Homoj

San Giusto (Trieste)

La 3-a de novembro estas la liturgia festotago de Sankta Giusto (elp. Ĝusto; en latino, Iustus, en Esperanto, Justo), Patrono de Triesto
it.wikipedia.org/wiki/Giusto_di_Trieste
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Verdire, la festo falus la 2-an de novembro, en la datreveno de la martirigo de la Sanktulo en la jaro 303; tamen, ekde 1919 en Triesto (nur en Triesto!) la festo estis delokita al la 3-a de novembro, oficiale por eviti la koincidon kun la Memortago de la Mortintoj, sed pli probable por igi la religian festotagon koincida kun la dato (3-a de novembro 1918, precize antaŭ unu jarcento) kiam, fine de la unua mondmilito, la unua itala militsipo (“Audace”) ankriĝis en la haveno de Triesto
it.wikipedia.org/wiki/Audace_(torpediniera)
(ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto),
ĉe moleo, kiu pro tio estis renomita “Audace”, sed kiun triestanoj daŭre nomas “San Carlo”.
Giusto estis martirigita en Triesto ĉar li ne volis obei la ordonon de imperiestro Diokleciano, oferi al la paganaj diaĵoj; murdite, li estis ĵetita en la maron, ligita je pezaĵoj, kiuj lin trenis al la fundo; sed poste la ligiloj malligiĝis, kaj la korpo resupriĝis, kaj atingis la plaĝon. Ĝi estis sepultita apud la loko de retrovo; post multaj jarcentoj, sur monteto, kie pli frue estis pagana templo, estis konstruita malgranda preĝejo por gastigi la restaĵojn de la Sanktulo; komence de la 14-a jarcento, la preĝejeto estis kunigita al tiu apuda dediĉita al Sankta Maria Patrino de Dio, kune formante tiun, kiu nun estas la Katedralo de Triesto
it.wikipedia.org/wiki/San_Giusto_(Trieste)
(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto).
Mi amas Trieston, kaj mi rekonas min en ĉi tiuj versoj de Umberto Saba:

Trieste ha una scontrosa
grazia. Se piace,
è come un ragazzaccio aspro e vorace,
con gli occhi azzurri e mani troppo grandi
per regalare un fiore;
come un amore
con gelosia.

Triesto havas malafablan
ĉarmon. Se ĝi plaĉas,
ĝi estas kiel knabaĉo akra kaj vorema,
kun lazuraj okuloj kaj manoj tro grandaj
por donaci floron;
samkiel amo
kun ĵaluzo.

Mi amas Trieston ankaŭ pro ĝiaj veteraj apartaĵoj (aŭ ĉu malgraŭ ili?), precipe pro la impeta norda vento “bora” (kripligo de “Borea”, ĉar ĝi venas de nord-oriento; praktike, ĝi venas de Slovenio/ Kroatio, tiel ke en la friula lingvo unu el ĝiaj nomoj estas “vint sclav”, tio estas “slava vento”). Ĝi estas vento, kiu forbalaas ĉion, ĉu bone ĉu malbone: ne nur arbojn kaj kamentubojn, sed ankaŭ la malpuran aeron; tiom impeta, ke ventmuelejo, starigita ĝuste en “via del molino a vento” (strato de la ventmuelejo)
www.trieste-di-ieri-e-di-oggi.it/tag/trieste-via-del-molino-a-vento/
rezistis nur malmultaj jarojn, antaŭ ol esti detruata de la ventopuŝoj (ĉio supermezura estas terura!).
Onidire, la norda vento influas sur la karaktero de la triestanoj, en du tute kontraŭaj manieroj: unuflanke, en la triesta dialekto “imborezà” (invadita de norda vento) indikas personon superekscititan, hiperaktivan (kaj mi aldonas, ke laŭ kelkaj, pro sia korelverŝemo triestanoj estas “la sudanoj de nordo”); aliflanke, ŝajnas, ke tiu norda vento povas havi ankaŭ depriman efikon, tiom ke oni klarigas per ĝi la introvertitan sintenon de iuj personoj, aparte James Joyce (1882-1941)
eo.wikipedia.org/wiki/James_Joyce
(pri kiu mi parolos en alia okazo)
kaj Italo Svevo (1861-1928)

Italo Svevo


(pri kiu Giampiero Mughini verkis belegan libron, “In una città atta agli eroi e ai suicidi – Trieste e il caso Svevo”, “En urbo taŭga por herooj kaj sinmortigantoj – Triesto kaj la afero Svevo”, Bompiani, Milano 2011).
La originaleco de Triesto, paradokse, kuŝas en ĝia manko de originaleco, en la senco, ke ĝi estas miksaĵo de kulturoj, de lingvoj, de religioj: sufiĉas pensi, ke en Triesto estas 7 malsamaj tombejoj, por respondi al la malsamaj bezonoj de la loĝantaro; kaj la memortabulo pri Imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio
eo.wikipedia.org/wiki/Maria_Tereza_de_A%C5%ADstrio
estas skribita en 16 lingvoj.
Pri tio, mi transskibas (en la triesta dialekto, en mia proza laŭvorta traduko al la itala kun klarigaj notoj, kaj en la traduko al Esperanto de Edvige Tantin Ackermann kaj Elda Doerfler), la poeziaĵon “Sangue triestin” (Triesta sango) de Laura Borghi Mestroni, kiu bone prezentas la kosmopolitan triestan realon (el “Quando fiorissi el mandorlo… poesie triestine in Esperanto” – Kiam ekfloras la migdalarbo… triestaj poeziaĵoj en Esperanto, Associazione Esperantista Triestina, Trieste 2015).
Mi aldonas du fotojn, faritajn je interdistanco de 70 jaroj, kiuj montras du nekutimajn spektaklojn, videblajn dum vintro en Triesto:
– la efikojn de la norda vento “bora” (en februaro 1942, nemulte antaŭ mia naskiĝo);
– la marajn ondojn galciiĝintajn en la haveno pro la frosto (la 12-an de februaro 2012, kiam mi deĵoris en Triesto).


SANGUE TRIESTIN

Mio pare patoco, mia mare furlana,
e nona paterna po’ xe carinziana,
bisnonno, sicuro el iera polacco,
su moglie defonta, vigniva del tacco (1).
Ma nona de nona, mi son “Debegnac” (2),
de sbris col francese ga avu el patatrac,
de Napolion xe restai impatai
con mule nostrane parechi soldai.
La suocera zerto, xe proprio ungherese,
la magna con paprika fin le zariese.

Per questo el cudic la ga sempre mia moglie,
se pur la ga el pare che vien de Hrastovljie (3),
mia nora xe inveze ‘na grega corfiota,
ebreo ghe xe el pare, la mare cesota.
Che raza che semo? Ma ciò, fiol de un can,
te senti, jebenti (4), che parlo italian!
E in quanto a caratere estro e morbin,
per marca de fabrica son Triestin.

Laura Borghi Mestroni
(“Quando fiorissi el mandorlo…
Kiam ekfloras la migdalarbo…”,
AET, Trieste 2015, p. 54)

“Tacco”: la regione meridionale italiana Puglia, che ricorda il tacco dello “Stivale” italiano.
Debegnac: personaggio tipico del giornale satirico triestino “La Cittadella”.
(3) Hrastovljie, in italiano Cristoglie: villaggio sloveno dell’Istria settentrionale, a 25 km da Capodistria/ Koper.
(4) Jebenti: storpiatura di una scurrile esclamazione slovena (“jebem ti mater”).

°°°°°

SANGUE TRIESTIN

Mio padre triestino autentico, mia madre friulana,
e la nonna paterna poi è carinziana,
il bisnonno, di sicuro era polacco,
sua moglie defunta, veniva dal tacco (1).
La nonna di mia nonna, sono “Debegnac” (2),
per caso con il francese ha fatto il patatrac,
di Napoleone son rimasti impattati
con le ragazze nostrane parecchi soldati.
La suocera, certo, è proprio ungherese,
mangia con la paprika perfino le ciliegie.

Per questo il diavolo ha sempre mia moglie,
sebbene abbia il padre che viene da Hrastovlje (3),
mia nuora è invece una greca di Corfù,
ebreo è il padre, la madre bigotta.
Che razza siamo? Ma via, figlio d’un cane,
lo senti, jebenti (4), che parlo italiano!
E in quanto a carattere, estro e vivacità,
per marchio di fabbrica sono Triestino.

Laura Borghi Mestroni, trad. Antonio De Salvo
(“Quando fiorissi el mandorlo…
Kiam ekfloras la migdalarbo…”,
AET, Trieste 2015, p. 54)

“Tacco”: la regione meridionale italiana Puglia, che ricorda il tacco dello “Stivale” italiano.
Debegnac: personaggio tipico del giornale satirico triestino “La Cittadella”.
(3) Hrastovljie, in italiano Cristoglie: villaggio sloveno dell’Istria settentrionale, a 25 km da Capodistria/ Koper.
(4) Jebenti: storpiatura di una scurrile esclamazione slovena (“jebem ti mater”).

°°°°

TRIESTA SANGO

Paĉjo aŭtente triesta, panjo friula,
patra avino ja el Karintio,
praavo, certe polo li estis,
lia forpasinta edzino, venis el “Kalkanumo” (1).
Tamen avino de avino, mi estas “Debegnac” (2),
hazarde kun franco havis kraŝon,
de Napoleono kun niaj ulinoj enkaptiĝis pluraj soldatoj.
La bopatrino certe, estas tute hungara,
eĉ ĉerizojn kun papriko ŝi manĝas.

Tial la diablon mia edzino havas ene ĉiam,
malgraŭ ke ŝia patro devenas el Hrastovlie (3),
mia bofilino cetere estas korfua grekino,
juda ŝia patro, bigota la patrino.
El kiu raso ni estas? Hej, hundaĉfil’,
ĉu vi ne aŭdas, jebenti (4), ke itale parolas mi!
Kaj rilate al karaktero, fantazio kaj vervo,
pro fabrika marko mi estas Triestan’.

Laura Borghi Mestroni
trad. Edvige Tantin Acketmann/ Elda Doerfler
(“Quando fiorissi el mandorlo…
Kiam ekfloras la migdalarbo…”,
AET, Trieste 2015, p. 55)

Kalkanumo: itale “Tacco”: ĝi indikas la sud-orientan italan regionon Apulio (similan al kalkanumo de la itala “Boto”).
Debegnac: tipa rolantino de la triesta satira gazeto “La Cittadella”.
(3) Hrastovlie, en la itala Cristoglie: slovena vilaĝo situanta en norda Istrio, je 25 km de Koper/ Capodistria.
(4) Jebenti: kripligo de vulgara slovena esprimo (“Jebem ti mater”).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *