La 6-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1892) de la angla poeto (kaj lordo) Alfred Tennyson (1809-1892)
eo.wikipedia.org/wiki/Alfred,_Lord_Tennyson
fama, aparte, pro la verkoj “Idylls of the King” (Idilioj de la Reĝo), kolekto de poeziaĵoj bazitaj sur la legendo de Reĝo Arturo
eo.wikipedia.org/wiki/Re%C4%9Do_Arturo
kaj “In memoriam”, verkita por memorigi lian plej bonan amikon, Arthur Hallam, antaŭtempe mortintan en 1833.
Mi listigas (tute sube) tion, kio de Tennyson estis tradukita al Esperanto, kaj transskribas, en la angla kaj en Esperanto, la poeziaĵon “The beggar maid” (L’ almozulino)
prerafaeliteart.blogspot.com/2012/11/il-re-e-la-mendicante.html
en.wikipedia.org/wiki/The_King_and_the_Beggar-maid
(ne ekzistas Vikipediaj paĝoj en Esperanto kaj en la itala).
Mi aldonas portreton de Tennyson.
THE BEGGAR MAID
Her arms across her breast she laid;
she was more fair than words can say:
bare-footed came the beggar maid
before the king Cophetua.
In robe and crown the king stept down,
to meet and greet her on her way;
“it is no wonder”, said the lords,
“she is more beautiful than day”.
As shines the moon in clouded skies,
she in her poor attire was seen:
one praised her ancles, one her eyes,
one her dark hair and lovesome mien:
so sweet a face, such angel grace,
in all that land had never been:
Cophetua sware a royal oath:
“This beggar maid shall be my queen!”
Alfred Tennyson
°°°°°
L’ ALMOZULINO
Ŝi, de beleco nedirebla
la manojn sur la brusto tenis:
l’almozulino nudpieda
al reĝo Kofetuo venis.
La reĝo, kun mantel’ kaj krono,
Renkonti ŝin malsupreniris;
“Nature, ŝi pli bela estas
ol lumo”, ĉiuj Grafoj diris.
Ŝi, en mizera vesto, ŝajnis
al ili, lum’ tra nuboj hela;
ŝin laŭdis ili, pro okuloj,
piedoj, haroj, mieno bela.
Neniam estis en la lando
vizaĝ’ aŭ ĉarm’ anĝela tia,
kaj ĵuris Kofetuo “Estos
l’ Almozulin’ reĝino mia”.
Alfred Tennyson, trad. Clarence Bicknell
(“The Esperantist” 1903-12)
°°°°°
VERKOJ DE ALFRED TENNYSON TRADUKITAJ AL ESPERANTO
OPERE DI ALFRED TENNYSON TRADOTTE IN ESPERANTO
– “The beggar maid” (L’ almozulino), trad. Clarence Bicknell, “The Esperantist” 1903-2, decembro/ dicembre, p. 20; “Brita Esperantisto” 1915-majo/ maggio);
– “Gvinevero kaj aliaj poemoj”, trad. Clarence Bicknell, 1906; “Brita Esperantisto” 1915-4, p. 77;
– “La silentaj vocoj”, trad. Antoni Grabowski, “El Parnaso de la popoloj”, 1913;
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/silentaj_vocxoju.html
– “In Memoriam”, trad. Albert Edward Styler, British Esperanto Association, London 1914.
Recenzo/ Recensione: “La Revuo”. 1913-1914, VIII, p. 574; Brita Esperantisto” 1914-9, p. 164-165; “L’Esperanto” 1914-15/18, 3-a kovrilpago/ terza di copertina: “La libro entenas 131 kantojn de diversaj longoj. La poemo prikantas la doloron kiun sentis la poeto pro la perdo de sia amiko Arturo Hallan. Ĝi estas la plej alta tributo de amo farita de unu homo al alia”. (traduzione: Il libro contiene 131 canti di diversa lunghezza. Il poema canta il dolore provato dal poeta per la perdita del suo amico Arturo Hallan. È il più grande tributo d’amore fatto da una persona a un’altra persona).
Mencio/ menzione: “La Ondo de Esperanto” 1914-8/9, p. 142;
– “Crossing the bar” (Trans la sablo-bar’), La Revuo, 1913-1914, VIII, p. 562;
– “Maud”, trad. Kálmán Kalocsay, “Literatura Mondo” 1922- p. 19
www.tekstoj.nl/lm/lm22-1/maud.html
eo.wikisource.org/wiki/Literatura_Mondo/N.1/Maud
“Eterna bukedo” 1931, p. 204-205;
www.egalite.hu/kalocsay/eterna.htm
“Tutmonda Sonoro” 1981, p. 449;
– “La dezerta domo”, trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo” 1931, p. 206;
www.egalite.hu/kalocsay/eterna.htm
“Tutmonda Sonoro”, 1981, p. 450;
– “Mariana fo”, “Angla Antologio”, 1957;
– “Kanto de l’ Lotusmanĝantoj”, trad. Leonard Nowell Mansell Newell, “Angla Antologio”, 1957;
– “La Hidro”, trad. John Francis, “Angla Antologio”, 1957;
– “Descendu, ho Virgin’”, trad. Arthur Dawson Foote, “Angla Antologio”, 1957;