Homoj

Ivan Turgenev

La 3-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1883) de la rusa verkisto Ivan Sergeevič Turgenev (1818-1883)

eo.wikipedia.org/wiki/Ivan_Turgenev

fama precipe pro rakontoj, dramoj kaj romanoj, en kiuj li priskribis la malmolan vivon de la rusaj kamparanoj kaj servutuloj.

Pri tio, mi mencias ke la libro en Esperanto de Pier Vittorio Orlandini “Literatura rigardo tra la Marema Toskanlando Unua parto”, p. 60, memorigas, ke la itala verkisto Carlo Cassola, en la antaŭparolo de 1979 al la libro de la italo Renato Fucini “Le veglie di Neri” (Vesperrakontoj de Neri), skribis, ke la libro de Turgenev Zapiski Ochotnika” (Notoj de ĉasisto) havis la efikon stimuli la Caron Aleksandron la duan liberigi la servutulojn.

Aparte famaj verkoj de Turgenev estas Otcy i Deti” (Patroj kaj filoj),“Dvoryanskoye Gnezdo” (Nobela nesto), “Pesn’ Toržestvujušej Ljubvi” (Kanto de triumfanta amo)

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri la vivpriskribaj donitaĵoj, kaj aparte al la abunda listo de verkoj tradukitaj al Esperanto; mi aldonas ĉi tiujn sciigojn:

Ĉe la sojlo”, trad. Nikolaj Kabanov, “Brita Esperantisto”, Literatura Suplemento, 1906-3, p. 23;

– “Patroj kaj filoj”, trad. Kazimierz Bein (Kabe), nova eldono de la traduko de 1909: recenzo en “Brita Esperantisto”, 1939-majo, p. 72;

“La unua amo”, trad. Ilsia Novikova, Viktor Kudrjavcev, Aleksander Korĵenkov, Jekaterinburg, Sezonoj, 1993, rete alirebla:

esperanto-ondo.ru/Rn-turg1.htm

(recenzo en “Esperanto de UEA” 1996-12, p. 214);

Ĥorj kaj Kaliniĉ (el “Notoj de ĉasisto”), trad. Halina Gorecka, “La Ondo de Esperanto” 2003-7 (05), rete alirebla:

esperanto-ondo.ru/Rn-turg2.htm

Nimfoj krom la traduko de Nikolaj Kabanov, Lingvo Internacia, 1911, p. 63, en la “Itala Esperanta Revuo” 1926-11, p. 210-211 (tiu lasta, erare indikita kiel p. 111) estas la poezia versio en heksametroj, de Donato Pace, el la proza traduko de Alexandra Mexin, Internacia Mondliteraturo, vol.3, Leipzig.

Mi transskribas la tradukon al Esperanto de Nimfoj” prizorgitan de Donato Pace, kaj aldonas la filatelan folieton eldonitan de Rusio en 2018 pro la ducentjara datreveno de la naskiĝo de Turgenev.


NIMFOJ

 

El la rusa originalo de IVAN S. TURGENEV esperantigis proze ALEXANDRA MEXIN (1)

heksametre laŭverkis D.ro Donato PACE.

(1) Internacia Mondliteraturo, vol. 3 — P. Hirt & Sohn, Leipzig, Esperanto-fako, unu el la plej ŝatindaj kaj rekomendindaj kolektaroj.

 

Antaŭ plataĵo kronita de ĉenomontaro mi staris.

Juna kaj verda arbaro la montojn en rondo de supre

kovris ĝis sube. Sennuba la suda ĉielo lumadis

je diafana blueco; brilludis en alto triumfe

de l’ sunradioj la gloro. Malsupre, kaŝitaj en herbo

fontoj rapidaj plaŭdetis.

Kaj mi ekmemoris legendon,

ian antikvan legendon de unu jarcento post Kristo:

greka velŝipo rapida surnaĝis la maron Egean;

estis trankvila vetero… Tagmezo… Jen iu de l’ supro

klare parolis: «Ti-kiam vi nun preternaĝos insulon

voku per voĉo laŭtega: “Pan granda nun estas mortinta!”»

Miris piloto kaj timis… Sed, kiam, la ŝip’ apudvenis

tiun insulon, li vokis obee: «Pan granda mortiĝis!»

Tuj ekaŭdiĝis responde plorĝemoj kun plendoj, kun krioj,

laŭ de l’ insulo la bordo… «Mortinta! Pan granda mortiĝis!».

Mi ekmemoris ĉi-tiun legendon… kaj stranga pensero

venis dum mia revado en cerbon: Se mi nun ekvokus?

Tamen ne povis pri morto pensadi mi tiam: tro ĉio

ĉirkaŭ mi ĝojis: do forte mi kriis: «Pan granda revivis!».

Sed, ho mirinda miraklo! responde akorda ridado

en duonrondo la vasta de l’ verda montaro reeĥis

voĉoj junecaj brusonis: «Revivis li! Pan reviviĝis!».

Ĉio ekridis pli hele ol suno, ol fontoj pli dolĉe:

paŝoj rapidaj, malpezaj aŭdiĝis, kaj tra la verdaĵo

blankaj, marmoraj, ondantaj tunikoj vidiĝis; vivruĝaj

korpoj de nimfoj, driadoj, kaj jen bakĥantinoj festantaj,

malsuprenkuris samtempe, kaj ĉiuj montriĝis ĉe randoj

de la arbar’. Disvolviĝis de-sur la kapetoj diinaj

bukloj el oro: kaj brakoj graciaj florkronojn sublevis

kaj tamburetojn. La rido trakuras olimpa, lumbrila

inter la ĉarmaj estaĵoj. Alpaŝas antaŭe diino

pafarkportanta diino, plej alta, plej bela el ĉiuj:

kuŝas sagujo sur dorso: sur bukloj la blondaj levitaj

de sia kap’, falĉileto argenta lunforma… «Diana,

Ĉu vere ci?».

Sed diino tuj haltis, kaj haltis la Nimfoj

post ŝi. Subite rido sonora silentis. Mi vidis

kiel la diinvizaĝo paliĝis kaj kiel mutiĝis

ŝi, kaj ŝtoniĝis piedoj la siaj, dum buŝon malfermis

kaj la okulojn larĝigis, en malproksimecon fiksitajn

neesprimebla teruro… Mi turnis min tien… Ŝi kion

vidis?… Ŝi kion rigardis?… Sur la ĉielrando, post strio

de la malalta kamparo, la kruco el oro brilegis

fajre, sur sonorilejo de l’ blanka kristana preĝejo.

Tiun-ĉi krucon flamantan je l’ sun’ la diino ekvidis.

Aŭdis mi daŭrajn sopirojn kaj ĝemojn, similajn al tremo

de rompiĝinta harpkordo. Kaj kiam turniĝis mi ree

malaperintaj jam estis la Nimfoj. Nun, kiel antaŭe,

ĉie vidiĝis la verda kaj vasta arbaro, kaj nure

en la aera heleco pecetoj jen malaperantaj

kiel nebulaj floketoj blankegaj, malpezaj, rapide.

Kio do?… Nimfa vestaĵo aŭ ĉu la vapor’ leviĝanta

de la valfundo?… Ne scias mi…

Sed mi bedaŭris diinojn

jam foriĝintajn kun mia rev’ sorĉa kaj rava je l’ koro.

(Itala Esperanta Revuo 1926-11, p.210-211)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *