La 29-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1884) de la itala (emilia) poeto Corrado Govoni (1884-1965).
it.wikipedia.org/wiki/Corrado_Govoni
Unuamomente, li aliĝis al futurismo de Filippo Tommaso Marinetti (1876-1944)
it.wikipedia.org/wiki/Filippo_Tommaso_Marinetti
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto; pri li mi parolos en alia okazo)
kaj de Aldo Palazzeschi (1885-1974)
sed li baldaŭ distanciĝis, evoluigante iun personan krepuskismon, tamen kun lingvo riĉa je bildoj kiel tiu de Gabriele D’Annunzio (1863-1938)
kun sento de infana miro, kiu lin apudigas al Giovanni Pascoli (1855-1912)
tamen kun vigleco de koloroj, kiu lin distingas de Guido Gozzano (1883-1916)
it.wikipedia.org/wiki/Guido_Gozzano
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto; pri li mi parolos en alia okazo),
de Sergio Corazzini (1886-1907)
kaj de Marino Moretti (1885-1979)
Li praktikis plurajn metiojn, ĝis, post la faŝista revolucio de 1922, li estis dungita ĉe la ministerio pri Popola Kulturo, kaj ricevis prestiĝajn taskojn: vicdirektoro de la fako pri libro de SIAE (Società Italiana degli Autori ed Editori – Itala Societo de Aŭtoroj kaj Verkistoj), sekretario de la Nacia Faŝista Sindikato de Aŭtoroj kaj Verkistoj.
Dankema al faŝismo, Corrado Govoni verkis poemeton laŭde al Benito Mussolini; tamen, la 24-an de marto 1944 lia filo Aladino
it.wikipedia.org/wiki/Aladino_Govoni
oficiro de la Itala Armeo, komunista membro de la kontraŭnazia Rezistado, estis inter la viktimoj de la masakro de la Ardeaj Kavernoj eo.wikipedia.org/wiki/Masakro_de_la_Ardeaj_Kavernoj
Corrado Govoni estis fortege skuita de la tragedio (kaj eĉ pli lia edzino, Teresa, kiu dum multaj jaroj, droninte en senmemorecon, vane atendis la revenon de la filo: parolas pri tio Tommaso Lisi en la bulteno “Il foglio volante/ La flugfolio” de marto 2016), p. 1-2). Tiel naskiĝis nova poezia stilo, akra kaj malmilda.
Pro la falo de faŝismo kaj la malapero de la ministerio pri Popola Kulturo, Corrado Govoni devis adaptiĝi labori kiel simpla nefaka oficisto ĉe la ministerio pri Trezoro (kie, pro kurioza koincido, en tiu sama periodo deĵoris la esperantisto Luigi Minnaja
eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Minnaja
kiu tradukis al Esperanto kelkajn poeziaĵojn de Govoni, tamen – kiom ŝajnas – sen koni lin persone).
Corrado Govoni mortis en 1965, preskaŭ blinda.
La 24-an de februaro 1954, Radio Roma-Esperanto surondigis elsendon pri Corrado Govoni, okaze de la atribuo al la poeto de la prestiĝa literatura Premio “Marzotto” 1953; estis elsenditaj la tradukoj (de Luigi Minnaja) de 4 poeziaĵoj de Govoni, poste publikigitaj presforme en la revuo “Literatura Foiro” 1983-84 kaj/ aŭ en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF-Koop. La-Chaux-de-Fonds 1990:
– “La trombettina” (La eta trumpeto): “Literatura Foiro”, “Enlumas min senlimo” p. 26;
– “Usignuolo” (Najtingalo): “Literatura Foiro”, “Enlumas min senlimo” p. 27;
– “Rondini d’Italia” (Hirundoj de Italio): “Literatura Foiro”;
– “Dialogo dell’Angelo e del giovine morto” el “Aladino” (“Dialogo inter la Anĝelo kaj la mortinta junulo”, el “Aladino”): Enlumas min senlimo p. 28-29.
Kvina poeziaĵo, “Bomba H” (La Hidrogenbombo), tradukita de Luigi Minnaja en aprilo 1954, estis poste publikigita en la katolika bulteno “Katolika Sento” 1972-9/10, septembro-oktobro 1972, p. 197-199;
– fine, sesa poeziaĵo, “Gli organi di Barberia” (La meĥanikaj orgenoj), estis tradukita de Gaudenzio Pisoni, kaj publikigita en “Enlumas min senlimo” p. 25.
Mi transskribas, en la itala kaj en Esperanto, la poeziaĵon “Gli organi di Barberia” (La meĥanikaj orgenoj), kaj aldonas la germanan poŝtmarkon (Berlino) de 1990 pro la duajarcenta datreveno de la invento de meĥanika orgeno.
GLI ORGANI DI BARBERIA
Per la nebbia, per la pioggia e pel sole,
lungo le vie dei collegi e dei conventi
suonano tutto il giorno le loro canzoni morte,
sotto le finestrette con le viole
o il basilico, come mendichi insistenti
che supplicano l’elemosina con le lor sporte;
e una vedova dai capelli bianchi
s’affaccia ad ascoltar la musica randagia
con il micio candido e affamato sui ginocchi,
ed un infermo con dei passi stanchi
che ha la fronte febbrile cinta di bambagia,
s’accosta ai vetri e il pianto gli ristora i deboli occhi.
Organi miti che si conformarono
a la malinconia dell’antichità!
Organi bene amati come i fuochi d’artifizio!
Organi dolci che si rifugiarono
tutti tutti ne la mia vecchia città
come invalidi poveri e malati in un ospizio!
Corrado Govoni
°°°°°
LA MEĤANIKAJ ORGENOJ
Tra pluvo kaj nebul’, en sunradio,
laŭlonge de lernejaj kaj konventaj stratoj
ili tuttage la kanzonojn jam mortintajn ludas,
sub fenestretoj kun la bazilio
kaj la violoj, kiel petantaj nomadoj
kiuj la keston por almozo kun persisto trudas;
kaj vidvineto kun hararo griza
elkliniĝante aŭdas vagon de l’ muziko
kun la katido blanka kaj malsata surgenue,
kaj malsanul’, per paŝo malpreciza,
kies febreman frunton kronas vat-impliko,
fenestren iras dum okul’ reviglas larmoflue.
Orgenoj mildaj kiuj nun kolektis
al si l’ melankolion de l’ antikvaj gentoj!
Orgenoj miaj kiel artfajraĵoj plenamataj!
Orgenoj dolĉaj kiuj ne neglektis
ĉiuj alveni oldan urbon kun la sentoj
de povraj invalidoj al aziloj karitataj.
Corrado Govoni, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Enlumas min senlimo”, 1990, p. 25)