Homoj

Sandro Pertini

La 25-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1896) de la itala politikisto kaj partizano Alessandro Giuseppe Antonio Pertini, konata kiel Sandro Pertini (1896-1990)

eo.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Pertini

Duoble magistro (pri Juro kaj pri Sociaj Sciencoj); Membro de la Konstituciiga Assembleo

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/01/costituzione-italiana/

Deputito; Senatano; Prezidanto de la Deputita Ĉambro; fine, Prezidanto de la Itala Respubliko de 1978 ĝis1985, li estas konsiderata “la Prezidanto plej amata de la italoj”, pro sia absoluta nepartiemo, pro sia sentima kaj gvigla praktiko de la prezidanta funkcio en la komuna intereso (aparte en tiu de la laboristoj), pro sia defendo de la libero en ĉiuj ĝiaj formoj (ankaŭ el la bezono), pro sia senĉesa strebo al socia justeco, pro sia petdeziro de paco kaj interkompreniĝo inter la popoloj

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/14/corte-dei-conti/

pro sia sincera partopreno en la eventoj de la nacio, jen ĝojaj (kia la venko de la itala nacia teamo en la Mondaj Piedpilkaj Ĉampionecoj de 1982) jen malĝojaj (kiaj la multnombraj funebraj akompanoj, kiujn li ĉeestis).

            Reformisma socialisto (sekvanto de Filippo Turati

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/29/filippo-turati/ ),

li kontraŭis la italan intervenon en la unuan mondmiliton; sed, kiam li devis batali ĉe la fronto (Bainsizza/ Banjška planota kaj Caporetto/ Kobarid

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/10/24/caporetto-kobarid/ ),

li ne eskapis el sia devo, kaj eĉ gajnis arĝentan medalon pro milita braveco, kiu tamen ne estis transdonita al li post la milito, ĉar li estis kontraŭfaŝisto.

Dekomence malamiko de faŝismo, li trasufefis skadristajn perfortojn: lia advokata kabineto estis plurfoje ruinigita, kaj li estis batita ĉar li surhavis ruĝan kravaton.

En 1925 li destis kondamnita al dek monatoj da malliberigo ĉar li presis kaj disdonis kaŝan broŝuron titolitan “Sotto il barbaro dominio fascista” (Sub la barbara faŝista regado).

Denove libera, li daŭrigis sian kontraŭfaŝistan agadon, kaj trasuferis novajn perfortojn (en 1926 estis rompita al li la dekstra brako).

La 4-an de decembro 1926, surbaze de la esceptaj leĝoj tie diritaj “fascistissime” (faŝistegaj)

it.wikipedia.org/wiki/Leggi_fascistissime

 al Pertini estis altrudita polica izoliĝo dum kvin jaroj, la maksimuma daŭro antaŭvidita de la leĝo.

Por eskapi el la kapto, li kaŝe elpatrujiĝis al Francio; tie (unue en Parizo, poste en Nico) li estis masonisto, lavisto de taksioj kaj figuranto en filmoj Paramount, samtempe plenumante viglan kontraŭfaŝistan agadon (li ankaŭ starigis nerajtigitan radiostacion, pro kiu li estis procesita de la francaj aŭtoritatuloj).

En 1929, kiam li reeniris Italion sub falsa nomo, li estis hazarde rekonita kaj arestita; aldone al 10 monatoj da malliberigo pro la forkuro al eksterlando, li estis kondamnita de la Speciala Tribunalo por la defendo de la Ŝtato al dek jaroj kaj naŭ monatoj da karcero kaj tri jaroj da speciala kontrolo, ĉar li «plenumis en eksterlando agadon, kiu malutilis al la naciaj interesoj», kaj pro la «falsado de fremda pasporto».

Malliberigite en la malgranda insulo Santo Stefano

eo.wikipedia.org/wiki/Santo_Stefano_(insulo)

post unu jaro, pro siaj malfirmaj sankondiĉoj, li estis translokita al la karcero de Turi (Bari)

eo.wikipedia.org/wiki/Turi ;

tie li konis la komuniston Antonio Gramsci (pri kiu mi parolos alian fojon)

eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_Gramsci .

Plue translokite al la juĝeja sanatorio de insuleto Pianosa

eo.wikipedia.org/wiki/Pianosa

li publike distanciĝis de la iniciato de la patrino, kiu estis prezentinta peton pri indulgo.

En Pianosa li kunpuŝiĝis kun karceristo, kaj tial li esis kondamnita al 9 monatoj kaj 24 giorni da malliberigo pro ofendego kaj rezisto al publika funkciulo.

La 10-an de septembro 1935 Pertini estis translokita al insulo Ponza

eo.wikipedia.org/wiki/Ponza

kiel politika relegaciito dum kvin jaroj; la 20-an de septembro 1940, juĝite «elemento danĝerega por la nacia ordo», li estis denove relegaciita por pliaj kvin jaroj, pasigendaj en insulo Ventotene

eo.wikipedia.org/wiki/Ventotene ,

kie li renkontis, interalie, Altiero Spinelli (pri kiu mi parolos en alia okazo)

it.wikipedia.org/wiki/Altiero_Spinelli

Liberigite la 13-an de aŭgusto 1943 sekve de la falo de faŝismo, post la 8-a de septembro 1943

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/09/08/frascati/

li fariĝis unu el la plej gravaj elstaruloj de la Rezistado kontraŭ nazioj (li ankaŭ havis oran medalon pro milita braveco); kaptite de la germanaj “SS” kaj kondamnite al morto, la 24-an de januaro  1944 li sukcesis eskapi el la roma karcero “Regina Coeli”, kune kun alia estonta Prezidanto de la Itala Respubliko, Giuseppe Saragat (pri kiu mi parolos en alia okazo)

eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Saragat .

Tio savis ilin, ĉar se ili estus restintaj en la karcero, tre probable la 24-an de marto 1944 ili estus mortintaj en la masakro de la ardeaj Kavernoj

eo.wikipedia.org/wiki/Masakro_de_la_Ardeaj_Kavernoj

Denove libera, sed kaŝe, Pertini daŭrigis la kontraŭnazian agadon en Romo, en Toskanio, en Aosta Valo kaj en Lombardio, kie li estis unu el la ĉefroluloj de la insurekcio de Milano de la 25-a de aprilo 1945

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/30/alfredo-ildefonso-schuster/

kaj de la sekva ekzekuto de Benito Mussolini.

            Post la milito, Pertini aktive partoprenis la laborojn de la Konstituciiga Asembleo; en 1947 li senfrukte klopodis eviti la disiĝon de Saragat (kiu fondis la Socialdemokratan Partion – PSDI); en 1948 li kontraŭis la interligon de socialistoj kun komunistoj, tamen realigitan de Pietro Nenni; en 1957 li forlasis la direkcion de la Socialista Partio, sekve de la soveta invado de Hungario en novembro 1956.

En 1953, tamen, okaze de la morto de Josif Stalin

eo.wikipedia.org/wiki/Josif_Stalin

li estis dirinta en la Senato:

«Il compagno Stalin ha terminato bene la sua giornata, anche se troppo presto per noi e per le sorti del mondo. L’ultima sua parola è stata di pace. […] Si resta stupiti per la grandezza di questa figura che la morte pone nella sua giusta luce. Uomini di ogni credo, amici e avversari, debbono oggi riconoscere l’immensa statura di Giuseppe Stalin. Egli è un gigante della storia e la sua memoria non conoscerà tramonto».

(traduko: «Kamarado Stalin bone finis sian tagon, kvankam tro frue por ni kaj por la destinoj de la mondo. Lia lasta vorto estis vorto de paco. […] Oni restas mirplenaj pro la grandeco de ĉi tiu figuro, kiun la morto metas en la ĝustan lumon. Homoj el ĉiu kredo, amikoj kaj kontraŭuloj, devas hodiuaŭ rekoni la grandegan staturon de Josif Stalin. Li estas giganto de la historio, kaj lia memoro ne konos subiron»).

Kiam estis diskonigita la raporto, per kiu Nikita Ĥruŝĉov denuncis la krimojn de Stalin, estis precizigite, ke Pertini intencis memorigi “la defendinton de Stalingrado kaj la kunliberiginton de Eŭropo el la nazia barbareco”.

En 1968, de nelonga tempo Prezidanto de la Deputita Ĉambro, Pertini polemikis kun la ambasadoro de Sovetunio en Italio pro la soveta invado de Ĉeĥoslovakio.

En 1983 li havis furiozan polemikon kun la argentina diktatoro Reynaldo Bignone

it.wikipedia.org/wiki/Reynaldo_Bignone

kiu estis cinike dirinta, ke la “desaparecidos” (malaperintoj) estas konsiderendaj ĉiuj mortintaj. Kiam la argentina Registaro sendis protestan leteron, Pertini rebatis:

«Non mi interessa che altri Capi di Stato non abbiano sentito il dovere di protestare come ho protestato io. Peggio per loro. Ciascuno agisce secondo il suo intimo modo di sentire. Io ho protestato e protesto in nome dei diritti civili e umani e in difesa della memoria di inermi creature vittime di morte orrenda».

(Traduko: «Ne gravas al mi, ke aliaj Ŝtatestroj ne sentis la devon protesti kiel protestis mi. Despli malbone por ili. Ĉiu agas laŭ sia intima sentomaniero. Mi protestis kaj protestas en la nomo de la civilaj kaj homaj rajtoj, kaj defende al la memoro de senhelpaj estuloj viktimoj de horora morto»).

Pertini ĉiam deklaris sin ateisto; tamen, en sia kabineto en la prezidanta Kvirinala Palaco li havis krucifikson, ĉar li admiris la figuron de Jesuo “kiel homo, kiu firme asertis siajn ideojn je kosto de la morto”.

Pertini elektis ne loĝi en la Kvirinala Palaco, sed konservis sian restadejon en roma luprenita mansardo ampleksa 35 kvadratajn metrojn, alrigarde al la Fontano de Trevi

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/02/08/la-fontana-di-trevi/

            Koncerne la rilatojn kun Esperanto:

– Pertini havigis sian patronecon al la 50-a Itala Kongreso de Esperanto (Lido di Jesolo 1979) kaj al la 55-a Itala Kongreso de Esperanto (San Pellegrino Terme 1984);

            – en 1979 (v. la aldonitan leteron, de la tiama Ĝenerala Sekretario de la Prezidanteco de la Respubliko, Antonio Maccanico) Pertini efike intervenis, laŭ mia peto, favore al du ĉeĥoslovakaj esperantistoj (Vojtĕch Srna kaj Miloslav Šváček), procesitaj ĉar ili celebris kaj/ aŭ celebrigis Mesojn en Esperanto sen ŝtata rajtigo (!)

www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1979_034.htm#10 ;

            – okaze de lia morto, en numero 1990-3, p. de “L’Esperanto” estas varma kaj nekutima “Omaggio a Sandro Pertini” (Omaĝo al Sandro Pertini), kiun mi transskribas sube kun traduko al Esperanto;

            – Pertini estas menciita (“un partigiano come Presidente” – kun partizano prezident’ honesta) en la kanzono de 1983 de Cristiano Minellono kaj Toto (Salvatore) Cutugno “L’Italiano”, kiu celas montri la apartaĵojn de Italio; mi ĝin transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto (La italo) de Giuseppe Castelli.

            Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1996 pro la jarcenta datreveno de la naskiĝo de Pertini, kun la specialaj stampoj de Stella (la vilaĝo de naskiĝo)

eo.wikipedia.org/wiki/Stella

kaj Roma Presidenza della Repubblica (Romo Prezidanteco de la respubliko)

 


Omaggio a Sandro Pertini

«La Federazione esperantista italiana ha espresso la più intensa partecipazione al rimpianto di tutti per la scomparsa dell’ex Presidente della Repubblica, Senatore Sandro Pertini.

È doveroso ricordarlo per la sua personalità di uomo onesto, estremamente coerente, assertore esplicito dei principi di libertà, giustizia sociale e di rispetto della dignità di ogni persona, quali elementi essenziali per la convivenza e per la pace a tutti i livelli.

Queste solide basi hanno costituito il fondamento dei criteri ispiratori di ogni azione nella sua vita, immedesimata nella grande e travagliata storia della nazione italiana.

Con le suddette caratteristiche Egli ha manifestato aspirazioni e aspettative che sono nell’animo dei cittadini italiani, i quali in Lui si sono sentiti significativamente rappresentati.

Gli esperantisti, che affermano con gli stessi criteri la difesa dei diritti umani e che tendono a procurarne l’attuazione nel settore della cultura e della comunicazione mediante la diffusione e l’uso della lingua internazionale esperanto, si inchinano nel ricordo di Sandro Pertini e intendono cooperare per valorizzare il suo insegnamento, nell’interesse generale delle relazioni fra i popoli».

“L’Esperanto” 1990-3, p. 7

 

°°°°°

Traduko:

Omaĝo al Sandro Pertini

«La Itala Esperantista Federacio esprimis la plej intensan partoprenon en la bedaŭro de ĉiuj pro la malapero de la iama Prezidanto de la Respubliko, Senatano Sandro Pertini.

Estas devige lin memorigi pro lia personeco de honestulo, tute kohereca, eksplicita asertanto de la principoj pri libero, socia justeco kaj respekto al la digno de ĉiu persono, kiaj esencaj elementoj por la kunvivado kaj por la paco je ĉiuj niveloj.

Ĉi tiuj solidaj bazoj konsistigis la fundamenton de la kriterioj, kiuj inspiris ĉiun agon en lia vivo, enmemiĝinta en la grandan kaj suferplenan historion de la itala nacio.

Kun la diritaj karakterizoj, Li manifestis aspirojn kaj atendojn, kiuj estas en la animo de la italaj civitanoj, kiuj en Li sin sentis signifoplene reprezentitaj.

La esperantistoj, kiuj asertas laŭ la samaj kriterioj la defendon de la homaj rajtoj, kaj kiuj strebas atingi ilian efektivigon en la sektoro de kulturo kaj de komunikado per la disvastigo kaj la utiligo de la internacia lingvo esperanto, kliniĝas en la memoro de Sandro Pertini, kaj intencas kunlabori por valorigi lian instruon, en la ĝenerala intereso de la rilatoj inter la popoloj».

“L’Esperanto” 1990-3, p. 7

 

°°°°°

L’ITALIANO

Parole di Cristiano Minellone

Musica di Toto (Salvatore) Cutugno

www.youtube.com/watch?v=syc78JzHGTs

 

Lasciatemi cantare con la chitarra in mano,

lasciatemi cantare, sono l’italiano.

 

Buongiorno Italia gli spaghetti al dente

e un partigiano come Presidente,

con l’autoradio sempre nella mano destra

un canarino sopra la finestra.

Buongiorno Italia con i suoi artisti,

con troppa America sui manifesti,

con le canzoni, con amore,

con il cuore, con più donne sempre meno suore.

 

Buongiorno Italia buongiorno Maria

con gli occhi pieni di malinconia,

buongiorno Dio, lo sai che ci sono anch’io.

 

Lasciatemi cantare con la chitarra in mano,

lasciatemi cantare una canzone piano piano.

 

Lasciatemi cantare perché ne sono fiero,

sono un italiano, un italiano vero.

 

Buongiorno Italia che non si spaventa

con la crema da barba da menta

con un vestito gessato sul blu

e la moviola la domenica in TV.

Buongiorno Italia col caffè ristretto,

le calze nuove nel primo cassetto,

con la bandiera in tintoria

e una seicento giù di carrozzeria.

 

Buongiorno Italia buongiorno Maria

con gli occhi pieni di malinconia,

buongiorno Dio, lo sai che ci sono anch’io.

 

Lasciatemi cantare con la chitarra in mano,

lasciatemi cantare una canzone piano piano

 

Lasciatemi cantare perché ne sono fiero,

sono un italiano, un italiano vero.

 

°°°°°

 

LA ITALO

Vortoj de Cristiano Minellone

Muziko de Toto (Salvatore) Cutugno

trad. Giuseppe Castelli

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/sanremo.html#LA%20ITALO

 

Permesu ke mi kantu kun la gitar’ en mano,

permesu ke mi kantu: estas mi italo.

 

Saluton Italio, lando festa

kun partizano prezident’ honesta,

kun ĉiam en la dekstra man’ aŭtoradio

kaj ĉe la fenestro kanario;

ĉe la artistoj via romantiko,

en la reklamoj tro da Ameriko,

kaj dum sopire daŭre sonas mandolinoj

malmonaĥiniĝas la virinoj…

 

Buongiorno Italia, saluton Maria

kun okulparo tro melankolia;

saluton Di’:

ĉu vi memoras pri mi?

 

Permesu ke mi kantu kun la gitar’ en mano,

permesu ke mi kantu kun sincero kaj spontano;

permesu ke mi kantu kaj estu eĉ fiera:

estas mi italo, ho jes, italo vera.

 

Saluton Italio sen timemo,

kun via mento-parfuma razkremo,

kun la dimanĉa pri-vesta decid’

kaj la dimanĉaj goloj en la televid’;

kun la itala postkafa digesto,

la ŝtrumpoj en la unua tirkesto,

la flago pli kaj pli ĉifona

kaj la aŭto tre riparbezona.

 

Buongiorno Italia, saluton Maria

kun okulparo tro melankolia;

saluton Di’:

ĉu vi memoras pri mi?

 

Permesu ke mi kantu kun la gitar’ en mano,

permesu ke mi kantu kun sincero kaj spontano;

permesu ke mi kantu kaj estu eĉ fiera:

estas mi italo, ho jes, italo vera.

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *