Homoj

Raymond Peynet

La 16-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1908) de la franca humuristo Raymond Peynet (1908-1999)
it.wikipedia.org/wiki/Raymond_Peynet
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
fama ĉar li kreis, en 1942, la paron da junaj geamantoj konataj kiel “la Geamantoj de Peynet” (Les amoureux de Peynet).
En 1976, Peynet realigis desegnaĵon laŭcele por numero 1976-5 de la revuo en Esperanto “Horizonto” (organo de la Neŭtrala Esperanto-Movado), kiu tiam aperadis en Hispanio zorge de Inés Gastón Burillo
eo.wikipedia.org/wiki/In%C3%A9s_Gast%C3%B3n
La desegnaĵo montras la surgenuan junan amanton, kiu diras al la amatino:
“Kaj tuj ni, kara mia, per Esperanto faru unu grandan rondon familian!”
Por kompreni la simpatian aludon (kaj la substarantan vortludon), oni devas memorigi kelkajn versojn el tiu, kiu laŭfakte estas la Himno de la esperantista movado (“La Espero”, de Ludoviko Lazaro Zamenhof)
eo.wikipedia.org/wiki/La_Espero
(pri ĝi mi parolos pli amplekse en alia okazo):

Sur neŭtrala lingva fundamento,komprenante unu la alian,la popoloj faros en konsentounu grandan rondon familian.

La desegnaĵo estis ankaŭ reproduktita sur bildkarto (pri tio parolis Radio Roma-Esperanto en la elsendo de la 5-a de decembro 1976).
Mi aldonas la kovrilon de “Horizonto” 1976-5.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *