La 7-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1791) de la itala (roma) poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863)
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gioacchino_Belli
fama, pli ol pro la verkoj en itala lingvo, pro 2279 “Sonetoj” (en totala amplekso de 32.000 versoj, la duoblo kompare kun la “Dia Komedio” de Dante Alighieri) en roma dialekto, kiu, kiel skribis la poeto mem en la enkonduko al la kolekto, konsistigas “monumenton pri tio, kio estas… la popolaĉo de Romo”, kun “ĝia lingvo, ĝiaj konceptoj, la karaktero, la moro, la kutimoj, la praktikoj, la lumoj, la kredoj, la antaŭjuĝoj, la superstiĉoj”; “popolaĉo malklera, tamen grandparte pensema kaj sprita”, portretita per la helpo de senĉesaj lingvaj apartaĵoj, de lingvaĵo tre difektita kaj koruptita, de lingvo finfine nek itala nek roma, sed romeska”.
Temas, kompreneble, pri la popolo de Romo de la 19-a jarcento, kiam en Romo regnis la Papo
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/06/mastro-titta/
kaj ankaŭ la dialekto de la “Sonetoj” de Belli ne estas tiu de la Romo de la 20-a jarcento (eĉ ŝanĝiĝis la skribmaniero), tiom ke oni parolas pri “roma dialekto de Belli”, “plebeca”, malsama ol tiu “burĝa” de Cesare Pascarella (1858-1940)
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/05/08/cesare-pascarella/
kaj de Trilussa (1871-1950)
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/21/trilussa/
Kelkaj kuriozaĵoj:
– Belli, por vivteni sin, estis ŝtata oficisto (ĉe la Imposta Oficejo pri Registrado) depende de la papa administracio; tial, liaj “Sonetoj” (vigle kontraŭklerikalaj, kritikaj rilate la regantan sistemon, ofte maldecaj kaj ne mankaj je fivortoj, kun tre aplomba aliro al la religiaj temoj) estis publikigitaj nur postmorte; eĉ, en sia testamento Belli dispoziciis, ke postmorte oni bruligu tiujn “Sonetojn”, sed feliĉe lia filo ne respektis tiun lastan volon;
– kiel Prezidanto de la Akademio “Arcadia”
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/18/cristina-di-svezia/
Belli havis la taskon prizorgi la artistan cenzuron; en tiu publika vesto li estis tiel “reakcia”, ke li malpermesis la verkojn de William Shakespeare, dum private, en la “Sonetoj”, li montradis “progreseman” sintenon;
– malgraŭ la kritikoj de Belli pri la Papado, en 2013 Vatikano eldonis poŝtmarkon pro la 150-a datreveno de la morto de la poeto;
– en la paĝo de Vikipedio en itala lingvo, estas menciita kiel eksterordinara (pro la malfacilo redoni en alia lingvo la dialekton de Belli) la fakto, ke “kelkaj” Sonetoj estis tradukitaj al la franca kaj al la angla; oni devus aldoni, ke en Esperanto ekzistas (rete alirebla) la traduko de 139 el tiuj “Sonetoj”, probable la plej granda kolekto en la mondo de tradukoj el Belli (fare de Gaudenzio Pisoni, Umberto Broccatelli, Renato Corsetti, Carlo Sarandrea, Giuseppe Pascucci)
Mi transskribas unu soneton, en roma dialekto (kun skribmaniero iom simpligita, por faciligi la komprenon) kaj en Esperanto, kaj aldonas:
– la unuatagan koverton (UTK) de la itala poŝtmarko de 1963 pro la unuajarcenta datreveno de la morto de Belli, kun la stampo de la poŝta oficejo de Romo situanta en aleo Trastevere, je negranda distanco de lia monumento;
– la vatikanan poŝtmarkon de 2013;
– la kovrilon de la volumo kun “Elektitaj Sonetoj” de Giuseppe Gioachino Belli tradukitaj al Esperanto, COEDES/ FEI, Milano 1982.
ER CAFFETTIERE FILOSOFO
L’ommini de sto Monno so’ ll’istesso
che vvaghi de caffè nner macinino:
c’uno prima, uno doppo, e un antro appresso,
tutti cuanti però vvanno a un distino.
Spesso muteno sito, e ccaccia spesso
er vago grosso er vago piccinino,
e ss’incarzeno tutti in zu l’ingresso
der ferro che li sfraggne in porverino.
E ll’ommini accusí vviveno ar Monno
misticati pe mmano de la sorte
che sse li ggira tutti in tonno in tonno;
e mmovennose oggnuno, o ppiano, o fforte,
senza capillo mai caleno a ffonno
pe ccascà nne la gola de la Morte.
Giuseppe Gioachino Belli
°°°°°
LA KAFEJ-MASTRO FILOZOFO
La homoj en la mondo agas same
kiel kafgrajnoj en la muelilo,
ĉar unu post alia, rekte, lame
aliras ĉiuj al destin-similo.
Okazas lokoŝangoj ofte drame,
malgrandan ŝovas granda kun facilo,
sed ĉiuj amasiĝas laŭprograme,
ĉe pulvoriga, dispremanta ilo.
Tiele vivas homoj en ĉi-mondo
intermiksitaj fare de la sorto,
kaj kirle laŭ rutina, ronda rondo.
Moviĝas ili lace aŭ kun forto,
sed ja sen scio, laŭ alfunda ondo,
por fali en la faŭkon de la morto.
Giuseppe Gioachino Belli, trad. Gaudenzio Pisoni
(el “Elektitaj sonetoj de G.G. Belli”, 1982)