Estas malfacile verki artikolon, kiam la materialo je dispono estas malmulta; sed estas eĉ pli malfacile, kiam la materialo estas (tro)abunda, kaj oni ne scias, de kie komenci (kaj, precipe, kie fini): tio prezentiĝas al mi hodiaŭ, la 3-an de oktobro, en la datreveno de la morto de Giovanni di Pietro di Bernardone, konata kiel Francesco d’Assisi – Francisko el Asizo (1181-1226)
eo.wikipedia.org/wiki/Sankta_Francisko_el_Asizo
Proklamita Sanktulo de la katolika Eklezio antaŭ la skismoj de la Renesanca epoko, Francisko estas amata ankaŭ de anglikanoj kaj luteranoj (ekzistas franciskanaj komunumoj ankaŭ en tiuj aliaj kristanaj konfesioj), kaj pli ĝenerale de ĉiuj, kiuj, sendepende de la religia kredo, havas al sia koro la amon al la proksimulo, la pacon, la simplecon de vivo, la ŝirmadon de la kreitaro.
En Italio (kie dum faŝismo la naciisma retoriko celebradis Sanktan Franciskon kiel “la plej itala el la Sanktuloj, kaj la plej sankta el la italoj”) havas grandan signifon la leĝo de la 10-a de februaro 2005, n. 24, titolita “Riconoscimento del 4 ottobre quale solennità civile e giornata della pace, della fraternità e del dialogo tra appartenenti a culture e religioni diverse, in onore dei Patroni speciali d’Italia San Francesco d’Assisi e Santa Caterina da Siena” (Rekono de la 4-a de oktobro kiel civila soleno kaj tago de la paco, de la frateco kaj de la dialogo inter apartenantoj al malsamaj kulturoj kaj religioj, honore al la specialaj ge-Patronoj de Italio Sankta Francisko el Asizo kaj Sankta Katarina el Sieno”:
nome, tiu festotago, kiu iam estis dediĉita al la “ge-Sanktuloj specialaj Patronoj de Italio”, alprenis malsaman aspekton, kaj fariĝis “laika” okazo dediĉita al universalaj valoroj: la menciita leĝo preskribas, ja, ke “In occasione della solennità civile del 4 ottobre sono organizzate cerimonie, iniziative, incontri, in particolare nelle scuole di ogni ordine e grado, dedicati ai valori universali di cui i Santi Patroni speciali d’Italia sono espressione” (Okaze de la civila soleno de la 4-a de oktobro estas aranĝataj ceremonioj, iniciatoj, renkontiĝoj, aparte en la lernejoj ĉiutipaj kaj ĉiutupaj, dediĉitaj al la universalaj valoroj, de kiuj la ge-Sanktuloj specialaj Patronoj de Italio estas esprimo).
Je ĉi tiu punkto, oni demandos de si, kial la liturgia memorigo de Sankta Francisko, mortinta (en 1226) la 3-an de oktobro, estas celebrata kontraŭe la postan tagon, la 4-an.
La respondo estas simpla: Francisko mortis ja la 3-an de oktobro 1226, sed post la sunsubiro, kiam (laŭ la tiama kutimo kalkuli la tempon) jam estis la 4-a de oktobro: kaj ĉar li estis sanktulproklamita “pro insista popola postulo” apenaŭ du jaroj post la morto, la kalendara dato restis tiu de tiu epoko, nome la 4-a de oktobro.
Cetere, laŭ la katolika liturgio ankoraŭ nun la sunsubiro markas la komencon de nova tago: surbaze de ĉi tiu principo la vespera antaŭfesta (ekzemple sabata) Meso validas por la plenumo de la festotaga (ekemple dimanĉa) devo.
La figuro de Francisko tuj imponis, jam en la menso kaj en la koro de liaj samtempuloj: dum en la moderna epoko ne mankis (maljustaj) kritikoj pro iu lia supozata “cedemo”
sufiĉas legi, kion skribis pri li Dante Alighieri (1265-1321) en la 11-a kanto de Paradizo (versoj 43-72), majstre muzikigitan kaj interpretitan de Angelo Branduardi
Mi transskribas la menciitan pecon de la Dia Komedio, en la itala kaj en du versioj al Esperanto, respektive de Giovanni Peterlongo kaj de Enrico Dondi).
Mi aldonas la foton de la Tombo de Sankta Francisko en la malsupra Baziliko de Asizo.
DANTE ALIGHIERI: DIVINA COMMEDIA, PARADISO, CANTO XI, VERSI 43-72
Intra Tupino e l’acqua che discende
del colle eletto dal beato Ubaldo,
45 fertile costa d’alto monte pende,
onde Perugia sente freddo e caldo
da Porta Sole; e di rietro le piange
48 per grave giogo Nocera con Gualdo.
Di questa costa, là dov’ella frange
più sua rattezza, nacque al mondo un sole,
51 come fa questo talvolta di Gange.
Però chi d’esso loco fa parole,
non dica Ascesi, ché direbbe corto,
54 ma Oriente, se proprio dir vuole.
Non era ancor molto lontan da l’orto,
ch’el cominciò a far sentir la terra
57 de la sua gran virtute alcun conforto;
ché per tal donna, giovinetto, in guerra
del padre corse, a cui, come a la morte,
60 la porta del piacer nessun diserra;
e dinanzi a la sua spirital corte
et coram patre le si fece unito;
63 poscia di dì in dì l’amò più forte.
Questa, privata del primo marito,
millecent’anni e più dispetta e scura
66 fino a costui si stette sanza invito;
né valse udir che la trovò sicura
con Amiclate, al suon de la sua voce,
69 colui ch’a tutto ‘l mondo fé paura;
né valse esser costante né feroce,
sì che, dove Maria rimase giuso,
72 ella con Cristo pianse in su la croce.
°°°°°
DANTE ALIGHIERI: DIA KOMEDIO, PARADIZO, KANTO 11-A, VERSOJ 43-72
(trad. Giovanni Peterlongo)
Inter Tupin’ kaj l’ akvo de l’ monteto
fluanta, kie loĝis Ubald’ sankta,
45 fekunda flank’ de alta monto pendas;
Peruĝan igas frosta ĝi kaj varma
tra Suno-pord’, kaj malantaŭe ploras
48 pro peza jugo Noĉera kun Gŭaldo.
En loko, kie la dekliv’ krutecon
plej rompas, Suno al la mond’ naskiĝis,
51 kiel kelkfoje el Gango ĉi tiu.
Kaj tial, kiu pri ĉi lok’ parolas,
ne “Aŝesi” (*) ĉar estus malsufiĉe,
54 sed “Oriento” diru propranome.
Li ne tro fora estis de l’ leviĝo,
kiam komencis li al ter’ sentigi
57 de l’ granda virto iom da konsolo;
junulon malpacigis kun la patro
Virin’, al kiu de l’ plezur’ la pordon,
60 kvazaŭ al morto, oni ne malfermas.
Kaj, antaŭ sia episkopa korto
et coram patre (**) kun ŝi kuniĝinte,
63 de tag’ al tag’ li amis ŝin pli forte.
L’ unuan Edzon ŝi perdinte restis
pli ol mil kaj cent jarojn ĝis ĉi tiu,
66 malŝate ignorata sen invito;
nek helpis aŭdi, ke trankvila restis
kun Amiklat’ ŝi, kiam voĉ’ sonoris
69 de l’ viro tutan mondon timiginta;
nek helpis esti kun persist’ fiera
tiel, ke, dum Maria restis sube,
72 kun Kristo supreniris ŝi la krucon.
°°°°°
DANTE ALIGHIERI: DIA KOMEDIO, PARADIZO, KANTO 11-A, VERSOJ 43-72
(trad. Enrico Dondi)
Inter Tupin’ kaj l’ akvo, kiu fluas
de sur l’altaĵ’ de l’ beata Ubaldo,
45 fekunda flanko de monteg’ situas,
kiun Perugia frontas je rigardo
de Porta Sole; pro malvarmo ĝemas
48 Nocera sub la posta krut’ kaj Gualdo.
Kie la montoflanko pli ebenas,
naskiĝis sun’ por helpo al la homo,
51 kiel ĉi stel’ el Gango foje venas.
Pri tiu loko vastas la renomo:
Assisi ne esprimus kun sufiĉo,
54 sed Oriento estus taŭga nomo.
Ne fore de la horo de l’ naskiĝo
jam al la homoj en la mondo klaris,
57 kiom vastegis lia virta riĉo.
Junaĝe li la patron kontraŭstaris
por tiu dam’, al kiu, kvazaŭ morto,
60 la pordon de l’ plezuro ĉiu baris;
kaj al ŝi antaŭ l’ episkopa korto
et coram patre ligis sin spirite
63 kaj ŝin plu amis kun kreskanta forto.
De la unua edzo senigite,
ŝi pli ol mil cent jarojn en obskuro
66 kaj en malŝato restis seninvite;
ne helpis ŝin ke tute en sekuro
kun Amiklat’ al tiu ŝi aperis,
69 kiun la mond’ rigardis kun teruro;
kaj ne ke ŝi konstantis kaj fieris,
tiel ke dum Maria restis sube,
72 kun Kristo sur la kruco ŝi suferis.
(trad. Enrico Dondi)