Eventoj

Halloween

De kelkaj jaroj, ankaŭ en Italio (samkiel en multaj aliaj landoj) fariĝas pli kaj pli festata “Halloween” (Haloveno), kiu ne estas kristana festo, malgraŭ la nomo.
La termino “Halloween” estas mallongigo de la angla “All Hallow’s Evening”, tio estas: Vespero de Ĉiuj Sanktuloj; sed ĝi havas nenion komunan kun la kristana festo de Ĉiuj Sanktuloj, ĉar ĝi estas derivaĵo el la kelta (pagana) festo “Samhain” (el la vortoj sam = fino kaj fuin = somero, do fino de somero kaj komenco de vintro), dum kiu oni festis la fekundecon de la Tero kaj de la virinoj kaj ĉia konduto estis permesita, iom kiel en Karnavalo. Maskado per haŭto de mortigitaj bestoj kaj portado de iliaj kapoj celis timigi la malbonajn spiritojn, kiuj okaze de Haloveno vagadis sur la tero kaj malbonfaris al vivantoj. La kutimo de “Trick or treat” (ŝercon aŭ donaceton, ruz’ aŭ amuz’) havis la celon bonvoligi la animojn de mortintoj, por ke ili ne malbonfaru al la vivantoj. La kutimo de kukurbo kun ene kandelo estas kompreneble pli posta, ĉar kukurbo venas el Ameriko; eble ĝi estas en ligo kun la celo lumigi la vojon al sorĉistinaj kunvenoj.
Haloveno hodiaŭ troviĝas inter la plej popularaj kaj plej komercaj paganaj festotagoj je tutmonda skalo, kaj serioze konkurencas kun la kristana festotago de Ĉiuj Sanktuloj (je la unua de novembro) kaj la kristana Memortago de Mortintoj (je la dua de novembro); ĝi estas ankaŭ nomata “Nokto de la sorĉistinoj” (pro la rolo, kiun en ĝi ludas sorĉistinoj, kion ajn oni sub tio komprenas), kaj “Internacia Tago de Magio”.
Haloveno disvastiĝis en Usono pro la amasa migrado de irlandanoj kaj skotoj en la jaroj 1840-1844; la enmigrintoj ne nur konservis sian tradicion festi Halovenon, sed ankaŭ plivastigis ĝin al aliaj popoloj; de Usono, la modo transiris al la tuta mondo, kuntrenante grandajn ekonomiajn interesojn.
La katolika Eklezio malakceptas Halovenon, ĉar tiu strebas al sinkretismo inter kristanismo kaj paganismo, instigas intereson pri okultismo kaj spiritismo, deturnas de la medito pri la forpasemo de la vivo, kaj neas ameman ligon inter mortintoj kaj vivantoj (laŭ la kristana kredo pri “komuneco de la sanktuloj”, tio estas, konstanta kunuleco de la fideluloj vivantaj kaj mortintaj, ne nur en unu tago en la jaro).
Persone, mi malŝatas Halovenon, ne nur ĉar ĝi estas kutimo transprenita pro komercaj kialoj, sed precipe ĉar ĝi bildigas la mortintojn kiel hororajn fantomojn, kiujn oni devas deturni per donacoj (laŭ la rekantaĵo “Trick or treat”,“ruz’ aŭ amuz’”).
Cetere, la ideo pri ligo inter vivantoj kaj mortintoj ne estas kristana “inventaĵo”.
Ekzemple, en la malnovgreka kaj en la romia mondo (sed ankoraŭ nun en la itala Sudo), estis kutimo fari funebran manĝon post la funebrajoj; estas konate, pri tio, ke la itala vorto “maccheroni” (makaronioj) probable devenas el la malnovgreka vorto “makàrios”, tio estas “beatulo”, ĝuste en rilato kun la funebraj manĝoj.
En Sicilio (mi estas laŭdevene siciliano), probable pro greka influo, la infanoj ricevas donacojn ĝuste en la Tago de la Mortintoj, ĉar oni kredas, ke en la nokto de Ĉiuj Sanktuloj (inter la unua kaj la dua de novembro) la mortintoj portas donacojn al siaj etaj parencoj. Estas interese, ke la malgrandaj siciliaj dolĉaĵoj de la “Tago de la Mortintoj”, kiujn oni donacas al la infanoj, havas homan formon kaj nomojn kiajn “ostoj de mortintoj”, “etaj animoj de mortintoj”… Tial, la siciliaj infanoj lernas ne timi la mortintojn (cetere, on ne timu ilin, ĉar – kiel diras itala proverbo – “fanno del male i vivi, non i morti”, “ne mortintoj, sed vivantoj malbonfaras”).
Mi aldonas kvar el la multaj poŝtmarkoj pri Haloveno, respektive de Aŭstrio, Belgio, Francio kaj Usono.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *