Homoj

Felix Lope de Vega

La 25-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1562) de la hispana verkisto, poeto kaj dramisto Félix Lope de Vega y Carpio, konata kiel Félix Lope de Vega (1562-1635)
eo.wikipedia.org/wiki/Lope_de_Vega
samtempulo (kaj kontraŭulo) de Luis de Góngora

Gongora


kaj de Miguel Cervantes de Saavedra,

Cervantes


kiu difinis lin dubasence “monstruo de naturaleza”, per esprimo, kiu povas signifi, pozitive, “mirindaĵo de naturo”, sed ankaŭ, negative, “monstraĵo de naturo”.
En realo, Lope de Vega estis ambaŭ aferoj, se oni konsideras la amplekson de lia verkaro, kaj la fakton, ke ĝi kovras praktike ĉiujn eblajn literaturajn ĝenrojn: pli ol 3.000 sonetoj, tri romanoj, kvar rakontoj, naŭ eposoj, tri instruaj poemaroj, kaj centoj da komedioj (da ili postrestas hodiaŭ “nur” 426; ŝajnas, ke komence ili estis 1.800, sed multaj perdiĝis, ĉar ili estis verkitaj nur por la scenejo, kaj la aŭtoro ne konservis kopion).
Frutempa talentulo (je 5 jaroj li kapablis legi latinon; li scipovis improvizi versaĵojn antaŭ ol li lernis skribi; li verkis sian unuan komedion je 14 jaroj), li havis aventuran vivon, interalie plenan je virinoj (edzinoj kaj amorantinoj) kaj je gefiloj (laŭleĝaj kaj neleĝaj), tiom ke, por vivteni ĉiujn, li estis devigita verki senĉese, senzorge pri la kvalito, sed zorge pri postulo de pago de aŭtoraj rajtoj.
Ĉi tiu malsobra vivo estis bremsita eĉ ne de la fakto, ke en 1614, kiam li jam havis 52 jaroj, li fariĝis pastro; sed en maljuneco li verkis religiajn rimaĵojn, kaj meditis pri la malsaĝaĵoj de la juneco.
Mi sendas, pri la vivpriskribaj donitaĵoj, al la paĝoj de Vikipedio; mi nur mencias, ke du liaj sonetoj estis tradukitaj al Esperanto:
– “Daba sustento a un pajarillo un día” (Al bird’ en kapto nutron foje donis), trad. Fernando de Diego (“Esperanto de UEA”, 1968-4, p. 49);
– “Un soneto me manda hacer Violante” (Soneton de mi petas Violante), trad. Jaume Grau Casas (“La Suno hispana” 1926);
– “Un soneto me manda hacer Violante” (Soneto pri l’ soneto), trad. Kálmán Kalocsay (“Eterna bukedo”, 1931, p. 90; “Tutumonda sonoro”, 1981, p. 329).
Mi transskribas la soneton “Un soneto me manda hacer Violante”, en la hispana kaj en la du tradukoj al Esperanto, respektive de Jaume Grau Casas (Soneton de mi petas Violante) kaj de Kálmán Kalocsay (Soneto pri l’ soneto).
Mi aldonas la hispanan poŝtmarkon de 1950 honore al Lope de Vega.


UN SONETO ME MANDA HACER VIOLANTE

(Karel Vohat)

Un soneto me manda hacer Violante
que en mi vida me he visto en tal aprieto;
catorce versos dicen que es soneto;
burla burlando van los tres delante.

Yo pensé que no hallara consonante
y estoy en la mitad de otro cuarteto;
mas si me hallo en el primer terceto,
no hay cosa en los sonetos que me espante.

Por el primer terceto voy entrando,
y aún presumo que entré con pie derecho,
pues fin con este verso le voy dando.

Ya estoy en el segundo, y aún sospecho
que estoy los trece versos acabando.
Contad si son catorce, y está hecho.

Félix Lope de Vega y Carpio

°°°°°

SONETON DE MI PETAS VIOLANTE
www.delbarrio.eu/soneto.htm

Soneton de mi petas Violante
kaj neniam min ĝenis tia peto;
dek kvar versoj, laŭ dir’, estas soneto;
jen tri versojn mi verkis jam ludante.

Mi timis fari versojn konsonante,
sed jen fluas verskvaroj en kvieto;
ĉe l’ unua verstrio, la poeto
daŭrigos la soneton ne timante.

Mi komencas eniri tra verstrio
kaj ke mi plene trafis mi konjektas
ĉar jam ĝin finas tiu ĉi linio.

Mi estas ĉe la dua, kaj suspektas
ke dek tri versojn verkis mi post ĉio.
Se nun estas dekkvar, finite estas.

Félix Lope de Vega y Carpio, trad. Jaume Grau Casas
(“La Suno hispana”, 1926)

°°°°°

SONETO PRI L’ SONETO

Soneton de mi Violanta petis.
Neniam tiel premis min dilemo.
Laŭ dir’, ĝi estas dekkvarversa skemo.
Jen – serĉe-serĉe mi tri versojn metis.

Ke mi ne trovos rimojn, mi timetis,
sed marŝas dua Kvaro de l’ poemo!
Alveni ĝis la Trioj: jen problemo,
post tio mi la zorgojn jam forĵetis.

L’ unuan Trion marŝas mi, konjekte,
ke mi eniris ĝin dekstrapiede,
ĉar per ĉi vers’ mi finos ĝin korekte!

La dua jam! Mi kredas ke komplete
mi verkis dektri versojn, laŭprojekte,
Kalkulu nun: ĉu dekkvar? Estas prete!

Lope de Vega y Carpio, trad. Kálmán Kalocsay
(Eterna bukedo”, 1931, p. 90; Tutumonda sonoro, 1981, p. 329)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *