Homoj

Gaetano Donizetti

La 29-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1797) de la itala (bergama) komponisto Domenico Gaetano Maria Donizetti, konata kiel Gaetano Donizetti (1797-1848)
eo.wikipedia.org/wiki/Gaetano_Donizetti
Mi parolis pri li la 20-an de januaro 2018, en rilato kun la napola kanzono “Te voglio bene assaje”

Te voglio bene assaje


kies muziko estas atribuita, de kelkaj, ĝuste al Donizetti, dum de aliaj ĝi estas atribuita al Vincenzo Bellini.
Ĉe-okaze, kuriozaĵo: Vincenzo Bellini estis akre kritikema rilate Donizetti-n, dum Donizetti admiris Bellini-n, kaj kiam tiu mortis, li komponis por li “Rekvieman Meson”. Grandanima sinteno fare de Donizetti, krom se aplikiĝus la ŝerca diro: “Mi tiel multe amas vin, ke volonte mi celebrigus por vi Rekvieman Meson”.
Donizetti estis tre produktema (komponante, interalie, pli ol 70 operojn), ne ĉiam zorgante pri kvalito, tiel ke liaj mallaŭdantoj, kripligante lian familian nomon, kromnomis lin “Dozzinetti” (tio estas, fuŝulo, kiu komponas po-dekdue), kaj Heinrich Heine diris, ke “lia naskemo egalas nur tiun de kunikloj”.
Multaj liaj komponaĵoj pretervivas ankoraŭ hodiaŭ en la favoro de la publiko, aparte: “L’elisir d’amore” (La ama Eliksiro), “Lucia di Lammermoor”, “Don Pasquale”, “La favorita” (La favoritino), “La fille du régiment” (La figlia del reggimento – La filino de l’ regimento), “Anna Bolena”, kies plej konataj ge-interpretintoj estas Maria Callas, Montserrat Caballé, Joan Sutherland, Luciano Pavarotti.
Inter grandaj sukcesoj kaj sensaciaj malsukcesoj, elreviĝo pro la ne-nomumo kiel Direktoro de la Konservatorio de Napolo (eble ĉar li estis nordano, oni preferis nomumi anstataŭ lin la sudanon Salvatore Mercadante), problemoj kun cenzuro pro la opero “Poliuto”, kaj precipe multaj familiaj malfeliĉaĵoj (mortis abrupte kaj je mallonga interdistanco lia patro, lia patrino, lia edzino kaj du filoj), fine Donizetti malsaniĝis je meningovaskula sifiliso, kun cerbaj lezoj, kiu kondukis lin al nerva deprimiteco, tiel ke li estis enfermita en frenezulejon, kaj reportita hejmen nur por morti tie, je apenaŭ 53 jaroj.
Koncerne la rilatojn kun Esperanto, en numero 1922-7/8, p. 149-151 de la revuo “L’Esperanto” (kun kelkaj korektoj en numero 1922-10, p. 197) estas la traduko, de Alessandro Mazzolini, de la ario “Udite, udite o rustici” (Aŭdu, aŭdu, vilaĝanoj) el “L’Elisir d’amore”.
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 1998, laŭ skizo de Luca Vangelli, pro la 150-a datreveno de la morto de Donizetti;
– la paĝojn 38-39 de la bulteno (eldono en Esperanto) kun la programoj de EIAR (Radio Roma) de septembro 1939; oni rimarku: la 23-an de septembro, je horoj 13.30-13.45, eroj el la unua akto de “Lucia di Lammermoor” de Donizetti; je horoj 18.40-19, turismaj kronikoj en Esperanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *