Homoj

Ephraim Kishon

La 23-a de aŭgusto estas la dateveno de la naskiĝo (en 1924) de la israela verkisto, humuristo kaj filma reĝisoro Ephraim Kishon, en Esperanto Efraim Kiŝon (1924-2005)

eo.wikipedia.org/wiki/Efraim_Ki%C5%9Don

naskiĝinta en Budapeŝto kun la nomo Ferenc Hoffmann.

Li migris al Israelo en 1949 (iu oficisto kripligis la familian nomon, Kishont, kiun li estis elektinta por anstataŭigi tiun originan, germanecan, kaj tiel li senvole nomiĝis Kishon).

Li tuj regis la hebrean lingvon, tiom ke dum jardekoj li verkis librojn kaj gazetajn artikolojn en tiu lingvo, lernita kiel plenkreskulo, kaj plenrajte apartenas al la nuntempa israela literaturo; kiam, tamen, mortis la tradukisto (Friedrich Torberg/ Friedrich Ephraim Kantor) de liaj libroj al la germana

eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Torberg

Kishon verkis ilin rekte en la germana.

En la 80-a jaroj li migris al Svislando, kie li mortis, en 2005, 80-jara: iu neimagebla fincelo, se oni konsideras, interalie, ke kiel judo li estis en germana koncentrejo (li saviĝis du fojojn: la unuan, ĉar la estro de la koncentrejo bezonis iun por ludi ŝakojn; la duan, ĉar okaze de dekumado li ne estis la deka); liaj travivaĵoj igas nekredeble, ke li trovis la forton por rideti pri la komika flanko de la vivo.

Liaj libroj estis tradukitaj al minimume 37 lingvoj, inkluzive de Esperanto (“Elektitaj satiroj”, trad. Gerhard Ziegler, 1981).

Mi transskribas la tradukon al Esperanto de mallonga humura rakonto, kiu deiras el la epizodo (“La juĝo de Salomono”) de la unua libro de Reĝoj 3, 16-27

www.steloj.de/esperanto/biblio/libro_1re.html

La verkisto imagas, ke la patrino, al kiu Salomono (per saĝa juĝo laŭdata dum jacentoj) konfidis la pridisputitan knabeton, pentas kaj decidas, post 17 jaroj, apelacii, petante ke oni liberigu ŝin de la knabo, kiu, kreskinte, fariĝis pli-malpli huligano.

Mi kunmetas la tradukon al la itala de la rakonto, kaj aldonas:

– la reprodukton de la fresko de Rafaelo “La juĝo de Salomono, Vatikanurbo, Loĝioj de Rafaelo;

la israelan poŝtmarkon de 2016 memore al Ephraim Kishon.


Segue traduzione in italiano

 

LA JUĜO DE SALOMONO

Dua instanco

 

Via prezidanta moŝto!

Kiel advokato de la patrino, favore al kiu estas proklamita la intertempe famiĝinta “Salomona Juĝo” mi apelacias petante kasacii ĝin.

Laŭ la kortuma protokolo mia klientino antaŭ 17 jaroj estis pridemandita antaŭ la kortumo kun tiu rezulto, ke Lia Reĝa moŝto decidis, meze duonigi la objekton de l’proceso, malgrandan infaneton de nedifinebla deveno, kaj transdoni al ĉiu partio, kiu pretendis la infanon, duonon. Dum la proklamado de tiu juĝo mia klientino pro teruro ekkriis, ke ŝi sub tiaj cirkonstancoj ne plu pretendis tiun infaneton. Spite al tiu rezigno Lia Reĝa moŝto, Salomono – neniu scias, kial- aljuĝis tiun infanon al mia klientino.

Intertempe la infano havas 17 jarojn. Ĝi estas virseksa, longhara, nelavita, nerazita kaj nezorge vestita. Politike tiu ankoraŭ ne plenaĝa juna viro tendencas maldekstren, de tempo al tempo partoprenante demonstraciojn, pasigas plej multajn horojn en tiel nomitaj “diskotekoj”, kaj fumas importitan herbaĉon, kiun oni nomas en liaj rondoj “haŝiso”. Ĉi ĉion li faras je l’ kostoj de mia klientino, kiu pro la tiama juĝo estas devigata, ankoraŭ nun subteni sian laŭjuĝan filon, kvankam ekzistas nenia pruvo pri ŝia patrineco.

Tial mi apelacias kontraŭ tiu supre menciita Salomona Juĝo petante ties kasacion. Mia klientino estas preta, ĵure deklari antaŭ la Reĝa Kortumo, ke ŝi per sia tiama interkrio distanciĝis porĉiame de ĉia parenca konekso kun la menciita malgranda infaneto.

Se la Reĝa Kortumo ne sekvos mian apelacion aljuĝante tiun intertempe kreskintan infanon al la kontraŭa partio, mia klientino estos devigata ĵeti tiun antipatian bubaĉon, kun kiu ŝi ne plu volas havi familian kontakton, definitive el sia loĝejo.

Efraim Kiŝon, trad. Gerhard Ziegler

(“Elektitaj satiroj”, Bleicher, Gerlinger-Stuttgart, 1981, p. 57)

 

°°°°°

IL GIUDIZIO DI SALOMONE

Secondo grado

 

Signor Presidente!

In qualità di avvocato della madre, in cui favore fu emesso quello che nel frattempo è diventato famoso come “Il giudizio di Salomone”, faccio appello chiedendo che sia annullato.

Secondo il verbale di udienza la mia cliente, 17 anni fa, fu interrogata dalla Corte, con il risultato che Sua Maestà il Re decise di dividere a metà l’oggetto del contendere, un piccolo bambino di origine indefinibile, e consegnarne metà a ciascuna delle parti processuali che pretendevano il bambino. Durante la proclamazione di quel giudizio la mia cliente per paura gridò che in quelle circostanze non pretendeva più il bambino. Malgrado quella rinuncia, Sua Maestà il Re Salomone nessuno sa perché – aggiudicò quel bambino alla mia cliente.

Nel frattempo il bambino ha 17 anni. È maschio, porta i capelli lunghi, non si lava, non si fa la barba, veste sciattamente. Politicamente, quest’uomo ancora non adulto tende a sinistra, ogni tanto prende parte a manifestazioni, passa la maggior parte delle ore nelle cosiddette “discoteche”, e fuma un’erbaccia d’importazione, che nei suoi ambienti è chiamata “hashish”. Tutto questo lo fa a spese della mia cliente, che a causa di quel vecchio giudizio è ancora obbligata a mantenere il figlio giudiziale, sebbene non esista alcuna prova della sua maternità.

Pertanto produco appello contro il suddetto Giudizio di Salomone, chiedendone l’annullamento. La mia cliente è pronta a dichiarare sotto giuramento davanti alla Regia Corte, che a suo tempo con quel grido ha preso per sempre le distanze da qualunque relazione di parentela con il menzionato piccolo bambino.

Se la Regia Corte non darà seguito al mio appello aggiudicando quel bambino nel frattempo cresciuto alla controparte, la mia cliente sarà costretta a sbattere definitivamente fuori di casa quell’antipatico ragazzaccio, con il quale non vuole più avere rapporti familiari.

Efraim Kiŝon

Trad. Antonio De Salvo dalla versione in Esperanto,

“Elektitaj satiroj”, Bleicher, Gerlinger-Stuttgart, 1981, p. 57)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *