Sen kategorio

Konstantin Ciolkovskij

La 17-a de septembro (la 5-a de septembro laŭ la julia kalendaro, tiam valida en Rusio) estas la datreveno de la naskiĝo (en 1857) de la rusa sciencisto laŭ pola deveno (lia patro estis sendita al Siberio de la cara Registaro) Konstantin Eduardovič Ciolkovskij (1857-1935), konata en la pola kiel Konstanty Edward Ciołkowski, en la angla kiel Konstantin Eduardovich Tsiolkovsky, en la franca kiel Constantin Édouardovitch Tsiolkovski

eo.wikipedia.org/wiki/Konstantin_Ciolkovskij

it.wikipedia.org/wiki/Konstantin_%C4%96duardovi%C4%8D_Ciolkovskij

pioniro de aeronaŭtiko kaj astronaŭtiko: ŝuldiĝas al li interalie, la unua fludinamika tunelo (1897), la projektado de dirigeblaj aerbalonoj kun metala ujo kaj de metalaj aviadiloj, la pioniraj studoj pri misiloj kun raketa pelado kaj de plurŝtupaj misiloj, la ideo de artefaritaj satelitoj kiel enorbitaj deirbazoj por esplorado de la kosmo.

Liaj intuicioj kaj kalkuloj estis fundamentaj por la evoluo de la soveta kosma programo de la dua duono de pasinta jarcento.

Genia memlerninto (li ne povis havi regulan kleriĝon, ĉar li farigis surda enknaba aĝo) kaj strangulo (li estis longe taksata pli-malpli frenezulo, dum li estis nur homo provizita per malfermita menso, tamen kun granda fruo kompare kun sia tempo), Ciolkovskij agadis en la plej malsamaj kampoj, evoluigante propran filozofion, bazitan sur la kreo de novaj kondiĉoj por la homa vivo kaj sur la ekzisto de inteligenta vivo ekster la Tero: li okupiĝis pri astronomio, astrofiziko, astrobiologio, matematiko, geokemio, teknologio, genetika inĝenierado, sed ankaŭ pri sciencfikcio, filozofio kaj lingvistiko.

Interalie, en la broŝuroj en rusa lingvo Formiĝo de la Tero kaj de la suna sistemo” de 1915, kaj “Komunhomara alfabeto, ortografio kaj lingvo” de 1927, Ciolkovskij alfrontis la demandon pri komuna lingvo por la homaro, kiel rimedo de interkompreno, de unuiĝo kaj de frateco.

Li proponis komunan alfabeton por ĉiuj lingvoj, kiun li nomis “OA”; sed li estis skeptika pri la eblecoj de sukceso de artefarita lingvo kiel komuna lingvo, ĉar li opiniis, ke la internacia lingvo ellaboriĝos spontane, aŭ estos elektita inter la plej evoluintaj naciaj lingvoj

www.lingviko.net/db/10_kuznecov.htm

Koncerne Esperanton en si mem, en letero de 1934 al M. I. Popov Ciolkovskij skribis, en rusa lingvo:

“Certe, Esperanto estas la plej bona el ĉiuj artefaritaj lingvoj. Senduba simpleco de la alfabeto, mirinda facileco de la gramatiko, konateco de la vortaro – faras ĝian inventinton senmorta”.

La p. 279-280 de la libro de M. Arlazorov “Ciolkovskij”, Molodaja gvardija, Mosca 1962 (citita en artikolo de V. Kulikov en “Esperanto de UEA” 1963-4, p. 66-67) raportas pri la interesoj de Ciolkovskij rilate internacian lingvon; aparte, je p. 225 estas reproduktita la membrokarto liverita al Ciolkovskij, la 4-an de novembro 1934, kiel membro de la “Sovetrespublikara Esperantista Unio – Tutunia Asocio de Amikoj de la Internacia Lingvo”. Estas rimarkindaj la respondoj, skribitaj de Ciolkovskij en rusa lingvo, al la demandoj de la karto:

socia stato: pensiulo

– kleriĝo: speciale instruita

partieco: senpartia

– laboro: konstruanto de aeraj balonoj

kono de Esperanto: maljuna por lerni

Konklude:

Ciolkovskij ne parolis Esperanton, kvankam aliloke li skribis, ke junaĝe li interesiĝis pri Esperanto, kaj eĉ ricevis leteron de D-ro Zamenhof;

li juĝis Esperantonla plej bona el ĉiuj artefaritaj lingvoj”;

per si mem, tamen, tio ne egalas al petdeziro, ke ĝi estu adoptita kiel internacia lingvo;

do, malgraŭ lia pozitiva juĝo pri la kvalitoj de la lingvo, eble estas troige aserti, ke Ciolkovskij “estis esperantisto”.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas filatelan folieton eldonitan de Kubo en 1977 pro la dudeka datreveno de la unua artefarita satelito, kiu reproduktas la sovetan poŝtmarkon de 1957 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo deCiolkovskij.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *