La 30-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1961) de la itala (piemonta) economikisto, universitata profesoro, ĵurnalisto kaj politikisto Luigi Einaudi (1874-1961)
eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Einaudi
dua Prezidanto de la Itala Respubliko (efektive unua, se oni konsideras, ke lia antaŭulo, Enrico De Nicola, propre dirite ne estis “Prezidanto de la Respubliko”, sed “Provizora Ŝtatestro”).
Mi transskribas, kun traduko al la itala, kion mi skribis por la elsendo en Esperanto de Radio Roma de la 31-a de marto 1974, okaze de la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Luigi Einaudi, kaj aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 1974, laŭ skizo de Vittorio Nicastro, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Luigi Einaudi;
– la italan poŝtmarkon de 1976, laŭ skizo de A. Ferrari, pro la 30-jara datreveno de la Itala Respubliko, kun la portretoj de la unuaj 6 Respublikaj Prezidantoj (Luigi Einaudi estas la dua en la unua vico);
– la italan poŝtmarkon de 2012, laŭ skizo de Silvia Isola, honore al Luigi Einaudi (fone, la Kvirinala Palaco en Romo, sidejo de la Prezidanto de la Itala Respubliko);
– la foton de la 13-a de majo 1952, pri kiu oni parolas en la artikolo (de maldekstre: Modesto Carolfi, Giuseppe Zacconi, Corrado Grazzini, Alma Boncore Musella, Vincenzo Musella, Raffaele Bagnulo, Luigi Einaudi, Adelaide Antonelli Kohler, Ascenzio Blasimme, Luigi Minnaja, Nicola Minnaja, Otello Nanni).
(Segue traduzione in italiano)
OMAĜO AL LUIGI EINAUDI
La 23-an de marto 1974 la Itala Poŝto eldonis 50-liran poŝtmarkon, memore al 1a 100-jara datreveno de la naskiĝo de Luigi Einaudi, ekonomikisto kaj politikisto, iama Prezidanto de la Itala Respubliko.
Naskiĝinte en la nordokcidenta regiono Piemonto, Luigi Einaudi magistriĝis pri juro apenaŭ 21-jara, kaj akiris la katedrojn pri scienco de financoj kaj pri politika ekonomiko en la Universitatoj de Torino kaj Milano. En 1926, li devis forlasi la universitatan instruadon, por ne ĵuri fidelecon al la faŝisma reĝimo. Li kunlaboris al pluraj revuoj kaj ĵurnaloj, italaj kaj eksterlandaj (inter kiuj la prestiĝaj “Corriere della Sera”, “La Stampa” kaj “The Economist”), estris la revuon “La riforma sociale” (La socia reformo) pli poste malpermesitan, fondis la “Rivista di storia economica” (Revuon pri ekonomika historio), malpermesitan en 1943).
Dum la faŝisma epoko, Luigi Einaudi kondutis opozicie, fidela al siaj liberalaj idealoj. Persekutita de la nazia polico dum la germana okupado, li rifuĝis al Svislando, de kie li revenis en 1944.
Nomumita Registo de la Itala Banko, li estis elektita por la Asembleo, kiu devis prepari la novan Konstitucion,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/01/costituzione-italiana/
kaj aktive partoprenis en ĝiaj laboroj.
En 1947, Einaudi estis nomumita Ministro pri Budĝeto, kaj efektivigis inciatojn, kiuj sukcesis bremsi la tiaman inflacion kaj firmigi la aĉetopovon de la itala liro.
La 11-an de majo 1948, Einaudi estis elektita Prezidanto de la Itala Respubliko; li plenumis sian oficon kun firma modereco kaj prudenta diskreteco; fine de la Prezidanteco, en 1955, li fariĝis dumviva Senatano. Li mortis en 1961.
Luigi Einaudi estis konvinkita subtenanto de la liberalaj ekonomikaj principoj, kaj liberala en politiko; li kontraŭstaris ĉiujn formojn de protektado kaj de monopolo, kaj same batalis kontraŭ socialismo kaj faŝismo. Fervora eŭropisto, Einaudi subtenis la kreadon de Eŭropa Ekonomia Komunumo, kaj aŭspiciis Eŭropan Federacion, kiu limigu la naciajn suverenecojn favore al supernacia povo.
Kiel studanto de ekonomikaj kaj financaj problemoj, kiujn li pritraktis en pluraj verkoj, Einaudi estas ankoraŭ nun alte aprecata: kaj oni daŭre citas lian ekzemplon, kiam oni parolas pri la iniciatoj, kiujn oni devus alpreni por bremsi inflacion (tamen, ĉi-rilate, estas kurioze noti, ke siajn sugestojn por bremsi inflacion, Luigi Einaudi pritraktis en libro titolita “Senutilaj predikoj”…).
La celebrado de la jarcenta datreveno de la naskiĝo de Luigi Einaudi havas specialan signifon por la Esperantistoj, ĉar Einaudi rigardis al Esperanto kun aparta simpatio.
Kiel oni povas konstati legante malnovajn jarkolektojn de la itala revuo “L’Esperanto”, plurfoje Einaudi montris sian favoron al la internacia lingvo.
En la numero 15, de majo/ junio 1952, oni povas vidi foton kun titolo: “La Ŝtatestro akceptas gravulojn de la Esperanto-movado”. La klarigo diras, interalie: “Advokato Raffaele Bagnulo, Prezidanto de la Organiza Komitato de la 24.a Nacia Esperanto-Kongreso (en Bolonjo), la 13.an de majo 1952 prezentis al la Prezidanto de la Itala Respubliko, Lia Ekscelenca Moŝto Luigi Einaudi, grupon de konataj italaj esperantistoj, kiuj omaĝe donacis al li tri librojn arte binditajn: la tradukon de la “Historio de Kristo” de Papini, tiun de “Koro” de De Amicis, kaj la “Originala Verkaro”-n de Zamenhof.
La Prezidanto akceptis la grupon kun aparta simpatio, kaj restis kun ĝi preskaŭ duonhoron, vigle interesiĝante pri la historio, la strukturo kaj la disvastiĝo de Esperanto en la diversaj landoj de la mondo, laŭdante la agadon pacan kaj fratigan de la esperantistoj. Fine de la aŭdienco, li kompleze konsentis, ke oni fotu lin meze de la ĉeestantoj, por memorigi la eventon.
Ĉi tiu renkontiĝo konsistigas iusence kompletigon de la flataj vortoj, per kiuj la Ŝtatestro akompanis la akcepton de la Prezidanteco de la Honora komitato de le 24-a Nacia Esperanto-Kongreso”.
En la posta numero 16-17 de la sama revuo “L’Esperanto” (julio/ oktobro 1952), oni povas legi la tekston de telegramo sendita de Luigi Einaudi al la 24.a Itala Esperanto-Kongreso. Jen ĝi:
“MENTRE I FEDELI DELL’ESPERANTO CONVENGONO IN BOLOGNA IN UN COMUNE ANELITO DI OGNOR PIÙ CONCRETE AFFERMAZIONI DEL LORO MOVIMENTO TENGO A FAR GIUNGERE AI CONGRESSISTI TUTTI INSIEME CON IL MIO AUGURALE SALUTO QUEL TRIBUTO DI SCHIETTA SIMPATIA CHE VA RESO A QUANTI DANNO GENEROSA OPERA PER L’AVVICINAMENTO DEI POPOLI.
LUIGI EINAUDI”.
(“Dum la fidelaj anoj de Esperanto kunvenas en Bolonjo, en komuna aspiro de ĉiam pli konkretaj atingoj de ilia movado, mi nepre deziras havigi al ĉiuj kongresanoj, kune kun mia bondezira saluto, tiun tributon de sincera simpatio, kiun oni devas agnoski al ĉiuj, kiuj sindone laboras por la alproksimigo de la popoloj.
Luigi Einaudi”).
RADIO ROMA – ESPERANTO, 31.3.1974 (red. Antonio De Salvo)
°°°°°
(traduzione):
OMAGGIO A LUIGI EINAUDI
Il 23 marzo 1974 le Poste italiane hanno emesso un francobollo da 50 lire pe commemorare il centenario della nascita di Luigi Einaudi, economista e politico, ex Presidente della Repubblica Italiana.
Nato nella regione nord-occidentale Piemonte, Luigi Einaudi si laureò in Giurispridenza ad appena 21 anni, e ottenne le cattedre di Scienza delle finanze e di Economia politica presso le Università di Torino e di Milano. Nel 1926, fu costretto a lasciare l’insegnamento universitario, per non giurare fedeltà al regime fascista. Collaborò a numerosi giornali e riviste, italiani e stranieri (tra cui i prestigiosi“Corriere della Sera”, “La Stampa” e “The Economist”), diresse la rivista “La riforma sociale”(in seguito probita), fondò la “Rivista di storia economica” (proibita nel 1943).
Durante l’epoca fascista, Luigi Einaudi stette all’opposizione, fedele ai suoi principi liberali. Perseguitato dalla polizia nazista durante l’occupazione tedesca, riparò in Svizzera, da dove tornò nel 1944.
Nominato Governatore della Banca d’Italia, fu eletto all’Assembea che doveva predisporre la nuova Costituzione,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2018/01/01/costituzione-italiana/
e partecipò attivamente ai suoi lavori.
Nel 1947, Einaudi fu nominato Ministro del Bilancio, e pose in esse iniziative che riuscirono a frenare l’inflazione di quell’epoca e stabilizzare il potere di acquisto della lira italiana.
L’11 maggio 1948, Einaudi fu eletto Presidente della Repubblica Italiana; adempì al suo ufficio con ferma moderazione e saggia discrezione; al termine del mandato presidenziale, nel 1955, divenne Senatore a vita. Morì nel 1961.
Luigi Einaudi fu un convinto sostenitore dei principi economici liberali, e liberale in politica; contrastò ogni forma di protezionismo e di monopolio, e combattè ugualmente contro socialismo e fascismo. Fervente europeista, Einaudi sostenne la creazione della Comunità Economica Europea, ed auspicò una Federazione Europea, che limitasse le sovranità nazionali in favore di un potere sovranazionale.
Come studioso di problemi economici e finanziari, che trattò in molte opere, Einaudi è ancora adesso molto apprezzato: e si continua a citare il suo esempio, quando si parla delle iniziative che bisognerebbe prendere per frenare l’inflazione (però, a questo proposito, è singolare notare che i suoi suggerimenti per frenare l’inflazione Luigi Einaudi li trattò in un libro intitolato “Prediche inutili”…).
La celebrazione del centenario della nascita di Luigi Einaudi ha un significato speciale per gli esperantisti, perché Einaudi guardò all’Esperanto con particolare simpatia.
Come si può constatare leggendo vecchie annate dela rivista italiana “L’Esperanto”, più volte Einaudi mostrò il suo favore per la lingua internazionale.
Nel numero 15, di maggio/ giugno 1952, si può vedere una foto con il titolo: “Il Capo dello Stato riceve esponenti del movimento esperantista”. È detto, tra l’altro:
“S.E. l’Avv. Raffaele Bagnulo (Presidente del Comitato Organizzatore del XXIV Congresso Nazionale di Esperanto), il 13 maggio scorso ha presentato al Presidente della Repubblica Italiana S. E. Luigi Einaudi un gruppo di noti esperantisti italiani, i quali hanno fatto omaggio di tre libri artisticamente rilegati: la traduzione della Storia di Cristo di Papini, quella del Cuore di De Amicis, e l’Originala Verkaro di Zamenhof.
Il Presidente ha accolto il gruppo con particolare simpatia, e si è intrattenuto con esso circa mezz’ora, interessandosi vivamente alla storia, alla struttura ed alla diffusione dell’Esperanto nei diversi paesi del mondo, elogiando l’opera di pace e di affratellamento che svolgono gli esperantisti. Alla fine dell’udienza si è compiaciuto di posare dinanzi al fotografo in mezzo agli intervenuti a ricordo dell’avvenimento.
Rappresenta questo incontro quasi un completamento alle lusinghiere parole con le quali il Capo dello Stato ha accompagnato l’accettazione della Presidenza al Comitato d’Onore per il XXIV Congresso Nazionale di Esperanto”.
Nel successivo numero 16-17 della stessa rivista “L’Esperanto” (luglio-ottobre 1952), si può leggere il testo del telegramma inviato da Luigi Einaudi al XXIV Congresso Italiano di Esperanto:
“MENTRE I FEDELI DELL’ESPERANTO CONVENGONO IN BOLOGNA IN UN COMUNE ANELITO DI OGNOR PIÙ CONCRETE AFFERMAZIONI DEL LORO MOVIMENTO TENGO A FAR GIUNGERE AI CONGRESSISTI TUTTI INSIEME CON IL MIO AUGURALE SALUTO QUEL TRIBUTO DI SCHIETTA SIMPATIA CHE VA RESO A QUANTI DANNO GENEROSA OPERA PER L’AVVICINAMENTO DEI POPOLI.
LUIGI EINAUDI”.
RADIO ROMA – ESPERANTO, 31.3.1974 (red. Antonio De Salvo)