La 2-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1944) de la itala verkisto, poeto, dramisto, ĵurnalisto kaj grafikisto Filippo Tommaso Marinetti (1876-1944)
it.wikipedia.org/wiki/Filippo_Tommaso_Marinetti
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
naskiĝinta en Aleksandrio Egipta kiel Giuseppe Ungaretti
kaj, kiel tiu kaj kiel Gabriele D’Annunzio,
vivinta kelkatempe en Parizo, tiel ke liaj unuaj verkoj estis skribitaj en franca lingvo.
Marinetti estas fama kiel fondinto de la futurisma movado; li agadis en prozo, poezio, teatro, grafiko, pledante favore al aktivismo, al rapido, al la absoluta libero de esprimo ekster ĉia ajn regulo; lia programo estas jene priskribita en la “Manifesto de futurismo”, publikigita la 20-an de februaro 1909 sur la prestiĝa franca gazeto “Le Figaro”, kun tuteŭropa reeĥo:
“Oni detruu la muzeojn, la bibliotekojn, ĉiuspecajn akademiojn; oni prikantu la grandajn homamasojn agititajn de laboro, de plezuro aŭ de ribelo; oni gloru militon, kiu estas la sola higieno de la mondo, militarismon, patriotismon, la detruan geston de la liberecanoj, le belajn ideojn pro kiuj oni mortas, kaj la malestimon de virino subiĝinta kaj timema”.
Liaj unuaj verkoj havis malgrandan sukceson: la homoj alkuris al teatro pro la plezuro trafi lin per la ĵeto de legomoj, konsternita fronte al absolutaj novaĵoj (ekzemple, en la teatraĵo “Poupées électriques”, de 1909, rolas homsimilaj aŭtomatoj, dieci anni prima che il romanziere ceco Karel Čapek inventasse la parola “robot”)
Aliĝis al futurismo famaj pentristoj (Umberto Boccioni, Carlo Carrà, Ardengo Soffici)
poetoj kia Aldo Palazzeschi
verkistoj kia Massimo Bontempelli
kaj Giovanni Papini (pri kiu mi parolos en alia okazo).
Marinetti “akiris al si renomon” la 27-an de aprilo 1910, per la ĵeto de “Manifesto contro Venezia passatista” (Manifesto kontraŭ paseista Venecio)
it.wikisource.org/wiki/I_Manifesti_del_futurismo/Contro_Venezia_passatista
el la sonorilturo de la Baziliko de Sankta Marko en Venecio
En la flugfolio Marinetti proponis, interalie, “plenigi la fetorajn kanaletojn per la ruboj de la malnovaj palacoj kadukaj kaj lepraj, por prepari la naskiĝon de Venecio industria kaj milita, kiu povu superregi la Adriatikan maron, grandan italan lagon”.
En 1912, Marinetti lanĉis novan literaturan revolucion, “Parole in libertà” (Vortoj en libero): sufiĉe kun sintakso kaj interpunkcio, libero de elekto kaj uzo de la vortoj, kaj alpreno de grafikaj artifikaĵoj. Tipa esprimo de tio estas la priskribo de la “Bombado de Adrianopolo”, en “Zang Tumb Tumb”, raporto pri la bulgara-turka milito redaktita per vortoj en libero (kun forta senta trafo, sed malmulte komprenebla sur la kronika ebeno).
La “revolucia” programo de Marinetti estas nekredeble simila al tiu, kiun la rusa poeto kaj dramisto Vladímir Vladímirovič Majakovskij (1893-1930)
eo.wikipedia.org/wiki/Vladimir_Majakovskij
(pri kiu mi parolos en alia okazo)
lanĉos tuj poste, en 1913, per la manifesto de kubofuturismo “Vangofrapo al la gusto de la publiko”; tamen, dum Marinetti evoluigis “dekstran” militemon, kiu enfluis en faŝismon, Majakovski, kvankam deirante de la samaj premisoj, evoluigis maldekstran utopiecan ideon pri paco kaj libero, kiu igis lin reprezenta poeto de la soveta revolucio.
Alia granda poeto, kiu inspirigis al futurismo de Marinetti, estis, en Francio, Guillaume Apollinaire
Fidela al siaj konvinkoj, Marinetti estis ĉiam subtenanto kaj partoprenanto de militaj iniciatoj, de tiuj antaŭfaŝismaj de 1911 (“milito de Libio”) kaj de la unua mondmilito (por Italio, 1915-1918)
kaj la entrepreno de Fiume (la hodiaŭa Rijeka) de Gabriele D’Annunzio
it.wikipedia.org/wiki/Impresa_di_Fiume
(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Espertanto),
ĝis tiuj faŝistaj de la milito de Etiopio (1935-1936)
kaj de la dua mondmilito: kiam li jam havis 65 jarojn, la 23-an de septembro 1941, li akiris krucon pro milita braveco sur la rusa fronto, kiel estro de taĉmento de faŝistaj “Nigraj Ĉemizuloj”, kiu interalie nomiĝis “23 marzo” (23-a de marto), laŭ la dato de naskiĝo de faŝismo en 1919.
Faŝisto jam antaŭ la Marŝo al Romo,
Marinetti ja partoprenis kun Benito Mussolini, la 23-an de marto 1919, la kolektiĝon de placo “San Sepolcro” en Milano
it.wikipedia.org/wiki/Sansepolcrismo
(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Espertanto),
de kiu naskiĝis la “Fasci di combattimento” (Batalfaŝoj) kaj la Faŝista Nacia Partio; sed li eksiĝis, kiam li konsciis, ke faŝismo ne akceptis kelkajn erojn de lia politika programo (“liberigi Italion de la vatikana influo”, aboli la monarkion, kaj “apogi la justajn strikojn”).
En 1924 Marinetti denove alproksimiĝis al faŝismo, kaj en 1925 subskribis la “manifeston de la faŝistaj intelektuloj”
Faŝismo rekompencis lin per vico da honoroj: interalie, en 1929, la nomumo kiel membro de la Itala Akademio
(kvankam en juneco li estis proponinta la detruon de ĉiuj akademioj), tial ke li estis defendanto de la itala literaturo kaj lingvo kontraŭ la fremdomanio.
Kuriozaĵo: kiel Akademiano, Marinetti estis primokita, ĉar li asertis, kontraŭ la kutima opinio, ke Giacomo Leopardi
ne estis pesimisto, sed esence optimisto. Nu, hodiaŭ aliaj studuloj faras la saman aserton, sed ne estas primokataj; tamen ili ne mencias Marinetti-n, aŭ pro nekono de la precedento, aŭ ĉar ŝajnas politike neoportune referenci al li.
Post la 8-a de septembro 1943
Marinetti aliĝis al la Itala Sociala Respubliko de Mussolini; li translokiĝis al norda Italio, kaj mortis la 2-an de decembro 1944 en Bellagio ĉe la lago de Komo; li havis solenan ŝtatan funebraĵon en Milano en la preĝejo “San Sepolcro”, kun partopreno de granda homamaso, kaj estis entombigita en la Monumenta Tombejo.
Koncerne la rilatojn kun Esperanto, Marinetti aliĝis al la 27-a Universala Kongreso de Esperanto (Romo 1935)
ĉar li aprezis la junstilan sveltecon de tiu nova lingva rimedo; krome, dum faŝismo, en Italio Esperanto estis prezentata kiel evoluo de latino, kaj kiel efika instrumento por diskonigi la italan vivon al eksterlando (en ĉi tiu kadro, la 22-an de marto 1935 la Itala Radio – EIAR komencis elsendi al eksterlando en Esperanto, pli frue ol en aliaj pli disvastigitaj lingvoj, el la tiama impona “Imperia Centro” de Romo “Prato Smeraldo”, projektita de Guglielmo Marconi mem).
La esperantisto Pino Masnata publikigis en la revuo “L’Esperanto” 1935-7, (julio 1935), p. 1, la tradukon al Esperanto (“Futurista manifesto pri radio”) de la “Manifesto futurista della Radia” (*) de Marinetti, aperintan en itala lingvo en la gazeto “La Gazzetta del Popolo” de Torino de la 22-a de septembro 1933
www.radiospeaker.it/blog/manifesto-della-radia-futurismo-radio.html
(*) Provoke, Marinetti titolis itale “Radia” en ina formo, anstataŭ “Radio” en vira formo, por kontesti la manieron, en kiu la nova komunika rimedo estis utiligata, kiel simpla daŭrigo de tradiciaj formoj kiaj teatro aŭ prelegejo.
Ĉe la fino de la artikolo estas skribite: “Laŭ deziro de la eminentaj Aŭtoroj esperantigita de «ro»” (mi supozas, ke «ro» signifas “Rinaldo Orengo”).
Mi transskribas (en la itala, kaj en la traduko al Esperanto de Gaudenzio Pisoni) la ĵurnalisman artikolon “Bombardamento di Adrianopoli” (Bombardado), konservante la originalan (en ĉiuj sencoj) grafikan aranĝon de la vortoj.
Mi aldonas la unuan paĝon de “L’Esperanto” 1935-7, kun la “Futurista manifesto pri radio” de Marinetti; ĉar tiutempe la gazeto havis grandan formaton, mi dividis la paĝon en du partojn (supran kaj malsupran), por faciligi la legadon.
BOMBARDAMENTO DI ADRIANOPOLI
ogni 5 secondi cannoni da assedio sventrare
spazio con un accordo tam-tuuumb
ammutinamento di 500 echi per azzannarlo
sminuzzarlo sparpagliarlo all´infinito
nel centro di quei tam-tuuumb
spiaccicati (ampiezza 50 chilometri quadrati
balzare scoppi tagli pugni batterie tiro
rapido violenza ferocia regolarita questo
basso grave scandere gli strani folli agita-
tissimi acuti della battaglia furia affanno
orecchie occhi
narici aperti attenti
forza che gioia vedere udire fiutare tutto
tutto taratatatata delle mitragliatrici strillare
a perdifiato sotto morsi shiafffffi traak-traak
frustate pic-pac-pum-tumb bizzzzarrie
salti altezza 200 m. della fucileria
Giù giù in fondo all’orchestra stagni
diguazzare buoi buffali
pungoli carri pluff plaff impen
narsi di cavalli flic flac zing zing sciaaack
ilari nitriti iiiiiii… scalpiccii tintinnii 3
battaglioni bulgari in marcia croooc-craaac
[ LENTO DUE TEMPI ] Sciumi Maritza
o Karvavena croooc-craaac grida delgli
ufficiali sbataccccchiare come piatttti d’otttttone
pan di qua paack di là cing buuum
cing ciak [ PRESTO ] ciaciaciaciaciaak
su giù là là intorno in alto attenzione
sulla testa ciaack bello Vampe
vampe
vampe vampe
vampe vampe
vampe ribalta dei forti die-
vampe
vampe
tro quel fumo Sciukri Pascià comunica te-
lefonicamente con 27 forti in turco in te-
desco allò Ibrahim Rudolf allò allò
attori ruoli echi suggeritori
scenari di fumo foreste
applausi odore di fieno fango sterco non
sento più i miei piedi gelati odore di sal-
nitro odore di marcio Timmmpani
flauti clarini dovunque basso alto uccelli
cinguettare beatitudine ombrie cip-cip-cip brezza
verde mandre don-dan-don-din-bèèè tam-tumb-
tumb tumb-tumb-tumb-tumb-tumb-
tumb Orchestra pazzi ba-
stonare professori d’orchestra questi bastona-
tissimi suooooonare suooooonare Graaaaandi
fragori non cancellare precisare ritttttagliandoli
rumori più piccoli minutisssssssimi rottami
di echi nel teatro ampiezza 300 chilometri
quadri Fiumi Maritza
Tungia sdraiati Monti Ròdopi
ritti alture palchi logione
2000 shrapnels sbracciarsi esplodere
fazzoletti bianchissimi pieni d’oro Tumb-
tumb 2000 granate protese
strappare con schianti capigliature
tenebre zang-tumb-zang-tuuum
tuuumb orchesta dei rumori di guerra
gonfiarsi sotto una nota di silenzio
tenuta nell’alto cielo pal-
lone sferico dorato sorvegliare tiri parco
aeroatatico Kadi-Keuy
°°°°°
BOMBARDADO
ĉiun 5an sekundon sieĝkanonoj disfendi
spacon per akordo tam-tuuumb
ribelado de 500 eĥoj por ĝin dentpredi
ĝin ertreti ĝin disenĵeti al la senfino
en la centro de tiuj tam-tuuumboj
platigitaj (vasteco 50 kilometrojn kvadratajn)
forsalti eksplodoj tranĉoj pugnoj baterioj pafado
rapida Perforto krueleco reguleco tiu
basa peza skando de la strangaj frenezaj tre agito-
plenaj akutoj de la batalo Furio anksio
oreloj okuloj
naztruoj malfermitaj atentaj
hola kia ĝojo vidi aŭskulti flari ĉion
ĉion taratatatata de la maŝinpafiloj laŭtkriĉi
ĝis spiromanko sub mordoj vangofffrapoj traak-
traak vipadoj pik-pak-pum-tumb biz-
zzaraĵoj saltoj alteco 200 m. de la fusilpafado
Malsupre ĉe l’ fundo de l’ orkestro marĉoj
plaŭdadi bovoj bubaloj
pikvergoj ĉaroj pluf plaf baŭ-
mado de ĉevaloj flik flak ĉing ĉing ŝjaaak
ridlipaj henoj iiiiiii… hufoklakoj tintadoj 3
bulgaraj batalionoj en marŝo kroook-kraaak
(LENTO DU TEMPOJ) Ŝjumi Maritza
aŭ Karvavena kroook-kraaak krioj de la
oficiroj klakkkdisssbati kiel latunncimmmbaloj
pan ĉi tie paak tie ĉing-buuum
ĉing ĉjak (PRESTO) ĉjaĉjaĉjaĉjaĉjaak
supre sube tie tie ĉirkaŭe enalte atentu
sur la kapo ĉjaak bele Flagroj
flagroj
flagroj flagroj
flagroj flagroj
flagroj flagroj
flagroj antaŭscenej’ de la her-
coj malantaŭ tiu fumo Ŝukri Paŝa’ interparolas per
telefono kun 27 fortikaĵoj turke ger-
mane halo Ibrahim Rudolf halo halo
aktoroj roloj eĥoj sufloroj
kulisoj el fumo arbaroj
aplaŭdoj odoro de fojno fekoj koto mi
ne plu sentas miajn piedojn frostajn odoro de sal-
petro odor’ de putraĵoj Timmmba-
loj
flutoj klarionoj ĉie alte malalte birdoj
kvikviti feliĉeco ombrejoj ĉip-ĉip-ĉip brizo
verdaĵo gregoj don-dan-don-din-bééé tam-tumb-
tu mb tumb-tumb-tumb-tumb
-tumb Orkestro frenezuloj ba-
stonfrapi orkestranojn tiuj ĉi ofte bastonfra-
pitaj ludaaadi ludaaadi Graaandaj
krakegoj ne forviŝi precizigi trannĉante ilin
bruojn pii malgrandajn mikrosssskopajn rompaĵojn
de eĥoj en la teatro ampleco 300 kilo-
metroj kvadrataj Riveroj Maritza
Tunĝja sternitaj Montaro Ro-
dopo staranta altaĵoj balkonoj lo-
ĝio 2000 ŝrapneloj braksvingi eksplodi
tuketoj blankegaj plenaj de oro Tum
tumb 2000 grenadoj for-
senditaj deŝiri kun klakoj hararojn
mallumo cang-tumb-cang-tuum
tuuumb orkestro de l’ bruoj militaj
ŝveli sub noto de silento
tenata en la alta ĉielo ba-
lono sfera orumita observi pafadon parko
aerostata Kadi-Keŭi
Filippo Tommaso Marinetti, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Enlumas min senlimo”, LF-KOOP, La-Chaux-de-Fonds 1990, p. 99-100)