Homoj

Luigi Giambene

La 26-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo de la roma katolika pastro (Monsinjoro) Luigi Giambene (1866-1944), pioniro de Esperanto en Romo, kiu havis gravan rolon en la kontaktoj kun la papa Kurio, kaj aparte kun Papo Pio la 10-a (kiu kutimis voki lin konfidence “Monsinjoro Esperanto”):
eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Giambene
(la paĝo de Vikipedio en Esperanto bezonus kompletigon kaj plivastigon).
Mi jam parolis pri li, interalie, la 21-an de aŭgusto 2017

Pio X


kaj la 16-an de februaro 2018:

Giosuè Carducci


Mi raportas, ĉe la fino, pri unu el la multaj iniciatoj de Mons. Giambene.
Mi kaptas la okazon por prezenti kelkajn kuriozaĵojn.
1- Kiel memorigas Carlo Sarandrea en sia tre dokumentita eseo “Origini del movimento esperantista a Roma, 1905-1935”, Mons. Luigi Giambene (1866-1944)
eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Giambene
estis dum pli ol duonjarcento Ĉefpastro de la preĝejo “Santa Maria in Montesanto” en placo “del Popolo” (*) (la tiel dirita “preĝejo de la artistoj”, tiel nomata ĉar ofte oni okazigas tie la funebraĵojn de la personuloj de spektaklo),
it.wikipedia.org/wiki/Basilica_di_Santa_Maria_in_Montesanto
(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto)
kies flanka pordego ĉe strato “del Babuino” numero 198 konsistigis la adreson de la revueto “Roma Esperantisto”, fondita de P. Giambene en 1908.
(*) Lingva rimarko: kvankam malmultaj konscias pri tio, kaj eĉ oni ŝatas rilatigi la nomon kun la “popolo” – en la kvindekaj jaroj, tiu estis la loko dediĉita al la manifestacioj okaze de la laborfesto de la unua de majo – tute ne estas certe, ke la placo nomiĝas tiel en rilato kun la “popolo”, anstataŭ kun la “poplo”, ĉar en latino populus signifas jen “popolo” jen “poplo”, kaj la “platea populi” estis eble la “placo de l’ poplo”).
2- Ĉe numero 9 de strato “del Babuino”, maldekstre, praktike alvizaĝe al numero 198, komence de pasinta jarcento estis luksa hotelo, Hotel de Russie et des Iles Britanniques, propraĵo de fratoj Checco kaj Luigi Silenzi, kiuj (kiel raportas “Roma Esperantisto” en la numero de majo 1908, paĝo 45) disponigis al la klientaro publikaĵojn en Esperanto.
La konstruaĵo (kiu ĵus revenis al la pratempa brilego kiel luksega hotelo, kun alia proprietulo
www.roccofortehotels.com/it/hotels-and-resorts/hotel-de-russie/ )
spertis nekutimajn travivaĵojn: dum la dua mondmilito, ĝi estis rekviziciita kiel sidejo de la militaj sekretaj servoj; poste, ĝi estis transformita al oficejoj kaj destinita kiel sidejo de la Direkcio de la Programoj al Eksterlando de la Itala Radio (RAI), kien dum kelka tempo Esperanto revenis: tie, ja, inter 1969 kaj 1993, oni registris la elsendojn al eksterlando de Radio Roma, inkluzive de tiuj en Esperanto, antaŭ la translokiĝo al la nova centro de Saxa Rubra.
Mi aldonas.
– la bildon (tiritan el la porokaza filatela bulteno) de la itala poŝtmarko eldonita la 21-an de marto 2011 por celebri la 150-an datrevenon de la unuigo de Italio, kiu prezentas detalon de la placo “del Popolo” en Romo, kun la du ĝemelaj preĝejoj Santa Maria in Montesanto, maldekstre, kaj Santa Maria dei Miracoli, dekstre.
Ĉe maldekstro malfermiĝas strato “del Babuino”, kiu havas ankoraŭ la “historian” numeradon je kiu oni kutimis en la deknaŭa jarcento: dum nuntempe oni havas en ĉiu strato la parajn numerojn unuflanke kaj la respondajn malparajn aliflanke, iam la numerado estis seninterrompa, kaj ĉe la fino de la strato oni reiris malantaŭen laŭ la alia flanko; tial, numero 198 (dekstre) situas praktike alvizaĝe al numero 9 (maldekstre);
– la kovrilon de la bulteno “Roma Esperantisto” (1908), kun la adreso “via Babuino 198”;
– malnovan bildkarton pri Hotelo “de Russie”;
– la magnetan karton, kiun mi utiligis por registri la programon en Esperanto de Radio Roma (ĉiuj elsendoj al eksterlando de Radio Roma, ne nur tiuj en Esperanto, ĉesis ekde la unua de oktobro 2007).


(Segue traduzione in italiano)

En “Espero katolika” 1906-31, p. 1-4, estas raporto pri la privata aŭdienco de Papo Pio la 10-a, la 2-an de junio 1906, al la esperantista monsinjoro Luigi Giambene, kiu prezentis al la Papo la tutan kolekton de “Espero katolika” ĝis tiam aperinta (1903-1906). Ĉeestis ankaŭ aliaj romaj esperantistoj.
En letero de la 2-a de junio 1906, Monsinjoro Giambene skribis:
«La Sankta Patro min tre afable ricevis hodiaŭ matene. Li legis laŭte (sed, kompreneble, malkorekte) la poemon de P-o Dombrovski, kiu estas en la unua numero (*), dirante ĉe ĉiu verso: Mi komprenas!».
(*) Noto: la poemo de P-o Aleksandro Dombrovski, presita sur la unua paĝo de la unua numero, havis la tilolon: Al Lia Plej Sankta Moŝto, Papo Pio X-a, kaj estis verkita okaze de l’ Elektiĝo de l’ Sankta Patro).
En tiu okazo, Mons. Giambene prezentis esperante skribitan peton de Beno por Peltier kaj la redaktoroj de EK. Ankaŭ ĝin la Papo legis laŭte, kaj poste diris: “Mi ne skribas nun; sed mi sendos al vi skribaĵon pri tio”. Kaj 25 tagojn poste, 27.6.1906, la Papo sendigis leteron kun Apostola Beno “al la redaktoroj de l’ Revuo”; jen la traduko de ĝia teksto (originale en la itala):

“El Vatikano, la 27an de junio 1906.
Via tre respektinda Monsinjora Moŝto,
mi ricevis la honoran komision sciigi al vi, ke la Sankta Patro favoranime kaj kun speciala plaĉo bonvolis akcepti la aperintajn numerojn de l’ revuo Espero Katolika, kiun vi humile prezentis al Li je la nomo de l’ Pastro Emilo Peltier.
Bonvolu Via tre respektinda Monsinjora Moŝto konigi al la nomita Pastro la Papan plaĉon kaj komuniki la apostolan Benon, kiun Lia Sankta Moŝto donis al li kaj al la redaktoroj de l’ revuo.
Plenuminte la ricevitajn ordonojn, kun la sentoj de grandega estimo mi diras min, de Via Respektinda Mosto, tre sindonema Servanto,
Giovanni Bressan”.
°°°°°

Su “Espero katolika” 1906-31, p. 1-4, c’è il resoconto dell’udienza privata di Papa Pio X, del 2 giugno 1906, al monsignore esperantista Luigi Giambene, che aveva presentato al Papa l’intera raccolta della rivista “Espero katolika” (Speranza cattolica) apparsa fino allora (1903-1906). Erano presenti anche altri esperantisti romani.
Traduco quello che Monsignor Giambene scrisse in una lettera dello stesso 2 giugno 1906:
«Il Santo Padre mi ha ricevuto molto affabilmente questa mattina. Ha letto ad alta voce (ma, ovviamente, in modo non corretto) la poesia di P. Aleksandro Dombrovski, che c’è nel primo numero (*), dicendo a ogni verso: “Capisco!”».
(*) Nota: la poesia sulla prima pagina del primo numero era intitolata “Al Lia Plej Sankta Moŝto, Papo Pio X-a” (A sua Santità Papa Pio X), ed era stata scritta in occasione dell’elezione del Santo Padre.
In quella occasione, Mons. Giambene presentò una domanda (scritta in Esperanto) di una Benedizione per P. Émile Peltier e i redattori di “Espero katolika”. Il Papa lesse anche quella ad alta voce, e poi disse: “Non scrivo adesso; ma le invierò uno scritto al riguardo”. E 25 giorni dopo, il 27.6.1906, il Papa fece inviare una lettera con la Benedizione Apostolica “ai redattori della Rivista”. Eccone il testo in italiano:

Dal Vaticano, 27 Giugno, 1906,
Illmo e Rmo Monsignore,
Ho l’onorevole incarico di significarle, che il Santo Padre si è benignamente degnato accogliere con particolare gradimento i numeri pubblicati della Rivista Espero Katolika, che Ella Gli umiliava da parte del Sac. Emilio Peltier.
Voglia la S. V. Illma e Rma compiacersi di partecipare al prefato Sacerdote il Sovrano gradimento e la Benedizione Apostolica, che Sua Santità ha impartito al medesimo ed ai redattori della Rivista.
Eseguiti gli ordini ricevuti, passo con sensi di profondo ossequio a professarmi,
di V. S. Illma e Rma
Devotissimo Servo
Giovanni Bressan.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *