Homoj

Ugo Foscolo – Pri la tomboj

La 6-a de februaro 2018, parolante pri la itala (grekdevena) poeto kaj verkisto Niccolò Foscolo, konata kiel Ugo Foscolo (1778-1827)
eo.wikipedia.org/wiki/Ugo_Foscolo

Ugo Foscolo


mi diris, ke la duan de novembro, en la Memortago de la Mortintoj, mi prezentos lian plej faman poemon, “De’ Sepolcri” (Pri la Tomboj). Mi plenumas mian promeson.
La itala teksto estas legebla ĉe
it.wikisource.org/wiki/Dei_Sepolcri
Mi transskribas la tutan tradukon al Esperanto, de Luigi Minnaja, publikigitan komplete en aparta broŝuro en 1970, kaj parte (versoj 213-295) en la “Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano 1987, p. 306-309. En la sama “Itala Antologio” estas publikigita ankaŭ (p. 305-306) la traduko de versoj 1-40 de Giordano Azzi.
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1932, kun portreto de Foscolo.


PRI LA TOMBOJ

 

Ĉe l’ ombro de l’ cipresoj kaj en l’ urnoj

konsolataj de plor’ ĉu estas dormo

de l’ morto malpli peza? Kiam Suno

por mi ne plu al tero fekundigos

ĉi familion de bestar kaj herboj,

kaj kiam antaŭ mi ne plu dancados

l’ estontaj horoj flate esperigaj,

nek aŭdos mi de vi, amiko, verson

kun morna harmonio ĝin reganta,

nek plu en mia kor’ spirit’ parolos

de l’ virgaj Muzoj kaj de l’ amo pura,

sola konsol’ al mia vivo vaga,

kiom kompensos min postmorte ŝtono,

kiu distingas miajn de l’ sennombraj

ostoj, kiujn mort’ semas en la mondo?

Ja vere, Pindemonte! Eĉ l’ Espero,

lasta Diin’, forlasas tombojn; ĉion

en sia nokt’ la forges’ envolvas;

kaj ĉion laborema fort’ lacigas

de mov’ al movo; homon, liajn tombojn

kaj la aspektojn lastajn kaj ruinojn

de l’ tero kaj ĉiel’ la tempo ŝanĝas.

 

Sed kial antaŭtempe la mortulo

de si deprenos l’ iluzion, kiu

ĉe l sojlo de Hadeso lin haltigas?

Ĉu li ne vivas eĉ subtere, kiam

mutos por li la harmoni’ de l’ tago,

se dolĉaj zorgoj povos de l’ karuloj

en menso veki ĝin? Ĉiela estas

ĉi interŝanĝo de amemaj sentoj,

ĉiela doto en la homoj; ofte

per ĝi ni vivas kun amik’ mortinta

kaj li kun ni, se l’ pia tero, kiu

infano prenis lin kaj nutris, lastan

al li azilo en patrina sino

donante, igas sanktaj la relikvojn

kontraŭ l’ insulto ŝtorma kaj de l’ homa

pied’ profana, kaj se ŝtono gardas

la nomon, kaj parfuma arb’ amika

per dolĉaj ombroj la cindrojn konsolas.

Nur kiu amajn sentojn ne postlasas,

malmulte ĝojas pri la urno, kaj se

li pensas pri l’ postmorta tempo, vagi

li vidas tra l’ Infer’ spiriton sian,

aŭ savon serĉi sub flugiloj grandaj

de l’ Di-pardono: sed li sian polvon

forlasas al urtikoj de dezerta

grundo, kie nek preĝas amantino

nek soleca iranto aŭdas spiron,

kiun el tomb’ eligas la Naturo.

 

Ja nova leĝo trudas nun la tombojn

for de l rigardoj piaj, sen la nomo

de la mortintoj. Kaj sen tombo kuŝas

via pastro, Talia; en mizero,

al vi kantante, laŭron li edukis

kun longa amo, kaj li vin kronadis;

kaj vi per rid’ ornamis liajn kantojn,

kiuj lombardan ĝuemulon skurĝis,

al kiu dolĉas nur muĝad’ de l’ bovoj,

kiuj el l’ Addaj grotoj kaj Ticinaj

lin per distroj kaj manĝoj feliĉigas.

Kie vi estas, Muzo? Mi ne sentas

odoron ambrozian, vian signon,

inter ĉi plantoj, kie mi sopiras

mian patrinan hejmon. Kaj vi venis,

al li ridetis sub tilio, kiu

nun kun klinitaj frondoj treme vibras,

ĉar ĝi ne kovras l’ urnon de l’ oldulo,

al kiu ĝi trankvilon ombran donis.

Ĉu vi serĉadas inter plebaj tomboj

vagante, kie dormas sankta kapo

de Parini? Al li ne metis ombrojn

en siaj muroj la lasciva urbo,

de kastritaj kantistoj alloganto,

nek ŝtonon, nek skribaĵon; eble l’ ostojn

ruĝigas, per hakita kap’, ŝtelisto

lasinta sur la eŝafod’ la krimojn.

Vi vidas raspi meze de la veproj

la hundon forlasitan, vagadantan

sur la tomboj malsatan ululante;

kaj el krani’ eliri, kien Luno

fuĝis, l upupon, kaj flugadi super

la krucoj disaj tra l’ kampar’ funebra,

kaj per singulto trista akuzadi

la stelojn, kiuj sian pian lumon

sendas al forlasitaj tomboj. Vane,

Diin’, vi petas sur poeton vian

roson de l’ nokto. Ve! sur la mortintoj

flor’ ne naskiĝas ja, se ne honoras

ĝin homaj laŭdoj kaj amema ploro.

 

De kiam nuptoj, tribunal’, altaroj

igis la homajn bestojn kompatemaj

pri si mem kaj aliaj, la vivuloj

prenis el bestoj kaj aer’ malbona

la mizerajn restaĵojn, kiujn portus

al novaj formoj la Natur’ per ŝanĝoj.

Atestantoj de glor’ estis la tomboj,

altaroj por la filoj; orakolis

el tie hejmaj Laroj, kaj timata

estis la ĵur’ sur polvo de la avoj:

ja kulto, kiun, kun diversaj ritoj,

patrujaj virtoj kaj piec’ parenca

dum longa jarovico transsendadis.

Ne ĉiam tombaj ŝtonoj al la temploj

formis la plankon; nek l’ incenso mikse

kun kadavra fetoro la preĝantojn

infektis; nek la urboj estis mornaj

pro bildoj de skeletoj: la patrinoj,

saltante dum la dormoj pro teruro,

la nudajn brakojn sur l’ amatan kapon

de l’ beb’ etendas, por ke ĝin ne veku

la longa ĝemo de mortinta homo,

kiu de l heredantoj petas preĝon

el la sanktejo. Sed cipresoj, cedroj,

zefirojn plenigante per aromoj,

etendis daŭran verdon super l’ urnojn

kiel memoron daŭran, kaj valoraj

vazoj entenis piajn larmojn votajn.

L’ amikoj rabis de la Sun’ fajreron,

kiu prilumu la subteran nokton,

ĉar l okuloj de l hom serĉas mortante

la Sunon; ĉiuj brustoj la suspiron

lastan al lumo foriranta sendas.

Verŝante purig-akvon, la fontanoj

kreskigis amarantojn kaj violojn

sur la funebra grundo; kiu sidis

por verŝi lakton kaj rakonti penojn

siajn al mortintoj karaj, flaris

parfumon de aero Elizea.

Pieca iluzi’, iganta karaj

al la britaj knabinoj eksterurbajn

tombejojn, kien ilin portas amo

al la patrin’ perdita, kie ili

preĝis, por ke l’ Genioj la revenon

favoru de l’ bravulo, kiu per masto

de l’ ŝip’ venkita faris al si ĉerkon.

Sed kie dormas la heroaj sentoj

kaj al civila vivo nur instigas

riĉo kaj timo, neutila pompo

kaj eĉ malbonaŭguraj Orko-bildoj

estas steleoj kaj marmoraj verkoj.

Jam la popol’ nobela, riĉa, klera,

dekor’ kaj menso al itala regno,

en la luksaj palacoj havas tombon

dumvive jam, kun nura laŭd’ blazonoj.

Al ni pretigu morto ripozejon,

kaj finfine la destino ĉesu

persekutadi, kaj amikoj prenu

ne de trezor’ heredon, sed korvarmajn

sentojn kaj de libera kant l ekzemplon.

 

Al noblaĵoj l’ animon fortan gvidas

la urnoj de l’ fortuloj, Pindemonte;

kaj bela, sankta al fremdulo igas

la grundon ilin gastigantan. Kiam

mi vidis monumenton de l’ grandulo,

kiu, hardante sceptron de l’ regnestroj,

forigas ĝiajn laŭrojn, kaj malkaŝas,

kiom da plor’ ĝi kaŭzas kaj da sango;

kaj la tombon de tiu, kiu levis

en Rom Olimpon novan; kaj de tiu,

kiu turniĝi vidis sub la volbo

etera pliajn mondojn prilumatajn

de l’ fiksa Sun’, montrante tiel l’ astrajn

vojojn al la Anglo, kiu plu esploris;

vi beata, mi kriis, pro l’ feliĉaj

aeroj vivigantaj, kaj pro l’ akvoj,

kiujn al vi surverŝas Apenino!

Gaja je via spir’ la Luno vestas

per ege klara lum’ montentojn viajn

pro uvrikolto festajn, kaj la valoj

riĉaj je domoj kaj olivarbejoj,

mil florparfumojn sendas al ĉielo:

unua vi, Florenco, aŭdis kanton

balzaman al koler’ de l’ Gibelino

fuĝanta; vi gepatrojn karajn donis

kaj lingvon al la dolĉa lip’ lirika,

kiu Amoron nudan en Grekujo

kaj Romo, per purec’ vualigante,

redonis sinen al Ĉiel-Venusa:

sed pli beata, ĉar en templo kune

vi la italajn glorojn gardas, solajn

ŝajne, de kiam sendefendaj Alpoj

kaj alterna potenc’ de l’ homaj sortoj

armilojn kaj havaĵojn al vi rabis,

altarojn, regnon, krom memoro, ĉion.

Ĉar, se esper’ de gloro al kuraĝaj

spiritoj kaj al Italujo brilos,

ĉi ŝtonoj estos bonaŭguraj. Ofte

al ili venis por inspir’ Viktoro.

Kontraŭ patrujaj dioj mute vagis

li, kie Arno plej dezertas, kampojn,

ĉielon rigardante; kaj, ĉar zorgojn

liajn neniu vivoform’ mildigis,

restadis li ĉi tie. En mieno

li havis mortopalon kaj esperon.

Kun ĉi granduloj loĝas li eterne:

je am patruja l ostoj vibras. Vere!

El tiu sankta pac’ Diaĵo spiras:

ĝi kontraŭ Persoj, Maratone, kie

Aten’ konsekris al herooj tombojn,

nutris bravecon grekan kaj koleron.

Veloŝipisto mare sub Eŭbeo

vidis en la mallum’ fajrerojn flagri

de kaskoj kaj de kunfrapantaj glavoj,

ŝtiparojn kun vaporo fajra, vidis

militist-ombrojn brilajn je armiloj

serĉi batalon; ĉe l’ terur’ de l’ noktaj

silentoj disverŝiĝis tra la kampoj

tumulto de falangoj kaj trumpetaj

sonoj, kaj kurpuŝado de ĉevaloj

piedfrapantaj kaskojn de l’ mortantoj,

ploro kaj himnoj, kaj de l’ Parcoj kanto.

Feliĉa vi, ĉar vastan ventoregnon

vi, Hipolit’, junaĝa trakuradis!

Kaj, se l’ piloto vin direktis ŝipe

trans l’ insulojn Egeajn, pri antikvaj

faktoj vi certe aŭdis soni bordojn

de Helesponto, kaj muĝegi maron,

l armilojn de Akilo transportantan

sur tombon de Ajakso; al bravuloj

la glorojn kun justec disdonas Morto;

nek ruza cerbo, nek favor de reĝoj

por l’ Itakano la armilojn gardis,

ĉar de l’ ŝipo vaganta ilin rabis

l’ ondo skuata de l’ inferaj dioj.

Kaj min, pro l’ tempoj kaj honordeziro

tra fremda gento daŭre vagadantan,

por vivigi heroojn voku Muzoj,

la penson animantaj de la homoj.

Ili la tombojn gardas, kaj se l’ tempo

forblovas per flugiloj siaj frostaj

eĉ la ruinojn, Muzoj la dezertojn

gajigas per la kant’, kaj harmonio

venkas de mil jarcentoj la silenton.

Kaj nune en Troado senkultura

eterne brilas lok’ al pilgrimantoj,

eterne pro la Nimfo, kiu naskis,

kaj estis edzo Zeŭs’, Dardanon filon,

de kiu venis Trojo, Asarako,

la kvindek filoj kaj la Jula gento.

Tial, kiam Elektra aŭdis Parcon,

kiu ŝin vokis de la vivo tera

al Elizeaj ĥoroj, Zeŭson petis

ŝi per la lasta spiro: “Se – ŝi diris –

al vi plaĉis harar’, vizaĝo miaj,

kaj la maldormoj dolĉaj, kaj pli bone

min ne premias volo de la fatoj,

gardu almenaŭ l’ amikinon mortan,

ke de Elektra via restu famo”.

Dum tia preĝ’ ŝi mortis. Kaj ĝemadis

la Dio; kapklinante, li de l’ haroj

pluvigis ambrozion sur la Nimfon,

la korpon sanktigante kaj la tombon.

Kuŝadis tie Erikton’, la cindro

dormas de l’ justa Ilo; Trojaninoj

malplektis harojn, vane petegante

l’ edzojn deteni la minacan faton;

tien Kasandra, kiam ŝin dirigis

Diaĵ’ enbrusta pri la fin’ de Trojo,

venis; al l’ ombroj kantis ŝi amkanton,

kaj alkondukis nevojn, kaj la aman

lamenton ŝi lernigis al la knaboj.

Kaj si ĝemante diris: “Se el Argo,

kie vi de Ulis’ kaj Tideido

ĉevalojn paŝtos, la ĉiel’ permesos

al vi revenon, vane la patrujon

serĉados vi! La muroj, verk’ de Febo,

tiam sub la ruinoj propraj fumos.

Sed en ĉi tomboj loĝos la Penatoj

de Trojo; doto estas ja de l’ Dioj

fieran nomon gardi en mizero.

Vi, palmoj kaj cipresoj, enplantataj

de l’ bofilinoj de Priam’, kreskontaj,

ve, per vidvinaj larmoj akvumataj,

protektu miajn patrojn: kiu pie

la sanktajn frondojn ne difektos hake,

malpli funebros pro parencaj mortoj

kaj per man’ pura tuŝos la altaron.

Protektu miajn patrojn. Iutage

blindulon vidos vi almoze vagi

sub viaj tre antikvaj ombroj, palpe

eniri tombojn, kaj brakumi l’ urnojn

kaj demandadi. Ĝemos tiuj kavoj

sekretaj, kaj la tuta tomb’ rakontos:

du fojojn Iliono detruita

kaj du rekonstruita lukse brila

por plibeligi la trofeon lastan

al fataj Paleidoj. La aedo,

pacigante per kant’ l’ animojn tristajn,

la grekajn princojn eternigos ĉie

tra l’ mondo, kiun Ocean’ ĉirkaŭas.

Kaj vi, Hektoro, plorhonoron havos,

kie sangon verŝitan por patrujo

oni prilarmos sankte, kaj dum Suno

brilados super malfeliĉoj homaj”.

Ugo Foscolo, trad. Luigi Minnaja

(“Pri la tomboj”, 1970)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *