La 27-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1590) de la italo (markiano) Felice Peretti (1521-1590),
eo.wikipedia.org/wiki/Siksto_la_5-a
Papo kun la nomo Siksto la kvina de la 24-a de aprilo 1585 ĝis la 27-a de aŭgusto 1590.
Kvankam li regnis dum nuraj kvin jaroj, li postlasis fortan spuron en la urbo Romo, kies urboplanan aranĝon li profunde renovigis, kun la intenco igi ĝin denove universala centro de katolikismo, post la protestanta Reformacio kaj la katolika Kontraŭreformacio: li malfermis stratojn por granda interkomunikado (aparte, la “via Sistina”, Sikstan straton) por faciligi la “rondviziton de la sep preĝejoj” (la ĉefaj romaj Bazilikoj); konstruis imponajn domojn (interalie, la novan Palacon de Laterano kaj la Kvirinalan Palacon); realigis grandiozajn publikajn verkojn (interalie, novan akvedukton); kompletigis la mikelanĝelan kupolon de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano; starigis kvar egiptajn obeliskojn (portitajn al Romo de la iamaj Imperiestroj), kiuj delonge kuŝis tere, metante sur ilian pinton la Krucon de Kristo, kiel signon de la venko super paganismo (respekive en Placo Sankta Petro, Placo Sankta Johano, Placo de Eskvilino kaj Placo de l’ Popolo); restaŭris la Kolonon de Trajano kaj la Kolonon de Marko Aŭrelio, metante sur la pinton, respektive, la statuojn de Sankta Petro kaj de Sankta Paŭlo.
Por fari ĉi ĉion, li vendis publikajn oficojn kaj altrudis fortajn impostojn, tiom ke, kiam li mortis (pro malario) la evento estis tiel registrita en la aktoj de la Komunumo: «Hodie sanctissimus dominus noster Sixtus papa quintus, omnibus congratulantibus et maxima omnium laetitia, diem suum clausit extremum» (Hodiaŭ nia sanktega sinjoro Siksto papo la kvina, kun ĉies gratuloj kaj kun la plej granda ĝojo de ĉiuj, finis sian lastan tagon).
La memoro pri Siksto la kvina daŭre vivas en multaj romdialektaj dirmaneroj; ekzemple:
– kiam oni faras penigan rondiron, oni diras ke oni faras “la rondviziton de la sep preĝejoj”;
– ĉar Siksto la kvina komisiis al siaj samlandanoj de Markio la enkasigon de la impostoj, oni diras: “plibone mortinto en la hejmo, ol markiano ĉe la dompordo”;
– li dispecigis lignan Krucifikson, supozatan “mirakla” ĉar laŭdire ĝi eligis sangon, ekkriante “Kiel Kriston mi vin adoras, kiel lignon mi vin dispecigas”; tial oni diras: “Papo Siksto eĉ ne indulgis Kriston”.
Siksto la kvina havis karakteron aŭtoritatan, angulecan kaj decideman; tial, la roma popolo memoras lin per la alnomo (“il Papa tosto”, la malmola Papo), kiun donis al li la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863)
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gioacchino_Belli
en fama soneto.
Mi transskribas (kun traduko al la itala) parton de artikolo publikigita en “L’Esperanto” 1925-1, p. 3-4, pri la starigo en Placo Sankta Petro de la obelisko devenanta el la Cirko de Nerono, per la utiligo de kvardek lev-aparatoj, 800 viroj kaj 140 ĉevaloj. Oni rimarku, ke la artikolo parolas pri Placo Sankta Petro “en Romo”, ĉar en 1925 ankoraŭ ne ekzistis la Vatikana Stato, kiu datiĝas de 1929:
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/02/11/patti-lateranensi/
Mi ankaŭ klarigas, ke pri la obelisko (ekz. datiĝo) kaj pri la detaloj de ĝia starigo ekzistas pluraj versioj kaj aldonoj (ekzemple, ŝajnas ke la krio ne estis en itala lingvo, sed en liguria dialekto, “aiga ae corde!”; la kapitano, kies plena nomo estis Benedetto Bresca, propre dirite ne estis el Ĝenovo, sed el la urbo San Remo de la sama regiono Ligurio; ankoraŭ hodiaŭ liaj idoj havas la privilegion liveri al la Baziliko de Sankta Petro la palmobranĉojn por la Palmodimanĉo).
Mi aldonas:
– vatikanan poŝtkarton de 1949, kun la Baziliko de Sankta Petro; sur la unua ebeno, la obelisko;
– vatikanan poŝtmarkon de 1953 (laŭ skizo de Marco Colombati kaj Corrado Mezzana), kun la portreto de Siksto la kvina kaj la kupolo de Sankta Petro (kiu en Romo estas nomata “er Cuppolone”, la Kupolego; onidire, la vera romano estas tiu, kiu “naskiĝis je la ombro de la Kupolego, kaj estis baptita en Sankta Petro”; nu, pro kurioza cirkonstanco, kvankam mi estas filo de siciliaj gepatroj, mi naskiĝis je nur kelkcentmetra distanco de Vatikano, kaj… estis baptita ĝuste en Sankta Petro!)
Segue traduzione in italiano
La obelisko de placo S.ta Petro en Romo
La monolita obelisko devenas, kiel ĉiuj aliaj, de Egipto, kie ĝi estis kredeble eltranĉita el granita ŝtonego ĉirkaŭ dek jarcentojn antaŭ la naskiĝo de Kristo.
De Heliopolis, la urbo de la obeliskoj, oni ĝin portis al Romo en la jaro 41 p. K. laŭ ordono de imperiestro Cajus Caligola, kiu ĝin starigis en la Nerona Cirko dediĉante ĝin al Aŭgusto kaj Tiberio.
La obelisko restis sendifekta, sed forlasita kaj preskaŭ enterigita ĝis la jaro 1586, kiam papo Siksto V ordonis al la fama arkitekturisto Domenico Fontana transloki ĝin mezen de la placo de S.ta Petro, antaŭ la granda Baziliko.
Fontana efektive plenumis la translokon kaj la starigon de la granda pint- monolito; tio estis vera gravaĵo en tiu epoko.
Oni rakontas ke, por ke la malfacila laboro de la starigo de la obelisko povu esti plenumata sen konfuzo, la papo publikigis avizon, per kiu li sciigas, ke kiu ajn kuraĝus elparoli nur unu krion aŭ kaŭzi malordon dum la stariglaboro, tiu estu mortpunita.
Oni komencis la laboron, sed, malgraŭ ĉiuj rimedoj uzitaj, oni tre penadis starigi la obeliskon. Je certa momento la ŝnuroj, sekaj kaj tre varmaj pro frotado, estis rompiĝontaj.
Tiumomente oni aŭdis krion el la silenta popolamaso: «Akvon al la ŝnuroj!». La arkitekturisto profitis je ĉi tiu konsilo, akvumis la ŝnuregojn kaj la obelisko estis tuj starigita.
La viro, kiu estis kriinta, estis Ĝenova ŝipkapitano nomita Bresca. La papo, anstataŭ puni lin, plenegigis lin je donacoj kaj je privilegioj, kiujn liaj idoj ankoraŭ ĝuas.
Esp. Ermanno Filippi (“L’Esperanto” 1925-1, p. 3-4)
°°°°°
Traduzione:
L’obelisco di Piazza San Pietro a Roma
L’obelisco monolitico proviene, come tutti gli altri, dall’Egitto, dove si suppone sia stato ricavato da una roccia granitica circa dieci secoli prima della nascita di Cristo.
Da Heliopolis, la città degli obelischi, fu portato a Roma nel 41 d. C., per ordine dell’imperatore Caio Caligola, che lo pose nel Circo di Nerone dedicandolo ad Augusto e Tiberio.
L’obelisco rimase intatto, ma abbandonato e quasi interrato fino al 1586, quando papa Sisto V ordinò al famoso architetto Domenico Fontana di trasferirlo al centro di Piazza San Pietro, davanti alla grande Basilica.
Fontana effettivamente compì il trasloco e l’erezione del grande monolite a punta; si trattò davvero di una grande impresa, a quell’epoca.
Si racconta che, affinché il difficile lavoro dell’erezione dell’obelisco potesse essere compiuto senza confusione, il papa pubblicò un avviso, con il quale avvertiva che chiunque avesse osato emettere un solo grido o provocare disordine durante l’erezione sarebbe stato punito con la morte.
Si iniziò il lavoro, ma nonostante tutti i mezzi usati, si faceva una grande fatica a tirare su l’obelisco. Ad un certo momento le corde, secche e molto calde per l’attrito, stavano per rompersi.
In quel momento si udì un grido dalla folla: «Acqua alle corde!». L’architetto fece tesoro di quel consiglio, bagnò le corde e l’obelisco fu subito innalzato.
L’uomo che aveva gridato era un capitano marittimo genovese, di nome Bresca. Il papa, anziché punirlo, lo ricolmò di doni e di privilegi, di cui i suoi discendenti ancora godono.
Ermanno Filippi (“L’Esperanto” 1925-1, p. 3-4)
retroversione in italiano di Antonio De Salvo