Homoj

Bernardino Ramazzini

La 5-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1714) de la itala (emilia) medicinisto, sciencisto, universitata profesoro kaj verkisto Bernardino Ramazzini (1633-1714)
it.wikipedia.org/wiki/Bernardino_Ramazzini
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
fondinto de medicino de laboro.
Mi sendas al Vikipedio pri la vipriskribaj donitaĵoj, kaj transskribas (kun traduko al la itala) parton de artikolo publikigita en la “Rivista Italiana di Esperanto” (Itala Esperanto-Revuo) 1930-4, p. 99-101.
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 2003, kiu bildigas malfermitan libron, kun maldekstre la portreto de Ramazzini, kaj dekstre la frontpaĝo de lia latinlingva verko “De morbis artificum diatriba” (Diskuto pri la malsanoj de la laboristoj).


(segue traduzione in italiano)

BERNARDINO RAMAZZINI 1633-1714
La labor-patologio ne estas malligebla de la nomo de ĝia fondinto: Bernardino Ramazzini (legu: Ramaccini).
En la verkaro de Ramazzini ni trovas la unuan plenan pritraktadon pri ĉiuj laboristoj. Li ne pritraktis okaze pri malsanoj de iuj laboristoj, sed studis la laboron mem, kiel fonton de malutilo por la sano.
Tiel oni vidas la «fondinton» de la scienca fako, ĉar li ekmontras la gravecon de siaj studoj, konsciante ke ili estas indaj starigi novan fakon en la medicina kampo: «Tiu ĉi verko, – li skribis – kvankam ne perfekta, fariĝos, mi esperas, instigilo por la aliaj kuracistoj, kaj ilia kunlaboro kunhelpos por fari el ĝi plenan traktaton pri tia temo, kiu meritas lokon en la analoj de la medicino».
Naskiĝis Bernardino Ramazzini, la 4-an de Oktobro 1633 en Carpi (legu: Karpi), apud Modena. Li studis en Modena, poste en Parma, kie li atingis medicinan doktorecon la 21-an de februaro 1659. Lertiĝis en Romo, poste li estis komunuma kuracisto en malgrandaj urbetoj apud Romo, kie li ekmalsaniĝis de malario.
Post longa kuracado en la naskiĝa urbo, li translokiĝis al Modena en 1671, kie en 1682 li fariĝis profesoro ĉe la Universitato por la instrufakoj «Medicinaj Elementoj» kaj «Teoria Medicino». Tie li tiel famiĝis, ke en la jaro 1700, la Senato de la Venecia Respubliko vokis lin ĉe la Padovan Universitaton, kaj kiam poste, pro malboneta farto, li petis pri forpermeso, oni respondis al li: «Faru li lecionon laŭplaĉe, kiam li fartos bone, ĉar al la Venecia Respubliko estis jam sufiĉe havi Ramazzini’n, unuarangan profesoron pri praktika medicino, en la Padova Universitato».
Tiel Ramazzini ne forlasis la lernejon, kaj li mortis pro subita malsaniĝo, la 5-an de Novembro 1714, irante al la Universitato por sia leciono, en sia 81-a vivjaro.
La sciencaj verkoj de Ramazzini estas verkitaj en latina lingvo, pure eleganta kun stilo tre agrabla kaj science preciza, kiu enviigas nin pro tiu tempo, kiam la kleruloj ankoraŭ posedis tian belan naturan esperanton, anstataŭ la nuntempa lingva kaoso.
Ramazzini estis vera higienisto, ĉar li studis la medion en kiu la homo vivas, la teron, la epidemiojn, plivastigis la studadon al la malsanoj de bestoj, kaj lasis regulojn pri higiena vivo.
Sed lia senmorta verko, pro kiu li estas pioniro de la homa penso, estas la «De morbis artificum diatriba» (Traktato pri la malsanoj de laboristoj). Presita en Modena en 1700, ĝi havis tuj multnombrajn eldonojn, ĉie en Eŭropo: Utrecht 1703, Venecio 1703, Leipzig 1711, Padova 1713, kaj oni tradukis ĝin nacilingven en Anglujo, en Flandrujo, en Francujo, en Italujo.
La verko de Ramazzini pritraktas ĉiujn profesiajn klasojn de sia tempo, kompreneble laŭ la tiamaj medicinaj konoj.
Ni trovas en tiu verko fundamentajn ideojn, kiuj ankoraŭ nun plene valoras. Tiel la kaŭzojn de domaĝo ĉe la laboristoj, laŭ Ramazzini, oni devas serĉi en du ĉefaj elementoj: 1-e) la laborata ŝtofo, 2-e) la neordaj movoj, la neordinaraj kaj ĝenaj sintenadoj de multaj laboristoj. Sed li ne forgesas aliajn gravajn patogenajn elementojn, nome: la nokta laboro, la varmo, kaj la temperaturaj rapidaj ŝanĝoj, la troa au nesufiĉa lumo, la senĉesa bruo de la laborejo. Eĉ li ne forgesas la apudprofesiajn elementojn: la mizeron, la mankon de pureco, la nesufiĉan nutradon, la netaŭgan loĝejon.
Estas en la verko de Ramazzini rimarkoj, kiuj leviĝas super la tiamaj konoj. Ekzemple, pri kelkaj malsanoj nuntempe klare konataj kiel infektaj aŭ parazitaj, Ramazzini priskribas ilian disvastiĝadon per vortoj, kiujn oni dirus skribitaj de moderna higienisto.
El la anatomia-patologia vidpunkto, li priskribis perfekte la difektojn kaŭzatajn de la enspirado de la pulvoroj, kaj li starigas kun la pulma tuberkulozo rilaton, kiu de la postaj studoj estas plene konfirmita. Do ni trovas en tiu verko klaran vidon de la medicina demando, kun sagaceco, kiu antaŭiras tiatempajn konojn. Sed precipe li montris grandan socian koncepton de la laboro.
La laboro, kiu, eĉ laŭ Biblio estas puno, ja malplaĉas al homo. Plie, kun ĝi estas fatale kunligita malutilo por la sano de la laboristoj, malutilo same trafanta manboriston kaj intelektulon.
Ramazzini pensis pri tia unueco de rilatoj, kaj li ne distingis inter la diversaj profesioj, skribante ankaŭ ĉapitron «De literatorum morbis» (Pri la malsanoj de la beletristoj).
(“Rivista Italiana di Esperanto” 1930-4, p. 99-101)

°°°°°
BERNARDINO RAMAZZINI 1633-1714
La medicina del lavoro non è separabile dal nome del suo fondatore: Bernardino Ramazzini.
Nelle opere di Ramazzini troviamo la prima trattazione completa di tutti i lavoratori. Non trattò occasionalmente delle malattie di alcuni lavoratori, ma studiò il lavoro in sé, come fonte di danno alla salute.
In questo si vede il «fondatore» della disciplina scientifica, perché mostra l’importanza dei suoi studi, consapevole che sono degni di istituire una nuova materia nel campo medico: «Quest’opera – ha scritto – anche se non perfetta, diventerà, io spero, stimolo per altri medici, e la loro collaborazione contribuirà a farne un trattato completo su questo argomento, che merita un posto negli annali della medicina».
Bernardino Ramazzini nacque il 4 ottobre 1633 a Carpi, presso Modena. Studiò a Modena, poi a Parma, dove conseguì la laurea in medicina il 21 febbraio 1659. Fece pratica a Roma, poi fu medico condotto in piccole cittadine presso Roma, dove si ammalò di malaria.
Dopo una lunga cura nella città natale, nel 1671, si trasferì a Modena, dove nel 1682 divenne professore all’Università per le materie «Elementi di Medicina» e «Medicina teorica». Lì divenne così famoso che nel 1700 il Senato della Repubblica di Venezia lo chiamò all’Università di Padova, e quando poi, per la salute precaria, egli chiese di essere dispensato, gli fu risposto: «Faccia lezione a suo piacimento, quando starà bene, perché alla Repubblica di Venezia già basta di avere Ramazzini come professore di primo livello per la medicina pratica all’Università di Padova».
Così Ramazzini non lasciò l’insegnamento, e morì per un malore improvviso il 5 novembre 1714, mentre andava all’Università a fare lezione, a 81 anni.
Le opere scientifiche di Ramazzini sono scritte in latino, in uno stile puro, elegante, molto gradevole e scientificamente preciso, che ci fa invidiare il tempo in cui le persone colte ancora possedevano quel bel naturale esperanto, in luogo dell’attuale caos linguistico.
Ramazzini fu un vero igienista, perché studiò l’ambiente in cui l’uomo vive, la terra, le epidemie, estese lo studio alle malattie degli animali, e lasciò regole per una vita igienica.
Ma la sua opera immortale, per la quale è un pioniere del pensiero umano, è «De artificum morbis diatriba» (Discussione sulle malattie dei lavoratori). Stampato a Modena nel 1700, ebbe subito molte edizioni in ogni parte d’Europa: Utrecht 1703, Venezia 1703, Leipzig (Lipsia) 1711, Padova 1713, e fu tradotta nelle lingue nazionali in Inghilterra, nelle Fiandre, in Francia, in Italia.
L’opera di Ramazzini tratta tutte le categorie professionali del suo tempo, ovviamente secondo le cognizioni mediche dell’epoca.
Troviamo in quest’opera idee fondamentali, che ancora oggi hanno pieno valore. Così la causa del danno nei lavoratori, secondo Ramazzini, va ricercata in due elementi principali: 1) la materia lavorata; 2) i movimenti disordinati e le posture disagevoli di molti lavoratori. Ma non dimentica altri gravi agenti patogeni, quali il lavoro notturno, il calore, gli sbalzi di temperatura, la luce eccessiva o insufficiente, il rumore continuo del luogo di lavoro. Addirittura non dimentica gli elementi paraprofessionali: la miseria, la mancanza di pulizia, l’alimentazione insufficiente, l’alloggio non idoneo.
Nell’opera di Ramazzini ci sono osservazioni che si elevano al di sopra delle cognizioni dell’epoca. Ad esempio, di alcune malattie oggi chiaramente conosciute come infettive o parassitarie, Ramazzini descrive la loro diffusione con parole che si direbbero scritte da un moderno igienista.
Dal punto di vista anatomo-patologico, descrisse perfettamente i danni causati dalla inalazione di polveri, e stabilì con la tubercolosi polmonare una relazione pienamente confermata da studi successivi. Dunque troviamo in quell’opera una chiara visione medica, con una sagacia che precorre le cognizioni del tempo. Ma soprattutto un grande concetto sociale del lavoro.
Il lavoro, che perfino per la Bibbia è una punizione, non piace all’uomo. In più, esso è fatalmente collegato con la nocività per la salute del lavoratore, nocività che colpisce sia il lavoratore manuale che quello intellettuale.
Ramazzini pensò a questa unitarietà di rapporti, e non fece differenze tra le diverse professioni, scrivendo anche il capitolo «De literatorum morbis» (Delle malattie dei letterati).
(“Rivista Italiana di Esperanto” 1930-4, p. 99-101)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *