Lokoj

Frascati

La 8-a de septembro estas nigra dato en la itala historio, ĉar la 8-an de septembro 1943 estis abrupte diskonigita la armistico sekrete subskribita, kelkajn tagojn pli frue, inter Italio kaj la tiel diritaj “Aliancanoj” (Usono, Britio, ktp), kun pluraj katastrofaj sekvoj:

la itala Armeo, lasita sen ordonoj (aŭ, pli ĝuste, kun dubasencaj ordonoj) de Reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a kaj de la generaloj

it.wikipedia.org/wiki/Proclama_Badoglio_dell%278_settembre_1943

preskaŭ tute dissolviĝis;

komenciĝis intercivitana milito, inter faŝistoj fidelaj al Germanio kaj partizanoj;

– la senhelpa loĝantaro troviĝis inter du pafantoj: la Aliancanoj, kiuj sendistinge bombadis dum ili supreniris la italan duonisulon al la nordo (la usona bombado, kiu detruis la Abatejon de Montecassino, estas de la 15-a de februaro 1944), kaj la germanoj, kiuj obstine rezistadis (la batalo de Montecassino

eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Monte_Cassino

disvolviĝis inter januaro kaj la 18-a de majo 1944),

retretante detruadis tutajn vilaĝojn, stratojn, pontojn, fervojojn,

deportadis la judojn

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/10/16/deportazione-dal-ghetto/

kaj praktikis sovaĝajn reprezaliojn (la masakro de la Ardeaj Kavernoj en Romo

eo.wikipedia.org/wiki/Masakro_de_la_Ardeaj_Kavernoj

ekzemple, estas de la 24-a de marto 1944).

Inter la multaj epizodoj de tiu 8-a de septembro 1943 estas la peza usona bombado (per 130 aviadilojBoeing B-17 Flying Fortress Flugantaj Fortresoj) de Frascati (elp. Fraskati)

eo.wikipedia.org/wiki/Frascati

(la Vikipedia paĝo estas vere mizera)

la urbeto je ĉirkaŭ 30 kilometroj sude de Romo, kiu estis sidejo de la germana Ĉefkomandejo de Feldmarŝalo Albert Kesselring (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)

it.wikipedia.org/wiki/Albert_Kesselring

La milita Ĉefkomandejo, situanta ekster la loĝata domaro, restis esence nedifektita, dum la historia urbocentro estis praktike detruita, kaj mortis centoj da italaj civiluloj.

Duafoje en sia historio, Frascati (la iama “Tusculum” de Cicerono

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/03/marco-tullio-cicerone/

fariĝinta “Tuscolo” dum mezepoko) estis detruita ne “de” germanoj, sed “pro” germanoj. Unuafoje tio okazis en 1191, kiam la romanoj, por sin venĝi tute malvarme ĉar en 1167 Tuscolo estis gastiginta la germanan soldataron de Imperiestro Frederiko la Ruĝbarbulo

eo.wikipedia.org/wiki/Frederiko_la_1-a_%28Sankta_Romia_Imperio%29

sturmatakis la urbon kaj ĝin eldetruis, devigante la loĝantojn rifuĝi en kabanojn el branĉoj (itale: frasche, elp. fraske, de kie la moderna nomo “Frascati”/ elp. Fraskati). La teritorio de Tuscolo estis donacita al la Papo, kiu ĝin disdonis al la preĝejoj kaj monaĥejoj de Romo kaj ĉirkaŭaĵoj.

Mi aldonas:

la kovrilon de la Gvidlibro pri Romo kaj ĉirkaŭaĵoj, en Esperanto, de la Itala Turisma Klubo (1935): estas senutile klopodi havigi al si unu ĝian ekzempleron, ĉar preskaŭ la tuta eldonkvanto forbrulis en aŭgusto 1943 pro la aliancana bombado de Galerio Viktoro Emanuelo de Milano, kie estis tiam la sidejo de la Itala Esperanto-Federacio/ IEF, kaj tial la ekzemplero, kiun mi posedas, estas raraĵo;
la paĝojn de la Gvidlibro dediĉitajn al Frascati (kompreneble, kun nura historia valoro).

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *