Homoj

Sully Prudhomme

La 6-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1907) de la franca poeto René François Armand Prudhomme, dirita Sully Prudhomme (1839-1907)

eo.wikipedia.org/wiki/Sully_Prudhomme

al kiu oni atribuis, en 1901, la unuan Nobel-Premion por Literaturo, iom surprizante ĉiujn kiuj atendis aliajn nomojn, certe pli meritoplenajn (se diri kelkajn: Lev Tolstoj, Émile Zola). Sed estas sciate, ke la Nobel-Premioj, precipe tiuj por Literaturo kaj por Paco, ofte sekvas neobjektivajn logikojn.

En Esperanto estis publikigita la traduko de tri liaj poeziaĵoj:

“Ici-bas” (Sur la ter’), tradukita de “Grenoblano”, en “Lingvo Internacia” 1907-10, p. 446 (okaze de la morto de Sully Prudhomme), ne menciita en Vikipedio;

– “Le vase brisé” (La rompita vazo),

eo.wikisource.org/wiki/La_rompita_vazo

tradukita de Antoni Grabowski, aperinta unue en “Brita Esperantisto” 1908-39, p. 48, kaj poste reprodukita en “El Parnaso de Popoloj: poemaro. – Varsovio, 1913, represo: Saarbrücken: Iltis, 1983; kaj en “Nova antologio” – Warszawa, Pola Esperanto Asocio, 1965);

– “Songe” (Sonĝo), trad. G. S., en “Esperanto de UEA” 1940-1, januaro 1940, p.5 (ne menciita en Vikipedio).

Krome, en “Lingvo Internacia” 1907-10, p. 445, okaze de la morto de Sully Prudhomme, aperis la poeziaĵo de Marie Hankel “Al Sully Prudhomme, adiaŭ el Germanujo”.

Mi transskribas la tekston de “Ici bas” (Sur la ter’), en la franca, en la itala kaj en Esperanto; la poeziaĵo estis muzikigita de Gabriel Fauré

www.youtube.com/watch?v=ewSaQ5jW8SQ

(kantas Mia Rojas)

Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 2007 (laŭ skizo de Yves Beaujard) pro la unuajarcenta datreveno de la morto de la poeto.


ICI-BAS

 

Ici-bas tous les lilas meurent,

tous les chants des oiseaux sont courts;

je rêve aux étés qui demeurent

toujours…

 

Ici-bas les lèvres effleurent

sans rien laisser de leur velours;

je rêve aux baisers qui demeurent

toujours…

 

Ici-bas tous les hommes pleurent

leurs amitiés ou leurs amours;

je rêve aux couples qui demeurent

toujours…

 

René-François Sully Prudhomme

 

°°°°°

 

QUAGGIÙ

 

Quaggiù tutti i lillà muoiono,

tutti i canti degli uccelli sono brevi,

io sogno estati che durino

per sempre…

 

Quaggiù le labbra si sfiorano

senza che nulla resti del loro velluto,

io sogno baci che durino

per sempre…

 

Quaggiù, tutti gli uomini piangono

le loro amicizie o i loro amori;

io sogno coppie che durino

per sempre…

 

René-François Sully Prudhomme

trad. Manuela Colombo

lyricstranslate.com/it/ici-bas-quaggi%C3%B9.html

 

°°°°°

 

SUR LA TER’ (ICI-BAS)

 

Sur la ter’ siringoj ĉiuj velkas,

tre mallonga ĉiu birda kanto!

– Revas mi somerojn, kiuj daŭras

ĉiam!

 

Sur la ter’ la lipoj nur ekkisas:

de l’ velur’ ilia fluga sento!

– Revas mi kisadojn, kiuj daŭras

ĉiam!

 

Sur la ter’ la homoj ĉiuj ploras

kaj pri amikeco, kaj pri amo!

Revas mi kunigojn, kiuj daŭras

ĉiam!

 

René-François Sully Prudhomme,

trad. Grenoblano

(“Lingvo Internacia” 1907-10, p. 446)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *