La 21-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1694) de François-Marie Arouet, konata per la pseŭdonimo Voltaire (1694-1778), en Esperanto Volter aŭ Voltero
eo.wikipedia.org/wiki/Voltaire
franca filozofo, verkisto, historiisto kaj eseisto.
Mi jam parolis pri li la 30-an de majo 2017:
Al la verkoj de Voltaire tradukitaj al Esperanto, kiujn mi listigis siatempe, mi aldonas:
“Memnon ou la sagesse humaine” (Memnono, aŭ la homa saĝeco), “Lingvo Internacia” 1906-6, p. 164-168.
Mi transskribas anekdoton pri Voltaire, el “Lingvo Internacia” 1906-3, p. 76, kaj aldonas francan poŝtmarkon de 1998 por la “Journées de la Lettre” (Tagoj de la Letero), laŭ skizo de Henri Galeron kaj Michel Durand-Mégret, kun sprita portreto de Voltaire.
(segue traduzione in italiano)
LA ŜUOJ DE VOLTAIRE
Voltaire havis serviston fidelan, sed iom mallaboreman.
«Jozefo, diris unu tagon la mastro, alportu miajn ŝuojn».
La servisto rapidas alporti la ŝuojn; sed Voltaire kun miro rimarkas, ke la ŝuoj ne estas purgitaj kaj li diras al Jozefo: «Vi forgesis brosadi miajn ŝuojn, hodiaŭ».
— Ne, Sinjoro, respondas la servisto; sed la stratoj estas kotplenaj; post, du horoj, viaj ŝuoj estus tiel malpurai, kiel nun.
Voltaire ridetas, vestas la ŝuojn kaj foriras.
La servisto kuras al li:
— Sinjoro, li krias, la ŝlosilon!
«Kian ŝlosilon?»
— Jes, la ŝlosilon de la manĝujo, por la tagmanĝo!
«Nu, kiabezone? Post du horoj vi estus tiel malsata kiel nun!»
De tiam, Jozefo zorge brosumis ĉiutage la ŝuojn de sia mastro.
(“Lingvo Internacia” 1906-3, p. 76)
°°°°°
(traduzione)
LE SCARPE DI VOLTAIRE
Voltaire aveva un servitore fedele, ma un po’ indolente.
«Giuseppe, gli disse un giorno il padrone, portami le scarpe».
Il servitore si affretta a portare le scarpe; ma Voltaire nota con meraviglia che le scarpe non sono pulite, e dice a Giuseppe: «Ti sei scordato di spazzolarmi le scarpe, oggi».
— No, Signore, risponde il servitore; ma le strade sono piene di fango; tra due ore le vostre scarpe sarebbero sporche come adesso.
Voltaire sorride, mette le scarpe ed esce.
Il servitore corre da lui:
— Signore, grida, la chiave!
«Che chiave?»
— Sì, la chiave della dispensa, per il pranzo!
«A che serve? Tra due ore saresti affamato come adesso!»
Da allora, Giuseppe spazzolò accuratamente ogni giorno le scarpe del padrone.
(“Lingvo Internacia” 1906-3, p. 76)