Homoj

Vittorio Alfieri

La 8-an de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1803) de la itala (piemonta) dramisto, verkisto kaj poeto Vittorio Alfieri (1749-1803)
eo.wikipedia.org/wiki/Vittorio_Alfieri
aŭtoro, interalie, de 21 tragedioj en senrimaj dekunusilabaj versoj, kiuj havas kiel kernan temon la liberon, la opozicion al tiraneco kaj la batalon de la unuopulo kontraŭ la destino.
Mi jam parolis pri la antaŭ unu jaro, la 8-an de oktobro 2017:

Vittorio Alfieri


Hodiaŭ mi transskribas (en la itala kaj en la traduko al Esperanto) mallongan leteron, kiun Vittorio Alfieri skribis “Al presidente della plebe francese” (Al la prezidanto de la franca plebo), kiam li forlasis Parizon, sekve de la Franca Revolucio de 1789, ĉar tiraneco ekzistas ne nur ĉe potenculoj, sed ankaŭ ĉe la popolo, kiam ĝi fariĝas ema al senprocesaj kondamnoj kaj sangosoifanta.
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1949, pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Vittorio Alfieri.


Vittorio Alfieri al Presidente della Plebe Francese.

Il mio nome è Vittorio Alfieri: il luogo dove io son nato, l’Italia: nessuna terra mi è Patria. L’arte mia son le Muse: la predominante passione, l’odio della tirannide; l’unico scopo d’ogni mio pensiero, parola, e scritto, il combatterla sempre, sotto qualunque o placido, o frenetico, o stupido aspetto ella si manifesti o si asconda. Dopo aver dimorato in Parigi più anni, ne sono partito in questo agosto coi passaporti dovuti, pur troppi; e fui costretto di venir cercando e libertà e sicurezza (chi ‘l crederebbe?) in Italia. Appena partito di Parigi, mi vennero colà sequestrate tutte le cose mie, non so da qual Potestà, né sotto qual pretesto, né con quale arbitrio. So che fu ingiustamente, e senza nessun altro diritto che il regio, la forza.
Io dunque ridomando alla Plebe Francese i miei libri, carte ed effetti qualunque, da me lasciati in Parigi sotto la custodia del comune diritto delle genti civilizzate. Se mi sarà restituito il mio, sarà una mera giustizia; se ritenuto o predato, non sarà altro che una oppressione di più fra le tante che hanno alienato ed alienano giornalmente i più liberi, e sublimi animi dell’Europa dal sistema francese, i di cui principi (non inventati per certo dai Francesi) sono verissimi, e sacrosanti; ma i mezzi fin ora adoprati, senza neppur conseguire in apparenza l’intento, ne riescono inutilmente iniquissimi.
Firenze, 18 novembre 1792

°°°°°
Al la prezidanto de la franca plebo
Letero skribita de Alfieri, post la fuĝo el Parizo en 1792 por reveni al Florenco

Vittorio Alfieri estas mia nomo; Italujo, la loko, kie mi naskiĝis; nenia lando estas mia patrujo. Mia arto estas la Muzo; la ĉefpasio: malamo al la tiraneco; la ununura celo de ĉiu mia penso, vorto, verko, estas ĝin ĉiam kontraŭbatali, sub kiu ajn aspekto, paca, furioza aŭ stulta, ĝi aperas aŭ kaŝiĝas. Loĝinte plurajn jarojn en Parizo, mi forveturis ĉi-aŭguste kun la pasportoj, eĉ tro; mi estis devigita serĉi liberon kaj sekuron (nekredeble!) en Italujo. Ĵus mi ekveturis el Parizo, kaj estas tie sekvestritaj ĉiuj miaj aĵoj, mi ne scias de kiu aŭtoritato, nek pro kiu preteksto, nek pro kiu arbitro. Mi scias, ke tio estas maljusta, kun neniu alia rajto krom la reĝa, t.e. la forto.
Mi do postulas de la franca plebo miajn librojn, paperojn kaj ĉiujn ajn propraĵojn, kiujn mi lasis en Parizo, gardataj de la komuna rajto de la civilizitaj popoloj. Se oni redonos al mi mian propraĵon, tio estos tute simple ago justa; se oni ĝin fortenos aŭ forŝtelos, tio estos nur plia maljustaĵo inter la multaj, kiuj malproksimigis kaj ĉiutage malproksimigas la plej liberajn animojn en Eŭropo for de la franca sistemo. Ĝiaj principoj (cetere tute ne eltrovitaj de la francoj) estas tre veraj kaj sanktaj; sed la rimedoj ĝis nun uzitaj, kiuj eĉ ne ŝajne atingas la celon, estas senutile maljustaj.
(Trad. Carlo Minnaja)
“Itala Antologio”, Milano, COEDES/ FEI, 1987, p. 283

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *