma già l’anno 1769 lo portò in Italia, dove raccolse trionfi su trionfi, lui uno straniero tredicenne nel classico paese della musica! Lì conobbe inesauribili tesori, anche quelli ancora non messi per iscritto (per motivi di monopolio): ma la sua memoria musicale gli permetteva di scrivere quelli uditi una sola volta.
Presto però cominciarono anni tristi per Mozart; il suo padrone desiderava brillare mediante il genio del suo «servitore» Mozart, che naturalmente si liberò il più presto possibile di quelle catene; a quanto pare, la separazione non fu volontaria: il ciambellano Arco ebbe il coraggio di licenziare molto bruscamente uno dei più grandi artisti e benefattori dell’umanità.
Naturalmente andò a Vienna, dove si guadagnò il pane insegnando musica, e il primo frutto della sua autonomia fu “Die Entführung aus dem Serail” (Il ratto dal serraglio), una cantata secondo l’opinione dell’epoca, in realtà la prima opera comica germanica. Chi può rimanere non colpito dall’amabile humour, specialmente dal duetto del vino «viva Bacco!». Presto fecero seguito «Le nozze di Figaro» e «Don Giovanni», capolavori immortali, sulla cui importanza oggi è superfluo dire una sola sillaba. Tuttavia, alla prima presentazione a Vienna, Figaro non ebbe un grande successo, ma a Praga piacque molto, e in ogni parte del mondo sempre di nuovo rallegra e ispira l’auditorio.
L’ultima opera di Mozart, il «Flauto Magico», è la sua opera più popolare, ma appena qualche mese dopo quel successo, la morte lo rapì a soli 35 anni.
Julius Hanauer, Frankfurt (Lingvo Internacia” 1906-,4 p. 97-99)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *