La 16-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 2004) de la itala (ĝenova) poeto, verkisto kaj ĵurnalisto Giovanni Raboni (1932-2004).
Du liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto, de Carlo Minnaja, kaj publikigitaj en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de_Fonds 1990: “Imbarcadero” (Varfo), kaj la tria el la “Canzonette mortali” (Mortigaj kanzonetoj).
Mi transskribas “Imbarcadero” (Varfo), kaj aldonas la kovrilon de “Enlumas min senlimo”.
IMBARCADERO
I pochi che aspettano, pochi
per volta, pochi e sempre, che il traghetto
torni dall’altra riva
filando piatto, silenzioso
tranne i colpi da sotto, sordi,
dell’acqua scolorita
nel furioso nevischio di dicembre
e alla Salute, a San Tomà nessuno
che parli, solo uno
che si raschia la gola,
bestemmia, tende la mano all’obolo – oh diletti
vi ho ritrovati, vi ravviso
sotto ombrelli e cappucci, è il vostro corpo
stranamente visibile
che ancora migra, si riunisce
di là, dopo la terra,
a tanto caro sangue…
Giovanni Raboni
°°°°°
VARFO
La malmultaj atendas, malmultaj
ope, malmultaj ĉiam, ke la pramo
el la kontraŭa bordo
revenu plate, silente
krom pro l’ frapoj de sube, surdaj,
de l’ akvo senkolora
en la furia grajlo de decembro
kaj ĉe Salute, San Tomà neniu
kiu vortas, nur iu
raspanta sian gorĝon,
blasfemanta, la manon elmetas por almoz’ – ho karaj
mi vin retrovis, vin rekonas
sub ombreloj, kapuĉoj; estas via
korpo strange videbla
kiu plu migras, rekuniĝas
tie for, post la tero
al tiom kara sango…
Giovanni Raboni, trad. Carlo Minnaja
(“Enlumas min senlimo” 1990, p. 260)