La 14-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1812) de la itala poeto Gaetano Maria Aleardi, konata kiel Aleardo Aleardi (1812-1878)
it.wikipedia.org/wiki/Aleardo_Aleardi
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Malgraŭ la modesta poezia kvalito de la aŭtoro, en Esperanto ekzistas pluraj tradukoj de liaj verkoj (temas pri nemalofta fenomeno: oni malŝparas energiojn por aferoj kiuj ne meritas la streĉon, kaj eĉ oni tradukas plurfoje la samajn tekstojn):
– ero (versoj 148-191) tirita el la poemo “Monte Circello” (= Circeo), pri la mizera vivo en la Pontinaj marĉoj (sude de Romo) trafitaj de malario antaŭ la tersanigo. La ero estis tradukita du fojojn, ĉiam de Alessandro Mazzolini; la unua versio estas publikigita en la “Itala Esperanta Revuo” 1925-7, p.106; la dua estas publikigita en “Literatura Mondo” 1937-6, p. 162;
– la poeziaĵo “Fanciulla, che cosa è Dio?” (Kio estas Dio), iam enmetita en la italajn lernejajn antologiojn, tradukita de Alessandro Mazzolini kaj publikigita en “Literatura Mondo” 1923-8;
– la mallongaj versoj “Il tempo” (La tempo), tradukitaj de Alessandro Mazzolini kaj publikigitaj en “Literatura Mondo” 1937-6;
– la poemo “La Valle della Morte nell’isola di Giava” (La Valo de l’ Morto), tradukita de Alessandro Mazzolini kaj publikigita en “Literatura Mondo” 1937-6.
Mi transskribas la unuan version el “Monte Circello”, kaj aldonas la bildon de la vatikanaj poŝtmarkoj eldonitaj en 1962 okaze de la internacia jaro de batalado kontraŭ malario, en rilato kun la unuaj klopodoj de tersanigo de la Pontinaj marĉoj fare de la Papoj.
LE PALUDI PONTINE (da “Il monte Circello”, versi 148-191)
Vedi là quella valle interminata
che lungo la toscana onda si spiega,
quasi tappeto di smeraldi adorno,
che de le molli deità marine
l’orma attende odorosa? Essa è di venti
obliate cittadi il cimitero;
è la palude, che dal Ponto ha nome.
Sì placida s’allunga, e da sì dense
famiglie di vivaci erbe sorrisa,
che ti pare una Tempe, a cui sol manchi
il venturoso abitatore. E pure
tra i solchi rei de la Saturnia terra
cresce perenne una virtù funesta
che si chiama la Morte. Allor che ne le
meste per tanta luce ore d’estate
il sole incombe assiduamente ai campi,
traggono a mille qui, come la dura
fame ne li consiglia, i mietitori;
ed han figura di color che vanno
dolorosi all’esiglio; e già le brune
pupille il velenato aere contrista.
Qui non la nota d’amoroso augello
quell’anime consola, e non allegra
niuna canzone dei natali Abruzzi
le patetiche bande. Taciturni
falcian le messi di signori ignoti;
e quando la sudata opra è compita,
riedono taciturni; e sol talora
la passione dei ritorni addoppia
col domestico suon la cornamusa.
Ahi! ma non riedon tutti; e v’ha chi siede
moribondo in un solco; e col supremo
sguardo ricerca d’un fedel parente
che la mercé de la sua vita arrechi
a la tremula madre, e la parola
del figliuol che non torna. E mentre muore
così solo e deserto, ode lontano
i viatori, cui misura i passi
col domestico suon la cornamusa.
E allor che nei venturi anni discende
a côr le messi d’un orfanello, e sente
tremar sotto un manipolo la falce,
lagrima e pensa: “Questa spiga forse
crebbe su le insepolte ossa paterne”.
Aleardo Aleardi
°°°°°
LA FALĈISTOJ (1)
(el “Monto Circello”, versoj 148-191)
Ĉu vidas vi senfinan valon tiun
laŭlonge la toskana mar’ kuŝantan,
similan al tapiŝo ornamita
je perloj kaj smeraldoj, atendantan
de la piedoj molaj de l’ parfumaj
diaĵoj maraj la malpezan premon?
Tombej’ de dudek urboj forgesitaj,
Pontinaj Marĉoj (2) estas ĝi nomata.
Sterniĝas milde ĝi, ĝojigata
de herboj tiel densaj, tiel brilaj,
ke la Tempe’ (3) similas, senigita
je la loĝant’ feliĉa. Sed sur la
saturnaj (4) krimaj sulkoj, ve, senhalte,
kruele regas la fatala povo
nomata Morto. Dum en la malĝojaj
pro tiel troa lumo somerhoroj
sun’ radiadas sur la sekajn kampojn,
milope venas tien ĉi, puŝitaj
de la malsat’ kruela, la falĉistoj;
irad’ ilia ŝajnas ekzillanda
dolorirado. La pupilon brunan
jam la aer’ venena malĝojigas. (5)
Neniu tie de amema birdo
konsolas tiujn korojn, nek ĝojigas
de la naskiĝabrucoj (6) dolĉa kanto
la kortuŝantan malfeliĉularon.
Silente ili falĉas de sinjoroj
konataj ne la grenon; de l’ penado
ĉe l’ fino en silent’ ili revenas;
nur kelkajn fojojn la frevenpasio
duobligata jen per la hejmsono
de la sakfifro. Sed, ho ve, ne ĉiuj
revenas hejmen! Foje iu sidas
sur la ter’ mortanta: per rigardo lasta
avide serĉas li parencon iun
de sia viv’ la monorekompencon (7)
portantan kun la lasta vort’ al sia
patrino atendanta en kortremo.
Agoniante aŭdas li la paŝojn
mallaŭte ĉiam pli de la kunuloj
ĉe la sakfifra sono foriĝantaj;
kaj kiam, jarojn post, en man’ de orfo,
la grenon por detranĉi subirinta
ektremas la falĉilo, la mizera
junul’ larmante pensas: “Sur l’ ostaro
lasita for de mia patro, ve,
kredeble kreskis tiu ĉi spikaro!”.
Aleardo Aleardi, trad. Alessandro Mazzolini
(el “Itala Esperanta Revuo” 1925)
El la belega versaĵo Monte Ĉirĉello de la itala poeto Aleardo Aleardi, naskiĝinta en Verona la 4-XI-1812 kaj tie mortinta la 17-VII-1878.
La Pontinaj marĉoj (itale: Paludi Pontine) okupas grandan parton de la roma suda kamparo. Tie, laŭ Plinio, staris 23 urboj, krom sennombraj villoj (kampardomoj de riĉuloj). Nun malario (aero inkektiga pro la moskitoj, kiuj pikante la homojn inokulas mikrorganismojn produktantajn febron) preskaŭ dezertigas tiun vastan ebenaĵon, kiu en multaj partoj estas tre fruktodona. Nun nur la kamparanoj de Sabinlando kaj Abrucoj (it. Sabina, Abruzzi), spite de la mortigaj febroj, maltimas tien subeniri el siaj montoj por akiri panon dum la falĉado.
« Kiel oni vivadas ĉi tie? » — demandis foje en tiu lando vojaĝanto al abrucano tie laboranta, kiu respondis:
« Sinjoro, ĉitie oni mortadas ». —
Tempeo (it. Tempe): valo de Tesalio, fama pro siaj belaĵoj.
El la mitologia fablo, laŭ kiu Saturno manĝegis siajn filojn.
La aero, enhavanta febrajn miasmojn.
La Abrucoj kuŝas inter Adriatika Maro kaj Lazio, kies ĉefurbo estas Romo.
La ŝparitan monon ricevitan kiel rekompencon por lia laboro, kiu kostis al li la vivon.
(Itala Esperanta Revuo 1925-7, p.106