La 31-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1983) de la itala entreprenisto kaj laika misiisto Marcello Candia (1916-1983)
it.wikipedia.org/wiki/Marcello_Candia
proklamita “venerabile” (respekteginda) de la katolika Eklezio la 9-an de julio2014.
Akirinte tri magistrajn titolojn (pri kemio, farmacio kaj biologio), kaj prizorginte dum multaj jaroj entreprenon pri karbona acido, en 1961 li vendis la entreprenon, kaj translokiĝis al Brazilo, kie li konstruis multajn verkojn: malsanulejojn, leprulejojn, sociajn kaj akceptajn centrojn, lernejojn, por la malriĉaj kaj bezonantaj homoj. Ĉion li donacis al la “Fondazione Dottor Marcello Candia” (Fondaĵo Doktoro Marcello Candia).
Li estis multe kontraŭstarita (kaj neniam sukcesis plene superi la obstaklojn) en la religiaj medioj mem, kiuj ne sukcesis kompreni lian elekton, kaj rigardis kun malkonfido al ĉi tiu “strangulo”, kiu – laŭ ilia opinio – estis lasinta komfortan vivon nur “por trankviligi sian konsciencon”.
Jen, kontraŭe, kelkaj liaj tipaj esprimoj: “Ne mi donis ion, sed ili, la malriĉuloj, donas al mi”; “Kiu multon ricevis de la vivo, devas multon doni”.
Mi transskribas, kun traduko al la itala, artikolon de Radio Roma – Esperanto dela 4-a de julio 1981, kaj aldonas:
– paĝon 9 de la revuo “Espero katolika” 2015-1;
– la unuatagan koverton (UTK) de meksika poŝtmarko de 1978, kun la speciala stampo “La lepra es curable” (Lepro estas kuracebla).
En alia okazo mi parolos pri alia simila sperto en Brazilo, la bieno-lernejo por malriĉaj infanoj en Alto Paraíso, Gojaso, “Fazenda-Escola Bona Espero”
eo.wikipedia.org/wiki/Bona_Espero
de geedzoj Giuseppe Grattapaglia (italo) kaj Ursula Sandkühler Grattapaglia (germanino).
Segue traduzione in italiano
Radio Roma-Esperanto, 4.7.1981
VIVO POR LA LEPRULOJ
Teksto de Toth, traduko de Antonio De Salvo
Marcello Candia, doktoro pri kemio el Milano (Lombardio, Norda Italio), dediĉis siajn riĉaĵojn kaj sian vivon por elaĉeti el la malsano la leprulojn.
En intervjuo, donita okaze de la “Tutmonda Tago de Lepruloj”, Candia diris, ke lepro koncernas, hodiaŭ, ĉirkaŭ 20 milionojn da homoj en la tuta mondo, sed ne plu temas tiom pri medicina problemo, kiom pri la sinteno de la sanuloj fronte al la malsanuloj. Proksimume antaŭ 20 jaroj, D.ro Candia vendis siajn havaĵojn kaj translokiĝis al Brazilo; tie, ĉe la leprulejo de Marituba, li kreis komunaĵon de religiuloj-flegistoj, kiuj vivas kune kun la malsanuloj, dividante la suferojn kaj mildigante ilian solecon. Krome, li fondis hospitalon en Macapà, kaj organizis servon de hejma asistado al lepruloj.
Lepro estas disvastiĝinta precipe en la tropikaj zonoj kaj en tiuj ekvatoraj, kie ekzistas vastaj arbaregoj, kun loĝantaro dissemita en kabanoj. “Ĉiun posttagmezon – memorigis, siatempe, d.ro Candia – mi akompanis per ĵipo kuraciston, viziti la izolitajn kabanojn”. En Marituba, li devis antaŭ ĉio superi la ekmiron, poste la suspektemon de la lokaj aŭtoritatuloj. “Dum 4 jaroj la guberniestro ne rajtigis nin konstrui domon por la komunaĵo interne de la leprulejo. Ni estis liberaj eniri kaj eliri; sed ne estis same. Nia eniro kaj eliro donis al la lepruloj la impreson, ke ni ne vivas kun ili. Kiam, fine, oni rajtigis nin vivi kun la lepruloj, tio estis la plej aprezata afero por la lepruloj mem”.
°°°°°
Traduzione:
Radio Roma-Esperanto, 4.7.1981
UNA VITA PER I LEBBROSI
Testo di Toth
Marcello Candia, dottore in chimica di Milano (Lombardia, Italia settentrionale), ha dedicato i suoi averi e la sua vita al riscatto dei lebbrosi.
In un’intevista rilasciata in occasione della “Giornata Mondiale dei Lebbrosi”, Candia disse che la lebbra riguarda, oggi, circa 20 milioni di persone in tutto il mondo, ma ormai non si tratta più di un problema sanitario, ma dell’atteggiamento dei sani rispetto ai malati. All’incica 20 anni fa, il Dottor Candia vendette i suoi beni e si trasferì in Brasile; là, nel lebbrosario di Marituba, creò una comunità di religiosi infermieri, che vivono con i malati, condividendone le sofferenze e mitigando la loro solitudine. Inoltre, fondò un ospedale a Macapà, ed organizzò un servizio di assistenza domiciliare ai lebbrosi.
La lebbra è diffusa soprattutto nelle zone tropicali e in quelle equatoriali, dove ci sono grandi foreste, con la popolazione sparsa in capanne. “Ogni pomeriggio –ricordava, a suo tempo, il dott. Candia – accompagnavo in jeep un medico a visitare le capanne isolate”. A Marituba, dovette anche superare la meraviglia, poi la diffidenza delle locali autorità. “Per 4 anni il governatore non ci autorizzò a costruire un casa per la comunità all’interno del lebbrosario. Eravamo liberi di entrare ed uscire; ma non era la stessa cosa. La nostra entrata e uscita dava ai lebbrosi l’impressione che non vivevamo con loro. Quando, alla fine, fummo autorizzati a vivere con i lebbrosi, questa fu la cosa più apprezzata dai lebbrosi stessi”.