Homoj

Prinz Eugen

La 18-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo de la militestro Princo Eŭgeno de Savojo, konata en la franca kiel Prince François-Eugène de Savoie-Carignan, en la itala kiel Principe Eugenio di Savoia-Carignano, en la germana kiel Prinz Eugen von Savoyen; li mem subskribis en miksita formo “Eugenio von Savoy” (1663-1736)

eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADgeno_de_Savojo

Li estas konsiderata franco de la francoj (ĉar naskita kaj grandiĝinta en Parizo), italo de la italoj (ĉar ido de dinastio Savoia), aŭstro de la germanaj popoloj (ĉar li batalis por la Sankta Roma Imperio, interalie en la batalo de Vieno en 1683

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/09/12/marco-daviano/ );

la sekvo estas, ke militŝipoj kun lia nomo deĵoris:

– en la “Kaiserliche und königliche Kriegsmarine (Aŭstria-hungara Reĝa-Imperia Milita Maristaro), batalŝipo “SMS Prinz Eugen;

– en la “Kriegsmarine” (Milita Maristaro) de la germana “Reich” (Imperio), peza krozoŝipo “Prinz Eugen”;

– en la itala “Regia Marina Militare” (Reĝa Milita Maristaro), malpeza krozoŝipo“Principe Eugenio”.

Mi jam parolis pri tio la 18-an de junio 2018, en artikolo pri la hungara Admiralo Miklós Horthy de Nagybánya

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/18/miklos-horthy/

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2018/06/18/miklos-horthy/

Mi aldonas bildon de la monumento al Eŭgeno de Savojo en Budapeŝto (Hungario).

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *