La 15-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1613) de la franca verkisto kaj filozofo François de La Rochefoucauld (1613-1680)
eo.wikipedia.org/wiki/Fran%A7ois_de_La_Rochefoucauld
fama precipe pro kolekto da 504 maksimoj, publikigita en 1665 kaj titolita “Réflexions, ou Sentences et maximes morales” (Pripensoj, aŭ sentencoj kaj primoraj maksimoj), pli konata per la titolo “Maximes” (Maksimoj).
En postaj eldonoj, la aŭtoro mem forigis 74 maksimojn; sed en postmortaj eldonoj estis aldonitaj pliaj 61 da ili, prenitaj el diversaj fontoj (manuskriptoj, leteroj, atestoj, ktp). Fine, eldono de 1863 entenas grandan nombron da ili, ĉar estis registritaj ankaŭ la variaĵoj.
Verkitaj laŭ konciza, eleganta kaj sprita stilo, la maksimoj esprimas, sub la ŝajno de moralaj asertoj, senĝenan kaj pesimisman vidon pri la vivo.
Mi transskribas kelkajn el tiuj maksimoj, en la franca, en la itala, kaj en la traduko al Esperanto aperinta en diversaj revuoj.
Ekzistas ĉi tiu publikaĵo en Esperanto:
“Maksimoj – Pripensoj aŭ sentencoj kaj Primoraj maksimoj” (Maximes – Réflexions ou sentences et maximes morales), trad. Gaston Waringhien, dulingva teksto, Librejo Félix Alcan, Parizo 1935.
Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1965, laŭ skizo de Clément Serveau kajJules Piel, pro la 300-jara datreveno de la publikigo de la “Maximes” (Maksimoj).
François de La Rochefoucauld
“Maximes – Réflexions, ou sentences et maximes morales”
“Massime – Riflessioni, o sentenze e massime morali”
“Maksimoj – Pripensoj, aŭ sentencoj kaj Primoraj maksimoj”
L’amour-propre est le plus grand de tous les flatteurs.
L’amor proprio è il più grande di tutti gli adulatori.
Memestimo estas la plej granda flatulo (“Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 123).
L’intérêt parle toutes sortes de langues, et joue toutes sortes de personnages, même celui de désintéressé.
L’interesse parla ogni sorta di lingue, e interpreta ogni sorta di personaggi, perfino quello di disinteressato.
Profitemo parolas ĉiuspecajn lingvojn, kaj ludas ĉiuspecajn rolojn, eĉ tiun de neprofitemulo (“Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 123).
Ce que nous prenons pour des vertus n’est souvent qu’un assemblage de diverses actions et de divers intérêts, que la fortune ou notre industrie savent arranger.
Quello che prendiamo per virtù spesso non è altro che un insieme di diverse azioni e di diversi interessi, che la fortuna o la nostra abilità sanno sistemare.
Tio, kion ni opinias virtoj, estas ofte nur miksaĵo el diversaj agoj kaj el diversaj interesoj, kiujn favora sorto aŭ nia lerteco scias kunaranĝi (“Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 123).
Les vertus se perdent dans l’intérêt, comme les fleuves se perdent dans la mer.
Le virtù si perdono nell’interesse, come i fiumi si perdono nel mare.
Virtoj dronas en profitemo, kiel riveroj en maro (“Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 123).
La sincérité est une ouverture de cœur. On la trouve en fort peu de gens; et celle que l’on voit d’ordinaire n’est qu’une fine dissimulation pour attirer la confiance des autres.
La sincerità è un’apertura del cuore. La si trova in pochissima gente; e quella che si vede di solito non è che una fine dissimulazione per attirare la fiducia degli altri.
Sincereco estas malfermo de koro. Oni trovas ĝin ĉe tre malmultaj homoj, kaj tio, kion plej ofte ni vidas, estas nur subtila kaŝemo por allogi la konfidon de la aliaj (“Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 123).
Le refus des louanges est un désir d’être loué deux fois.
Il rifiuto delle lodi è un desiderio di essere lodato due volte.
Kiu rifuzas laŭdon, deziras duoblan laŭdon (“Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 123).
L’amour de la gloire, la crainte de la honte, le dessein de faire fortune, le désir de rendre notre vie commode et agréable, et l’envie d’abaisser les autres, sont souvent les causes de cette valeur si célèbre parmi les hommes.
L’amore della gloria, la paura della vergogna, il disegno di fare fortuna, il desiderio di rendere la nostra vita comoda e gradevole, e la voglia di abbassare gli altri, sono spesso le cause di quel coraggio così celebrato tra gli uomini.
Amo de gloro, timo de honto, aspiro al riĉo, emo al vivo oportuna kaj agrabla, kaj deziro malaltigi la aliajn, jen ofte la kaŭzoj de tiu braveco tiel fama ĉe la homoj (“Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 123).
La libéralité n’est que la vanité de donner, que nous aimons mieux que ce que nous donnons.
La liberalità non è che la vanità di dare, che amiamo di più di quello che diamo.
Donacemo estas plej ofte donvanteco, kiun ni ŝatas pli ol kion ni donas (“Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 123).
Nous avons tous assez de force pour supporter les maux d’autrui.
Abbiamo tutti abbastanza forza per sopportare i mali degli altri.
Ni estas ĉiuj sufiĉe fortaj por elporti la mizeron de l’ proksimulo (“Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 133).
Il est plus honteux de se défier de ses amis que d’en être trompé.
È più vergognoso diffidare egli amici che esserne ingannati.
Estas pli hontinde malfidi la amikojn, ol esti trompataj de ili (“Espero katolika” 1984-10)
C’est une grande habileté que de savoir cacher son habileté.
È una grande abilità saper nascondere la propria abilità.
Estas granda ruzo kaŝi sian ruzecon (“Espero katolika” 1986-7/8)
Nous aurions souvent honte de nos plus belles actions, si le monde voyait tous les motifs qui les produisent.
Avremmo spesso vergogna delle nostre più belle azioni, se la gente vedesse tutti i motivi che le producono.
Ofte ni hontus pri niaj bonfaroj, se la homoj konus la motivojn, kiuj nin instigas fari ilin (“Espero katolika” 1991-11/12).