La 30-a de novembro estas la datreveno de la morto (je 29 jaroj, en 1943, en la nazia ekstermejo Auschwitz, hodiaŭ Oświęcim) de la nederlanda verkistino laŭ juda deveno Esther Hillesum, konata kiel Etty Hillesum (1914-1943)
eo.wikipedia.org/wiki/Etty_Hillesum
Malpli fama ol la samlandanino Anne Frank (pri kiu mi parolos en alia okazo)
eo.wikipedia.org/wiki/Anne_Frank
Etty Hillesum estis nekonata kaj eĉ ignorita dum longa tempo: ŝia “Taglibro”, nun tradukita al 14 lingvoj, estis publikigita en itala kompleta versio, de eldonejo Adelphi, nur en 2012; kaj por kompleta eldono en itala lingvo de ŝiaj “Leteroj” (same ĉe “Adelphi”) oni devis atendi la jaron 2013
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, plue dirante, ke en 2002 okazis en Romo grava Kunveno pri Etty Hillesum
www.ettyhillesum.it/downloads/Convegno_Roma_2002.pdf
La 26-an de januaro 2002 (v. la programon) partoprenis ĝin ankaŭ mia fratino, Laura De Salvo, studulino de la verkistino kaj aŭtorino de publikaĵoj pri ŝi. Siatempe, pro la manko de kompletaj eldonoj en itala lingvo de la skribaĵoj de Etty Hillesum, mia fratino devis utiligi la partan eldonon en la itala de 1981, kaj la versiojn en la nederlanda kaj en la angla
www.ehoc.ugent.be/node/230
(feliĉe, ankaŭ mia fratino havas ian inklinon al lingvoj, inkluzive de Esperanto, kiun si lernetis).
Artikolo en Esperanto pri Elly Hillesum estis publikigita en “Literatura Foiro” 2014-267, p. 46-48.
Mi transskribas citaĵon kaj poeziaĵon/ preĝon (en itala versio ĉerpita el la reto, kaj en mia traduko al Esperanto surbaze de la itala versio).
Mi precizigas, ke la religiemo de Etty Hillesum ne estis “konfesia”, nome, ĝi ne estis ligita al iu aparta religio; alilanke, ĝi ankaŭ ne estis ĝenerala amosento, sed prefere amo konkrete travivita: amo al la vivo, amo al la naturo, amo al la aliaj, eĉ al la malamiko mem.
Mi aldonas la kovrilon de la programo de la Roma Kunveno de 2002.
(sekvas traduko al Esperanto)
«Una pace futura potrà esser veramente tale solo se prima sarà stata trovata da ognuno in sé stesso – se ogni uomo si sarà liberato dall’odio contro il prossimo, di qualunque razza o popolo, se avrà superato quest’odio e l’avrà trasformato in qualcosa di diverso, forse alla lunga in amore se non è chiedere troppo».
(Etty Hillesum, “Diario”)
PRENDIMI PER MANO
Mio Dio, prendimi per mano, ti seguirò,
non farò troppa resistenza.
Non mi sottrarrò a nessuna delle cose
che mi verranno addosso in questa vita,
cercherò di accettare tutto e nel modo migliore.
Ma concedimi, di tanto in tanto,
un breve momento di pace.
Non penserò più, nella mia ingenuità,
che un simile momento debba durare in eterno,
saprò anche accettare l’irrequietezza e la lotta.
Il calore e la sicurezza mi piacciono,
ma non mi ribellerò se mi toccherà
stare al freddo, purché tu mi tenga la mano.
Andrò dappertutto allora, e cercherò di non aver paura.
E dovunque mi troverò, io cercherò
di irraggiare un po’ di quell’amore,
di quel vero amore per gli uomini che mi porto dentro.
Etty Hillesum
°°°°°
(traduko)
«Estonta paco povos esti vere tia nur se pli frue ĝi estos trovita de ĉiu en si mem – se ĉiu homo liberigos sin de la malamo al la proksimulo de ĉiu ajn raso aŭ popolo, se li superos ĉi tiun malamon kaj transformos ĝin al io malsama, kaj eble, en longa tempospaco, al amo, se tio ne estas troa peto».
(Etty Hillesum, “Taglibro”)
PRENU MIN PER LA MANO
Mia Dio, prenu min per la mano, mi sekvos vin,
mi ne rezistos tro multe.
Mi evitos neniun el la aferoj,
kiuj venos sur min en ĉi tiu vivo,
mi klopodos akcepti ĉion kaj en la plej bona maniero.
Sed konsentu al mi, de tempo al tempo,
mallongan momenton de paco.
Mi ne plu pensos, en mia naiveco,
ke tia momento daŭru eterne,
mi ankaŭ scipovos akcepti la malkvieton kaj la lukton.
Varmo kaj sekureco plaĉas al mi,
sed mi ne ribelos se mi devos
esti en malvarmo, kondiĉe, ke vi tenu mian manon.
Tiam mi iros ĉien, kaj klopodos ne timi.
Kaj kie ajn mi estos, mi klopodos
disradii iom el tiu amo,
de tiu vera amo al la homoj, kiun mi portas en mi mem.
Etty Hillesum, trad. Antonio De Salvo