Homoj

Guillaume Apollinaire

La 9-a de novembro estas probable la datreveno de la morto (en 1918) de la poeto, verkisto kaj artkritikisto Wilhelm Albert Włodzimierz Apollinaris de Wąż-Kostrowicki (aŭ Guillaume-Apollinaris-Albertus de Kostrowitsky), konata kiel Guillaume Apollinaire (1880-1918) eo.wikipedia.org/wiki/Guillaume_Apollinaire Naskiĝinta en Romo, ekstergeedza filo de Grizona sviso (kiu ne rekonis lin) kaj de polino, tial siatempe civitano de la… Legu plu Guillaume Apollinaire

Homoj

Hviezdoslav

La 8-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1921) de la slovaka poeto, verkisto kaj tradukisto Pavol Országh, konata per la pseŭdonimoj Hviezdoslav kaj Jozef Zbranský (1849-1921) eo.wikipedia.org/wiki/Pavol_Orsz%C3%A1gh_Hviezdoslav Li estas konsiderata la plej granda slovaka poeto; defendanto de la slovaka identeco, li estis Prezidanto de la slovaka kultura institucio “Matica slovenská, eo.wikipedia.org/wiki/Matica_slovensk%C3%A1… Legu plu Hviezdoslav

Homoj

Pierangelo Bertoli

La 7-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 2002) de la itala (emilia) kantaŭtoro kaj politika aktivulo Pierangelo Bertoli (1942-2002) it.wikipedia.org/wiki/Pierangelo_Bertoli (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) fama pro la tekstoj de kanzonoj de sociala denunco, kiuj naskiĝis ankaŭ el la aparta sentiveco ŝuldata al lia invalideco, cetere mastrumita kun… Legu plu Pierangelo Bertoli

Homoj

Bernardino Ramazzini

La 5-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1714) de la itala (emilia) medicinisto, sciencisto, universitata profesoro kaj verkisto Bernardino Ramazzini (1633-1714) it.wikipedia.org/wiki/Bernardino_Ramazzini (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), fondinto de medicino de laboro. Mi sendas al Vikipedio pri la vipriskribaj donitaĵoj, kaj transskribas (kun traduko al la itala) parton… Legu plu Bernardino Ramazzini

Eventoj · Objektoj

Maria Dolens

Kiam mi estis knabo, oni festis kun fiereco la 4-an de novembro, “Festotago de la Venko” en la unua mondmilito. En la lernejoj, oni lernis parkere la lastan militan bultenon, kiu estis nomata “Bollettino della Vittoria” (Bulteno de la Venko), it.wikipedia.org/wiki/Bollettino_della_Vittoria (ne ekzistas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto), kies teksto estas gravurita en la… Legu plu Maria Dolens

Homoj

San Giusto (Trieste)

La 3-a de novembro estas la liturgia festotago de Sankta Giusto (elp. Ĝusto; en latino, Iustus, en Esperanto, Justo), Patrono de Triesto it.wikipedia.org/wiki/Giusto_di_Trieste (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto). Verdire, la festo falus la 2-an de novembro, en la datreveno de la martirigo de la Sanktulo en la jaro 303; tamen, ekde 1919… Legu plu San Giusto (Trieste)