La 4-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1713) de la itala (venecia) klerulo, ĵurnalisto kaj tradukisto Gasparo Gozzi (1713-1786)
it.wikipedia.org/wiki/Gasparo_Gozzi
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
frato de la pli fama Carlo Gozzi (1720-1806)
it.wikipedia.org/wiki/Carlo_Gozzi_(drammaturgo)
pri kiu mi parolos en alia okazo.
Mi transskribas eron, tiritan el la periodaĵo “Osservatore veneto” (1761-1762), el kiu aperas subtila humurismo; mi kunigas al ĝi la tradukon al Esperanto, de Luigi Giambene,
el “Roma Esperantisto” 1908-2, p. 14-15.
Mi aldonas portreton de la verkisto.
(Sekvas traduko al Esperanto)
LO SCRITTORE.
«Signor Osservatore, Voi avete pubblicate molte opere, e vorrei che di cuore e sinceramente mi diceste quale di esse è più cara a voi, che ne siete l’autore. Io le ho lette tutte, e avrei piacer di vedere se gli umori nostri si riscontrano. Scusaterni di questa libertà, ma vi prego, fatelo, che ve ne sarò obbligato; e di cuore vi saluto. Vostro affezionatissimo B. R.».
Risposta. – Pensate di me quello che volete, ma io vi giuro che di quante scritture ho mandate alla stampa, io non ho più cara l’una che l’altra. Dunque le hai tutte care? risponderete voi. Dunque non mi quadra nessuna, risponderò io. Perché? Perché non ho usata in alcuna quella diligenza che si dovea, e quella che dà ai componimenti quel certo che di vernice che gli rende garbati, e dà loro quel sapore che dura dall’un capo all’altro. Quando un uomo scrive e segue il fuoco dell’ingegno, non può condurre ogni cosa con la debita misura. Uno squarcio gli riesce pieno di lume, un altro s’intorbida, poi viene il buio, secondo che si passa di cosa in cosa a furia, e questa si presenta alla fantasia bene, e un’altra male. Lo scrittore quivi solo, riscaldato e rosso gli orecchi, amatore di sé medesimo, non vede per allora i difetti, tutto gli pare meraviglia; legge, rilegge, si avvezza sempre più al componimento suo, e gli pare che sia concatenato, che nulla gli manchi. Quando la testa gli s’infredda, vede poi dov’è difettivo; ma per lo più non se ne vuol dare altra briga, temendo la fatica e il pensiero. Amico mio, questo è stato uno dei difetti miei, e sarà sinch’io viva; né ci trovo altro rimedio, fuorché quello di non curar più punto le cose mie, e di dimenticarrnele come se non le avessi fatte mai. Questo vi rispondo io di cuore, e vi prego a conservarmi nella vostra memoria per buon amico, qual io sarò a voi in vita mia.
Addio.
Gasparo Gozzi
°°°°°
(Traduko)
LA VERKISTO.
«Sinjoro Observanto, Vi publikigis multajn verkojn, kaj mi dezirus ke vi kore kaj sincere diru al mi, kia el ili estas pli kara al vi, ĝia aŭtoro. Mi ilin ĉiujn legis, kaj plaĉus al mi scii ĉu niaj emoj renkontiĝas. Pardonu tiun ĉi mian senrespektaĵon, sed mi petas, respondu, kaj mi estos tre dankema. Mi vin kore salutas. Via sindona B. R.».
Respondo. – Pensu pri mi kion vi volas, sed mi ĵuras ke el ĉiuj skribaĵojde mi presigitaj mi ne ŝatas iun pli ol alian. Ili do estas ĉiuj karaj al ci? vi respondos. Nu, neniu min kontentigas, respondos mi! Kial? Ĉar mi ĉe neniu uzis la necesan diligentecon, kiu ŝmiras la verkaĵojn per ia lako, definita por igi ilin ĝentilaj, kaj por doni al ili ian bonguston ilin akompanontan de la komenco ĝis la fino. Kiam iu skribas irante post la fajron de sia genio, li ne povas ĉion konvene mezuri. Unu skribaĵpecon li sukcesas verki plenlumigitan, alia ekmalklariĝas, poste venas la mallumo, kiam oni rapide trairas de io al io, kaj tio ĉi bone montriĝas al la fantazio, tio aperas al ĝi malbone. La verkisto sola, varmiĝinta, kun ruĝaj oreloj, sin mem amanta, ne vidas nun la malbelaĵetojn, ĉio ŝajnas mirindaĵo; li legas, relegas, alkutimiĝas ĉiam pli je sia verkaĵo, kiu ŝajnas al li kunigita, je nenio mankanta. Sed kiam la kapo malvarmiĝis, tiam li vidas kie estas la manko; tamen plej ofte li ne zorgas plu pri la afero, timante la laboron kaj la alpenson. Mia amiko, tio estis unu el miaj malvirtetoj, kaj estos ĝis mia morto; kaj mi ne trovas rimedon, krom tian ĉi: ne plu zorgi pri miaj aferoj kaj ilin forgesi, kiel neniam faritaj de mi. Tion mi kore respondas al vi, kaj mi petas ke vi volu min reteni ĉe via memoro, kiel bona amiko, kia mi estos dum mia tuta vivo.
Adiaŭ.
Gasparo Gozzi, trad. Luigi Giambene
(“Roma Esperantisto” 1908-2, paĝoj 14-15)