La 23-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1896) de la ĉeĥa politikisto Klement Gottwald (1896-1953)
eo.wikipedia.org/wiki/Klement_Gottwald
kiu povas esti elmontrata kiel ekzemplo de la efektivigo de du dirmanieroj:
– sic transit gloria mundi (latine: tiel forpasas la gloro de l’ mondo)
it.wikipedia.org/wiki/Sic_transit_gloria_mundi
– buĉas la lupo, oni ankaŭ lin buĉos.
Mi jam parolis pri li, nerekte, la 3-an de septembro 2017, en rilato kun Edvard Beneš (1884-1948)
kiu la 7-an de junio 1948 estis devigita eksiĝi kiel Prezidanto de la Ĉeĥoslovaka Respubliko, sekve de la komunista ŝtatrenverso de Gottwald de la 25-a de februaro 1948 (historia noto: tiu ŝtatrenverso, kiu portis Ĉeĥoslovakion en la sovetan orbiton de Stalin, paradokse estis sava por Italio: kune kun la stranga morto de Jan Masaryk (denova “trafenestrigo de Prago”)
it.wikipedia.org/wiki/Defenestrazione_di_Praga_(1948)
ĝi tiel multe impresis la italan publikan opinion, ke en la italaj politikaj balotoj de la 18-a de aprilo 1948 gajnis, eĉ supergajnis, la kristandemokrata partio, kiu interpretis la tiaman katolikan sintenon de la Nacio, kaj Italio ne eniris ankaŭ ĝi en la sovetan orbiton).
Laŭdegata dum la komunista regimo, malgraŭ la sanga spuro, kiun li postlasis (interalie, estis pendumitaj Rudolf Slánský kaj Vladimír Clementis, kiuj kontraŭstaris la sovetan influon), al Gottwald estis titolitaj stratoj kaj placoj (ekzemple, “Gottwaldovo námestie” – Placo Gottwald en Bratislavo, Slovakio); estis starigitaj monumentoj; estis dediĉitaj poŝtmarkoj; la morava urbo Zlín ŝanĝis sian nomon al Gottwaldov; la ukrajna urbo Zmiïv ŝanĝis sian nomon al Hotvald.
Post la falo de komunismo, la placo de Bratislavo estas nun “Námestie Slobody” (Placo de la Libero); ekde 1990 la du urboj nomiĝas denove Zlín kaj Zmiïv; la monumentoj estis delokitaj, kaj tiuj bronzaj (de Písek kaj Prachatice) estis fanditaj por akiri la materialon por la monumento al la infanoj de la ekstermejo Lidice (pri kiu mi parolos en alia okazo); liaj korpaj restaĵoj estis forigitaj el la nacia monumento, en kiu ili estis demetitaj, kaj enterigitaj en komuna fosaĵo.
Koncerne la historian nemezon, sufiĉas diri, ke en foto de la 21-a de februaro 1948 Gottwald aperis kune kun Vladimír Clementis; kiam tiu falis en malfavoron, li estis forviŝita el la foto (laŭ la stilo priskribita de George Orwell en la fama romano “1984”). Kvazaŭ pro rebata puno, en la nunaj Ĉeĥa Respubliko kaj Slovakio estas vera “damnatio memoriae” (kondamno de la memoro)
eo.wikipedia.org/wiki/Damnatio_memoriae
de Gottwald, tio estas, oni forviŝis ĉian lian spuron, kaj se oni memorigas lin, tion oni faras nur por reaserti la malmolecon kaj la subpremadon de lia reĝimo.
Esperantista kuriozaĵo: En 1961 la tiama Ĉeĥoslovakio eldonis du seriojn da poŝtmarkoj por reklami la Mondan Ekspozicion de Poŝtmarkoj “Praga 1962”, kun klarigoj en la lingvoj angla, araba, ĉina, franca, germana, hispana, itala, rusa, sveda kaj… Esperanto! Ĉi tiu lasta lingvo estas utiligita en la poŝtmarko, eldonita la 18-an de decembro 1961 en 200.000 ekzempleroj, kiu bildigas la Fandfornegon “Nová huť Klement Gottwald” de Ostrava-Kuncice, hodiaŭ simple Nová huť.
Mi aldonas.
– ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1951, kun Gottwald kaj Stalin;
– la unuatagan koverton (UTK) kun la ĉeĥoslovaka poŝtmarko (la unua dekstre) de 1961, kun klarigoj en Esperanto.